耶利米書 15
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1耶和華對我說:「雖有 摩西 和 撒母耳 站在我面前 代求 ,我的心也不顧惜這百姓。你將他們從我眼前趕出,叫他們去吧!
1Kaj la Eternulo diris al mi: Eĉ se stariĝus antaŭ Mi Moseo kaj Samuel, eĉ tiam Mia animo ne estos kun tiu popolo; forpelu ilin de antaŭ Mia vizaĝo, ili foriru.
2他們問你說:『我們往哪裏去呢?』你便告訴他們,耶和華如此說: 定為死亡的,必致死亡; 定為刀殺的,必交刀殺; 定為饑荒的,必遭饑荒; 定為擄掠的,必被擄掠。」
2Kaj se ili diros al vi: Kien ni iru? tiam diru al ili, ke tiele diras la Eternulo: Kiu estas destinita por la morto, tiu iru al la morto; kiu estas destinita por la glavo, tiu iru al la glavo; kiu estas destinita por la malsato, tiu iru al la malsato; kiu estas destinita por kaptiteco, tiu iru en kaptitecon.
3耶和華說:「我命定四樣害他們,就是刀劍殺戮、狗類撕裂、空中的飛鳥,和地上的野獸吞吃毀滅;
3Mi punos ilin per kvar specoj, diras la Eternulo: per glavo, por mortigi; per hundoj, por treni; per birdoj de la ĉielo kaj per bestoj de la tero, por formanĝi kaj ekstermi.
4又必使他們在天下萬國中拋來拋去,都因 猶大 王 希西家 的兒子 瑪拿西 在 耶路撒冷 所行的事。」
4Mi faros ilin objekto de teruro por ĉiuj regnoj de la tero, pro Manase, filo de Ĥizkija, reĝo de Judujo, pro tio, kion li faris en Jerusalem.
5耶路撒冷 啊,誰可憐你呢? 誰為你悲傷呢? 誰轉身問你的安呢?
5Ĉar kiu kompatos vin, ho Jerusalem, kaj kiu afliktiĝos pri vi? kiu sin turnos, por demandi pri via farto?
6耶和華說:你棄絕了我, 轉身退後; 因此我伸手攻擊你,毀壞你。 我後悔甚不耐煩。
6Vi forlasis Min, diras la Eternulo, vi iris malantaŭen; tial Mi etendas Mian manon sur vin kaj pereigas vin; Mi laciĝis de kompatado.
7我在境內各城門口, 用簸箕簸了我的百姓, 使他們喪掉兒女。 我毀滅他們, 他們仍不轉離所行的道。
7Mi disŝutis ilin per ŝutilo tra la pordegojn de la lando, Mi seninfanigis kaj pereigis Mian popolon; kaj tamen ili ne returnis sin de sia vojo.
8他們的寡婦在我面前比海沙更多; 我使滅命的午間來, 攻擊少年人的母親, 使痛苦驚嚇忽然臨到她身上。
8Mi faros, ke da vidvinoj ĉe ili estos pli ol da sablo ĉe la maro; en ilian ĉefurbon Mi venigos junan militiston, kiu ruinigas meze de la tago; Mi ĵetos sur ĝin subite timon kaj teruron.
9生過七子的婦人力衰氣絕; 尚在白晝,日頭忽落; 她抱愧蒙羞。 其餘的人, 我必在他們敵人跟前,交與刀劍。 這是耶和華說的。
9Naskintino de sep infanoj estas senforta, eliras ŝia animo; subiras ŝia suno, kiam estas ankoraŭ tago; ŝi estas kovrita de honto kaj de malhonoro. Kaj tiujn, kiuj restis, Mi transdonos al glavo antaŭ iliaj malamikoj, diras la Eternulo.
