耶利米書 40
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1耶利米 鎖在 耶路撒冷 和 猶大 被擄到 巴比倫 的人中,護衛長 尼布撒拉旦 將他從 拉瑪 釋放以後,耶和華的話臨到 耶利米 。
1Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo, post kiam Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, forliberigis lin el Rama, kiam li prenis lin, ligitan per ĉenoj, inter ĉiuj kaptitoj de Jerusalem kaj Judujo, forkondukataj en Babelon.
2護衛長將 耶利米 叫來,對他說:「耶和華-你的上帝曾說要降這禍與此地。
2Kaj la estro de la korpogardistoj prenis Jeremian, kaj diris al li: La Eternulo, via Dio, eldiris ĉi tiun malfeliĉon kontraŭ ĉi tiu loko;
3耶和華使這禍臨到,照他所說的行了;因為你們得罪耶和華,沒有聽從他的話,所以這事臨到你們。
3kaj la Eternulo tion venigis, kaj faris, kiel Li diris, ĉar vi pekis antaŭ la Eternulo kaj ne aŭskultis Lian voĉon; pro tio fariĝis al vi tia afero.
4現在我解開你手上的鍊子,你若看與我同往 巴比倫 去好,就可以去,我必厚待你;你若看與我同往 巴比倫 去不好,就不必去。看哪,全地在你面前,你以為哪裏美好,哪裏合宜,只管上那裏去吧!」
4Kaj nun jen hodiaŭ mi liberigis vin de la katenoj, kiuj estis sur viaj manoj; se plaĉas al vi iri kun mi en Babelon, iru, kaj mi zorgos pri vi; se ne plaĉas al vi iri kun mi en Babelon, ne faru tion; vidu, la tuta lando estas antaŭ vi; kien plaĉas al vi iri, tien iru.
5耶利米 還沒有回去, 護衛長說 :「你可以回到 沙番 的孫子 亞希甘 的兒子 基大利 那裏去;現在 巴比倫 王立他作 猶大 城邑的省長。你可以在他那裏住在民中,不然,你看哪裏合宜就可以上那裏去。」於是護衛長送他糧食和禮物,釋放他去了。
5(Dum li ankoraŭ ne foriris,) Iru al Gedalja, filo de Aĥikam, filo de Ŝafan, kiun la reĝo de Babel starigis kiel estron super la urboj de Judujo, kaj restu kun li inter la popolo; aŭ kien plaĉas al vi iri, tien iru. Kaj la estro de la korpogardistoj donis al li manĝaĵon kaj donacon kaj forliberigis lin.
6耶利米 就到 米斯巴 見 亞希甘 的兒子 基大利 ,在他那裏住在境內剩下的民中。
6Kaj Jeremia venis al Gedalja, filo de Aĥikam, en Micpan, kaj ekloĝis kun li inter la popolo, kiu restis en la lando.
7在田野的一切軍長和屬他們的人聽見 巴比倫 王立了 亞希甘 的兒子 基大利 作境內的省長,並將沒有擄到 巴比倫 的男人、婦女、孩童,和境內極窮的人全交給他。
7Kiam ĉiuj militestroj, kiuj estis sur la kampo, ili kaj iliaj homoj, aŭdis, ke la reĝo de Babel starigis Gedaljan, filon de Aĥikam, kiel estron de la lando, kaj ke li metis sub lian regadon la virojn, virinojn, infanojn, kaj malriĉulojn de la lando, kiuj ne estis transloĝigitaj en Babelon,
8於是軍長 尼探雅 的兒子 以實瑪利 , 加利亞 的兩個兒子 約哈難 和 約拿單 , 單戶篾 的兒子 西萊雅 ,並 尼陀法 人 以斐 的眾子, 瑪迦 人的兒子 耶撒尼亞 和屬他們的人,都到 米斯巴 見 基大利 。
8tiam ili venis al Gedalja en Micpan: Iŝmael, filo de Netanja, Joĥanan kaj Jonatan, filoj de Kareaĥ, Seraja, filo de Tanĥumet, la filoj de Efaj, Netofaano, kaj Jezanja, filo de Maaĥatano, ili kaj iliaj homoj.
