耶利米書 49
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1論 亞捫 人。耶和華如此說: 以色列 沒有兒子嗎? 沒有後嗣嗎? 瑪勒堪 為何得 迦得 之地為業呢? 屬他的民為何住其中的城邑呢?
1Pri la Amonidoj: Tiele diras la Eternulo: Ĉu Izrael ne havas filojn? ĉu li ne havas heredanton? kial do Malkam heredis Gadon kaj lia popolo loĝas en la urboj de ĉi tiu?
2耶和華說: 日子將到,我必使人聽見打仗的喊聲, 是攻擊 亞捫 人 拉巴 的喊聲。 拉巴 要成為亂堆; 屬她的鄉村要被火焚燒。 先前得 以色列 地為業的, 此時 以色列 倒要得他們的地為業。 這是耶和華說的。
2Tial jen venos tempo, diras la Eternulo, kaj Mi eksonigos militan trumpetadon super Raba de la Amonidoj; kaj ĝi fariĝos amaso da ruinoj, kaj ĝiaj filinoj forbrulos en fajro, kaj Izrael ekposedos siajn posedintojn, diras la Eternulo.
3希實本 哪,你要哀號, 因為 愛 地變為荒場。 拉巴 的居民哪,要呼喊, 以麻布束腰; 要哭號,在籬笆中跑來跑去; 因 瑪勒堪 和屬他的祭司、 首領要一同被擄去。
3Ploregu, ho Ĥeŝbon, ĉar Aj estas ruinigita. Kriu, ho filinoj de Raba, zonu vin per sakaĵo, ploru kaj vagadu inter la bariloj; ĉar Malkam iras en kaptitecon kune kun siaj pastroj kaj eminentuloj.
4背道的民哪, 你們為何因有山谷, 就是水流的山谷誇張呢? 為何倚靠財寶 說 : 誰能來到我們這裏呢?
4Kial vi fanfaronas pri viaj valoj? sangon fluigas via valo, ho filino malobeema, kiu fidas siajn trezorojn, kaj diras: Kiu povas veni al mi?
5主-萬軍之耶和華說: 我要使恐嚇從四圍的人中臨到你們; 你們必被趕出, 各人一直前往, 沒有人收聚逃民。
5Jen Mi venigos sur vin timon, diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, de ĉiuj viaj ĉirkaŭaĵoj; kaj vi estos dispelitaj ĉiu aparte, kaj neniu kolektos la vagantojn.
6後來我還要使被擄的 亞捫 人歸回。 這是耶和華說的。
6Tamen poste Mi revenigos la forkaptitajn Amonidojn, diras la Eternulo.
7論 以東 。萬軍之耶和華如此說: 提幔 中再沒有智慧嗎? 明哲人不再有謀略嗎? 他們的智慧盡歸無有嗎?
7Pri Edom: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Ĉu jam ne ekzistas saĝo en Teman? ĉu la filoj jam ne havas konsilon? ĉu ilia saĝeco malaperis?
8底但 的居民哪,要轉身逃跑, 住在深密處; 因為我向 以掃 追討的時候, 必使災殃臨到他。
8Forkuras, turnis sian dorson, kaj profunde sin kaŝas la loĝantoj de Dedan; ĉar malfeliĉon de Esav Mi venigis sur lin, la tempon de lia puno.
9摘葡萄的若來到他那裏, 豈不剩下些葡萄呢? 盜賊若夜間而來, 豈不毀壞直到夠了呢?
9Kiam venos al vi vinberkolektantoj, ili ne restigos forgesitajn berojn; se venos ŝtelistoj en la nokto, ili rabos plenan kvanton.
10我卻使 以掃 赤露, 顯出他的隱密處; 他不能自藏。 他的後裔、弟兄、鄰舍盡都滅絕; 他也歸於無有。
10Ĉar Mi nudigis Esavon, Mi malkaŝis liajn sekretajn rifuĝejojn, por ke li ne povu sin kaŝi; ekstermitaj estas lia idaro, liaj fratoj, kaj liaj najbaroj, kaj li jam ne ekzistas.
11你撇下孤兒,我必保全他們的命; 你的寡婦可以倚靠我。
11Restigu viajn orfojn, Mi konservos ilian vivon; kaj viaj vidvinoj fidu Min.
12耶和華如此說:「原不該喝那杯的一定要喝。你能盡免刑罰嗎?你必不能免,一定要喝!」
12Ĉar tiele diras la Eternulo: Jen tiuj, kiuj ne meritis trinki la pokalon, tamen ĝin trinkos; ĉu vi do povas resti nepunita? vi ne restos nepunita, sed vi nepre trinkos.
