耶利米書
Chapter 20
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1祭司 音麥 的兒子 巴施戶珥 作耶和華殿的總管,聽見 耶利米 預言這些事,
1Kiam la pastro Paŝĥur, filo de Imer, la ĉefa oficisto en la domo de la Eternulo, aŭdis, kiel Jeremia profetis ĉion diritan,
2他就打先知 耶利米 ,用耶和華殿裏 便雅憫 高門內的枷,將他枷在那裏。
2Paŝĥur batis la profeton Jeremia, kaj metis lin en karceron, kiu estis en la supra Pordego de Benjamen ĉe la domo de la Eternulo.
3次日, 巴施戶珥 將 耶利米 開枷釋放。於是 耶利米 對他說:「耶和華不是叫你的名為 巴施戶珥 ,乃是叫你 瑪歌珥‧米撒畢 ,
3La sekvantan tagon Paŝĥur ellasis Jeremian el la karcero; tiam Jeremia diris al li: La Eternulo nomas vin ne Paŝĥur, sed Teruro-ĉirkaŭe.
4因耶和華如此說:『我必使你自覺驚嚇,你也必使眾朋友驚嚇;他們必倒在仇敵的刀下,你也必親眼看見;我必將 猶大 人全交在 巴比倫 王的手中,他要將他們擄到 巴比倫 去,也要用刀將他們殺戮。
4Ĉar tiele diras la Eternulo: Jen Mi faros vin teruro por vi mem kaj por ĉiuj viaj amikoj, kaj ili falos de la glavo de siaj malamikoj; viaj okuloj tion vidos; kaj la tutan Judujon Mi transdonos en la manojn de la reĝo de Babel, kiu ekzilos ilin en Babelon kaj mortigos ilin per la glavo.
5並且我要將這城中的一切貨財和勞碌得來的,並一切珍寶,以及 猶大 君王所有的寶物,都交在他們仇敵的手中;仇敵要當作掠物帶到 巴比倫 去。
5Kaj la tutan havon de ĉi tiu urbo kaj ĝian tutan laborakiron kaj ĉiujn ĝiajn valoraĵojn kaj ĉiujn trezorojn de la reĝoj de Judujo Mi transdonos en la manon de iliaj malamikoj, kiuj prirabos kaj prenos kaj forportos ilin en Babelon.
6你這 巴施戶珥 和一切住在你家中的人都必被擄去;你和你的眾朋友,就是你向他們說假預言的,都必到 巴比倫 去,要死在那裏,葬在那裏。』」
6Kaj vi, Paŝĥur, kaj ĉiuj loĝantoj de via domo iros en kaptitecon, venos Babelon, kaj tie vi mortos, kaj tie vi estos enterigitaj, vi kaj ĉiuj viaj amikoj, al kiuj vi profetis malvere.
7耶和華啊,你曾勸導我, 我也聽了你的勸導。 你比我有力量,且勝了我。 我終日成為笑話, 人人都戲弄我。
7Ho Eternulo, Vi fortiris min post Vi, kaj mi lasis fortiri min; Vi estas pli forta ol mi kaj venkis min; kaj mi fariĝis objekto de ĉiutaga mokado, ĉiu mokas min.
8我每逢講論的時候,就發出哀聲, 我喊叫說:有強暴和毀滅! 因為耶和華的話終日成了我的凌辱、譏刺。
8Ĉar de la tempo, kiam mi ekparolis, kriis pri maljusteco, vokis pri rabado, la vorto de la Eternulo fariĝis por mi kaŭzo de honto kaj de ĉiutaga mokado.
9我若說:我不再提耶和華, 也不再奉他的名講論, 我便心裏覺得 似乎有燒着的火閉塞在我骨中, 我就含忍不住,不能自禁。
9Mi diris al mi: Mi ne rememorigos pri Li, mi ne plu parolos en Lia nomo; sed tio fariĝis en mia koro kiel flamanta fajro, penetrinta en miajn ostojn, kaj mi laciĝis de retenado kaj ne plu povis elteni.
10我聽見了許多人的讒謗, 四圍都是驚嚇; 就是我知己的朋友也都窺探我, 願我跌倒, 說 : 告他吧,我們也要告他! 或者他被引誘, 我們就能勝他, 在他身上報仇。
10Ĉar mi aŭdas la insultadon de multaj kaj minacadon ĉirkaŭe: Akuzu, ni akuzu lin! Ĉiuj, kiuj vivas pace kun mi, observas min de flanke: Eble li forlogiĝos, tiam ni venkos lin kaj venĝos al li.
11然而,耶和華與我同在, 好像甚可怕的勇士。 因此,逼迫我的必都絆跌, 不能得勝; 他們必大大蒙羞, 就是受永不忘記的羞辱, 因為他們行事沒有智慧。
11Sed la Eternulo estas kun mi kiel potenca heroo, tial miaj persekutantoj falos kaj ne venkos; ili estos forte hontigitaj pro tio, ke ili agis tiel malprudente; la honto estos eterna, ne forgesiĝos.
12試驗義人、察看人肺腑心腸的萬軍之耶和華啊, 求你容我見你在他們身上報仇, 因我將我的案件向你稟明了。
12Ho Eternulo Cebaot, kiu elprovas virtulon kaj vidas la internon kaj la koron! faru, ke mi vidu Vian venĝon sur ili, ĉar al Vi mi transdonis mian proceson.
13你們要向耶和華唱歌; 讚美耶和華! 因他救了窮人的性命脫離惡人的手。
13Kantu al la Eternulo, gloru la Eternulon; ĉar Li savas la animon de malriĉulo el la mano de malbonaguloj.
14願我生的那日受咒詛; 願我母親產我的那日不蒙福!
14Malbenita estu la tago, en kiu mi naskiĝis; la tago, en kiu mia patrino min naskis, ne estu benita.
15給我父親報信說「你得了兒子」, 使我父親甚歡喜的, 願那人受咒詛。
15Malbenita estu la homo, kiu sciigis al mia patro kaj diris: Virseksa infano estas naskita al vi, kaj per tio li faris al li grandan ĝojon.
16願那人像耶和華所傾覆而不後悔的城邑; 願他早晨聽見哀聲, 晌午聽見吶喊;
16Tiu homo estu kiel la urboj, kiujn la Eternulo senkompate ruinigis; li aŭdu kriadon matene kaj ploregadon tagmeze.
17因他在我未出胎的時候不殺我, 使我母親成了我的墳墓, 胎就時常重大。
17Kial mi ne estis mortigita en la utero, ke mia patrino estu mia tombo kaj ŝia ventro restu graveda por ĉiam?
18我為何出胎見勞碌愁苦, 使我的年日因羞愧消滅呢?
18Kial mi eliris el la utero, por vidi malfacilan penadon kaj mizeron kaj por ke mia vivo pasu en honto?

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.