9沙番 的孫子 亞希甘 的兒子 基大利 向他們和屬他們的人起誓說:「不要怕服事 迦勒底 人,只管住在這地,服事 巴比倫 王,就可以得福。
9Kaj Gedalja, filo de Aĥikam, filo de Ŝafan, ĵuris al ili kaj al iliaj homoj, dirante: Ne timu servi al la Ĥaldeoj, restu en la lando kaj servu al la reĝo de Babel, kaj tiam estos al vi bone.
10至於我,我要住在 米斯巴 ,伺候那到我們這裏來的 迦勒底 人;只是你們當積蓄酒、油,和夏天的果子,收在器皿裏,住在你們所佔的城邑中。」
10Mi restas en Micpa, por ke mi povu stariĝi antaŭ la vizaĝo de la Ĥaldeoj, kiuj venos al ni; sed vi enkolektu vinon kaj somerajn fruktojn kaj oleon kaj metu en viajn vazojn, kaj restu en viaj urboj, kiujn vi okupis.
11在 摩押 地 和 亞捫 人中,在 以東 地 和各國的一切 猶大 人,聽見 巴比倫 王留下些 猶大 人,並立 沙番 的孫子 亞希甘 的兒子 基大利 管理他們。
11Ankaŭ ĉiuj Judoj, kiuj estis ĉe la Moabidoj, ĉe la Amonidoj, ĉe la Edomidoj, kaj en ĉiuj landoj, aŭdis, ke la reĝo de Babel restigis parton de la Judoj, kaj ke li starigis kiel reganton super ili Gedaljan, filon de Aĥikam, filo de Ŝafan.
12這一切 猶大 人就從所趕到的各處回來,到 猶大 地 米斯巴 的 基大利 那裏,又積蓄了許多的酒,並夏天的果子。
12Kaj ĉiuj tiuj Judoj revenis de ĉiuj lokoj, kien ili estis dispelitaj, kaj venis en la landon Judan al Gedalja en Micpan, kaj ili enkolektis tre multe da vino kaj da someraj fruktoj.
13加利亞 的兒子 約哈難 和在田野的一切軍長來到 米斯巴 見 基大利 ,
13Sed Joĥanan, filo de Kareaĥ, kaj ĉiuj militestroj, kiuj estis sur la kampo, venis al Gedalja en Micpan.
14對他說:「 亞捫 人的王 巴利斯 打發 尼探雅 的兒子 以實瑪利 來要你的命,你知道嗎?」 亞希甘 的兒子 基大利 卻不信他們的話。
14Kaj ili diris al li: Ĉu vi scias, ke Baalis, reĝo de la Amonidoj, sendis Iŝmaelon, filon de Netanja, por ke li mortigu vin? Sed Gedalja, filo de Aĥikam, ne kredis al ili.
15加利亞 的兒子 約哈難 在 米斯巴 私下對 基大利 說:「求你容我去殺 尼探雅 的兒子 以實瑪利 ,必無人知道。何必讓他要你的命,使聚集到你這裏來的 猶大 人都分散,以致 猶大 剩下的人都滅亡呢?」
15Tiam Joĥanan, filo de Kareaĥ, diris sekrete al Gedalja en Micpa jene: Permesu, ke mi iru kaj mortigu Iŝmaelon, filon de Netanja, kaj neniu tion scios; kial li vin mortigu, ke ĉiuj Judoj, kiuj kolektiĝis al vi, diskuru, kaj la restaĵo de la Judoj pereu?
16亞希甘 的兒子 基大利 對 加利亞 的兒子 約哈難 說:「你不可行這事,你所論 以實瑪利 的話是假的。」
16Sed Gedalja, filo de Aĥikam, diris al Joĥanan, filo de Kareaĥ: Ne faru tion, ĉar malveron vi parolas pri Iŝmael.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.