13耶和華說:「我指着自己起誓, 波斯拉 必令人驚駭、羞辱、咒詛,並且荒涼。她的一切城邑必變為永遠的荒場。」
13Ĉar Mi ĵuris per Mi, diras la Eternulo, ke Bocra fariĝos objekto de teruro, honto, ruinigo, kaj malbeno; kaj ĉiuj ĝiaj urboj fariĝos ruinoj por eterne.
14我從耶和華那裏聽見信息, 並有使者被差往列國去, 說 : 你們聚集來攻擊 以東 , 要起來爭戰。
14Diron mi aŭdis de la Eternulo, kaj kuriero estas sendita al la nacioj: Kolektiĝu kaj iru kontraŭ ĝin, kaj leviĝu por batalo.
15我使你在列國中為最小, 在世人中被藐視。
15Ĉar jen Mi faris vin malgranda inter la nacioj, malestimata inter la homoj.
16住在山穴中據守山頂的啊, 論到你的威嚇, 你因心中的狂傲自欺; 你雖如大鷹高高搭窩, 我卻從那裏拉下你來。 這是耶和華說的。
16Via malhumileco kaj la fiereco de via koro trompis vin, kiu loĝas en la fendegoj de la rokoj kaj okupas suprojn de montoj; sed se vi eĉ aranĝus vian neston tiel alte, kiel aglo, eĉ de tie Mi ĵetos vin malsupren, diras la Eternulo.
17「 以東 必令人驚駭;凡經過的人就受驚駭,又因她一切的災禍嗤笑。
17Edom fariĝos objekto de teruro; ĉiu, kiu pasos preter li, miros kaj fajfos pri ĉiuj liaj vundoj.
18耶和華說:必無人住在那裏,也無人在其中寄居,要像 所多瑪 、 蛾摩拉 ,和鄰近的城邑傾覆的時候一樣。
18Kiel renversitaj estas Sodom kaj Gomora kaj iliaj najbarlokoj, diras la Eternulo, tiel ankaŭ tie neniu restos, neniu homido tie loĝos.
19仇敵必像獅子從 約旦河 邊的叢林上來,攻擊堅固的居所。轉眼之間,我要使 以東 人逃跑,離開這地。誰蒙揀選,我就派誰治理這地。誰能比我呢?誰能給我定規日期呢?有何牧人能在我面前站立得住呢?
19Jen kiel leono li supreniras de la majesta Jordan kontraŭ la fortikan loĝejon; ĉar Mi rapide forpelos ilin de tie, kaj Mi estrigos tie tiun, kiu estas elektita. Ĉar kiu estas simila al Mi? kiu donos al Mi decidojn? kiu estas la paŝtisto, kiu povas kontraŭstari al Mi?
20你們要聽耶和華攻擊 以東 所說的謀略和他攻擊 提幔 居民所定的旨意。仇敵定要將他們群眾微弱的拉去,定要使他們的居所荒涼。
20Tial aŭskultu la decidon de la Eternulo, kiun Li decidis pri Edom, kaj Liajn intencojn, kiujn Li havas pri la loĝantoj de Teman: la knaboj-paŝtistoj ilin fortrenos kaj detruos super ili ilian loĝejon.
21因他們仆倒的聲音,地就震動。人在 紅海 那裏必聽見呼喊的聲音。
21De la bruo de ilia falo ektremos la tero, ilian kriadon oni aŭdos ĉe la Ruĝa Maro.
22仇敵必如大鷹飛起,展開翅膀攻擊 波斯拉 。到那日, 以東 的勇士心中疼痛如臨產的婦人。」
22Jen li leviĝos kiel aglo, ekflugos kaj etendos siajn flugilojn super Bocra; kaj la koro de la herooj de Edom en tiu tago estos kiel la koro de virino ĉe la naskodoloroj.
23論 大馬士革 。 哈馬 和 亞珥拔 蒙羞, 因他們聽見凶惡的信息就消化了。 海上有憂愁,不得平靜。
23Pri Damasko: Hontigitaj estas Ĥamat kaj Arpad, ĉar, aŭdinte malbonan sciigon, ili senkuraĝiĝis; ĉe la maro ili tiel ektremis, ke ili ne povas trankviliĝi.
24大馬士革 發軟,轉身逃跑。 戰兢將她捉住; 痛苦憂愁將她抓住, 如產難的婦人一樣。
24Damasko senkuraĝiĝis, turnis sin, por forkuri; tremo atakis ĝin, doloro kaj turmentoj ĝin kaptis, kiel naskantinon.
25我所喜樂可稱讚的城, 為何被撇棄了呢?
25Kial ne estas riparita la glora urbo, la gaja urbo?
26她的少年人必仆倒在街上; 當那日,一切兵丁必默默無聲。 這是萬軍之耶和華說的。
26Tial ĝiaj junuloj falos sur ĝiaj stratoj, kaj ĉiuj militistoj pereos en tiu tago, diras la Eternulo Cebaot.