10我的母親哪,我有禍了!因你生我作為遍地相爭相競的人。我素來沒有借貸與人,人也沒有借貸與我,人人 卻 都咒罵我。
10Ho ve al vi, mia patrino, ke vi naskis min kiel homon, kontraŭ kiu ĉiu malpacas kaj kiun ĉiu atakas sur la tuta tero! Mi ne pruntedonis procentege, mi ne prenis prunte; tamen ĉiuj min malbenas.
11耶和華說:「我必要堅固你,使你得好處。災禍苦難臨到的時候,我必要使仇敵央求你。(
11La Eternulo diris: Mi liberigos vin por bono, Mi helpos vin en la tempo malbona kaj en la tempo de premado kontraŭ la malamiko.
12人豈能將銅與鐵,就是北方的鐵折斷呢?)
12Ĉu oni rompas feron per fero el nordo kaj per kupro?
13「我必因你在四境之內所犯的一切罪,把你的貨物財寶當掠物,白白地交給 仇敵 。
13Vian riĉaĵon kaj viajn trezorojn Mi fordonos al rabado, sen ia pago, pro ĉiuj viaj pekoj en ĉiuj viaj limoj.
14我也必使仇敵帶 這掠物 到你所不認識的地去,因我怒中起的火要將你們焚燒。」
14Kaj Mi transirigos vin al viaj malamikoj en landon, kiun vi ne konas; ĉar fajro, kiu ekflamis en Mia kolero, brulos sur vi.
15耶和華啊,你是知道的; 求你記念我,眷顧我, 向逼迫我的人為我報仇; 不要向他們忍怒取我 的命 , 要知道我為你的緣故受了凌辱。
15Vi scias, ho Eternulo; rememoru min, kaj vizitu min, kaj venĝu pro mi al miaj persekutantoj; pro Via toleremeco ne pereigu min; sciu, ke pro Vi mi suferas malhonoron.
16耶和華-萬軍之上帝啊, 我得着你的言語就 當食物 吃了; 你的言語是我心中的歡喜快樂, 因我是稱為你名下的人。
16Kiam mi trovis Viajn vortojn, mi ilin englutis; kaj Via vorto fariĝis mia ĝojo kaj gajeco de mia koro; ĉar mi portas sur mi Vian nomon, ho Eternulo, Dio Cebaot.
17我沒有坐在宴樂人的會中, 也沒有歡樂; 我因你的感動獨自靜坐, 因你使我滿心憤恨。
17Mi ne sidis en interkonsiliĝo de mokantoj kaj ne ĝojis kun ili; mi sidis solece antaŭ Via mano, ĉar Vi plenigis min per indigno.
18我的痛苦為何長久不止呢? 我的傷痕為何無法醫治、不能痊癒呢? 難道你待我有詭詐,像流乾的河道嗎?
18Kial mia malsano estas senfina, kaj mia vundo tiel malfacila, ke ĝi ne povas resaniĝi? Vi fariĝis por mi kiel malaperanta fonto de akvo nefidebla.
19耶和華如此說:你若歸回, 我就將你再帶來, 使你站在我面前; 你若將寶貴的和下賤的分別出來, 你就可以當作我的口。 他們必歸向你, 你卻不可歸向他們。
19Tial tiele diras la Eternulo: Se vi revenos, tiam Mi denove starigos vin antaŭ Mi; se el senvaloraĵo vi eltiros la valoraĵon, vi fariĝos kiel Mia buŝo; ili revenos al vi, sed vi ne revenos al ili.
20我必使你向這百姓成為堅固的銅牆; 他們必攻擊你,卻不能勝你; 因我與你同在,要拯救你,搭救你。 這是耶和華說的。
20Kaj Mi starigos vin por tiu popolo kiel fortikan kupran muron; ili batalos kontraŭ vi, sed ne venkos vin; ĉar Mi estas kun vi, por vin helpi kaj savi, diras la Eternulo.
21我必搭救你脫離惡人的手, 救贖你脫離強暴人的手。
21Mi savos vin el la mano de malbonuloj, kaj Mi liberigos vin el la mano de tiranoj.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.