27我必在 大馬士革 城中使火着起, 燒滅 便‧哈達 的宮殿。
27Kaj Mi ekbruligos fajron sur la murego de Damasko, kaj ĝi ekstermos la palacojn de Ben-Hadad.
28論 巴比倫 王 尼布甲尼撒 所攻打的 基達 和 夏瑣 的諸國。耶和華如此說: 迦勒底 人哪,起來上 基達 去, 毀滅東方人。
28Pri Kedar, kaj pri la regnoj de Ĥacor, kiujn venkobatis Nebukadnecar, reĝo de Babel: Tiele diras la Eternulo: Leviĝu, iru kontraŭ Kedaron, kaj ruinigu la filojn de la oriento.
29他們的帳棚和羊群都要奪去, 將幔子和一切器皿,並駱駝為自己掠去。 人向他們喊着說: 四圍都有驚嚇。
29Iliaj tendoj kaj ŝafaroj estos prenitaj; iliajn tapiŝojn kaj ĉiujn iliajn vazojn kaj iliajn kamelojn oni forprenos, kaj oni kriados al ili: Teruro ĉirkaŭe.
30耶和華說: 夏瑣 的居民哪,要逃奔遠方, 住在深密處; 因為 巴比倫 王 尼布甲尼撒 設計謀害你們, 起意攻擊你們。
30Forkuru, foriĝu rapide, kaŝu vin profunde, ho loĝantoj de Ĥacor, diras la Eternulo; ĉar Nebukadnecar, reĝo de Babel, faras pri vi decidon kaj havas intencon kontraŭ vi.
31耶和華說: 迦勒底 人哪,起來! 上安逸無慮的居民那裏去; 他們是無門無閂、獨自居住的。
31Leviĝu, iru kontraŭ popolon trankvilan, kiu sidas en sendanĝereco, diras la Eternulo; ĝi ne havas pordojn nek riglilojn, ili vivas izolite.
32他們的駱駝必成為掠物; 他們眾多的牲畜必成為擄物。 我必將剃周圍 頭髮 的人分散四方, 使災殃從四圍臨到他們。 這是耶和華說的。
32Kaj iliaj kameloj estos forrabitaj, kaj la multo de iliaj brutoj fariĝos rabakiro; kaj Mi dispelos ilin al ĉiuj ventoj, ilin, kiuj tondas la harojn sur la tempioj, kaj de ĉiuj flankoj Mi venigos ilian malfeliĉon, diras la Eternulo.
33夏瑣 必成為野狗的住處, 永遠淒涼; 必無人住在那裏, 也無人在其中寄居。
33Kaj Ĥacor fariĝos loĝejo de ŝakaloj, eterna dezerto; neniu tie restos, kaj neniu homido tie loĝos.
34猶大 王 西底家 登基的時候,耶和華論 以攔 的話臨到先知 耶利米 說:
34Jen estas la vorto de la Eternulo, kiu aperis al la profeto Jeremia pri Elam, en la komenco de la reĝado de Cidkija, reĝo de Judujo:
35「萬軍之耶和華如此說:我必折斷 以攔 人的弓,就是他們為首的權力。
35Tiele diras la Eternulo Cebaot: Jen Mi rompos la pafarkon de Elam, ilian ĉefan forton.
36我要使四風從天的四方颳來,臨到 以攔 人,將他們分散四方。這被趕散的人沒有一國不到的。」
36Kaj Mi venigos sur Elamon kvar ventojn de la kvar finoj de la ĉielo, kaj Mi dispelos ilin al ĉiuj tiuj ventoj; kaj ne ekzistos popolo, al kiu ne venus la dispelitoj el Elam.
37耶和華說:「我必使 以攔 人在仇敵和尋索其命的人面前驚惶;我也必使災禍,就是我的烈怒臨到他們,又必使刀劍追殺他們,直到將他們滅盡。
37Kaj Mi senkuraĝigos Elamon antaŭ iliaj malamikoj, kaj antaŭ tiuj, kiuj celas ilian morton; kaj Mi venigos sur ilin malbonon, la flamon de Mia kolero, diras la Eternulo, kaj Mi persekutos ilin per la glavo, ĝis Mi ekstermos ilin.
38我要在 以攔 設立我的寶座,從那裏除滅君王和首領。這是耶和華說的。
38Kaj Mi starigos Mian tronon en Elam, kaj Mi pereigos tie la reĝon kaj la eminentulojn, diras la Eternulo.
39「到末後,我還要使被擄的 以攔 人歸回。這是耶和華說的。」
39Tamen en la tempo estonta Mi revenigos la forkaptitojn de Elam, diras la Eternulo.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.