耶利米書
Chapter 5
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1你們當在 耶路撒冷 的街上跑來跑去, 在寬闊處尋找, 看看有一人行公義求誠實沒有? 若有 ,我就赦免這城。
1Trairu la stratojn de Jerusalem kaj rigardu, esploru kaj serĉu sur ĝiaj palacoj, ĉu vi trovos homon, kiu agas juste, kiu serĉas la veron — tiam Mi pardonos al ĝi.
2其中的人雖然指着永生的耶和華起誓, 所起的誓實在是假的。
2Eĉ se ili diras: Mi ĵuras per la Eternulo — ili tamen ĵuras mensoge.
3耶和華啊,你的眼目不是看顧誠實嗎? 你擊打他們,他們卻不傷慟; 你毀滅他們,他們仍不受懲治。 他們使臉剛硬過於磐石, 不肯回頭。
3Ho Eternulo, Viaj okuloj rigardas ja la fidelecon; Vi batas ilin, sed ili ne sentas doloron; Vi preskaŭ pereigas ilin, sed ili ne volas preni moralinstruon; sian vizaĝon ili faris pli malmola ol roko, ili ne volas konvertiĝi.
4我說:這些人實在是貧窮的,是愚昧的, 因為不曉得耶和華的作為 和他們上帝的法則。
4Mi diris al mi: Eble ili estas malriĉuloj, malkleruloj, ili ne konas la vojon de la Eternulo, la leĝojn de sia Dio;
5我要去見尊大的人,對他們說話, 因為他們曉得耶和華的作為 和他們上帝的法則。 哪知,這些人齊心將軛折斷, 掙開繩索。
5mi iros al la eminentuloj, kaj mi parolos kun ili: ili ja konas la vojon de la Eternulo, la leĝojn de sia Dio; sed ankaŭ ili ĉiuj kune rompis la jugon, disŝiris la ŝnurojn.
6因此,林中的獅子必害死他們; 晚上的豺狼必滅絕他們; 豹子要在城外窺伺他們。 凡出城的必被撕碎; 因為他們的罪過極多, 背道的事也加增了。
6Pro tio mortigos ilin leono el la arbaro, lupo el la stepo ilin prirabos, leopardo atendos ilin apud iliaj urboj; ĉiu, kiu eliros el tie, estos disŝirata. Ĉar multaj fariĝis iliaj krimoj, fortaj fariĝis iliaj perfidoj.
7我怎能赦免你呢? 你的兒女離棄我, 又指着那不是神的起誓。 我使他們飽足, 他們就行姦淫, 成群地聚集在娼妓家裏。
7Kiel Mi tion pardonus al vi? viaj filoj Min forlasis kaj ĵuris per ne-dioj. Mi ĵurigis ilin, sed ili adultas kaj iras amase en malĉastejojn.
8他們像餵飽的馬到處亂跑, 各向他鄰舍的妻發嘶聲。
8Ili fariĝis kiel voluptemaj pasiaj ĉevaloj; ĉiu blekas al la edzino de sia proksimulo.
9耶和華說:我豈不因這些事討罪呢? 豈不報復這樣的國民呢?
9Ĉu Mi povas ne puni pro tio? diras la Eternulo; kaj ĉu al tia popolo Mia animo povas ne venĝi?
10你們要上她 葡萄園 的牆施行毀壞, 但不可毀壞淨盡, 只可除掉她的枝子, 因為不屬耶和華。
10Iru sur ĝiajn muregojn kaj detruu ilin, tamen ne tute ekstermu; forigu ĝiajn branĉojn, ĉar ne por la Eternulo ili estas.
11原來 以色列 家和 猶大 家大行詭詐攻擊我。 這是耶和華說的。
11Ĉar forte perfidis Min la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda, diras la Eternulo.
12他們不認耶和華,說: 這並不是他, 災禍必不臨到我們; 刀劍和饑荒,我們也看不見。
12Ili neis la ekzistadon de la Eternulo, kaj diris: Li ne ekzistas, kaj ne venos sur nin malbono, kaj glavon kaj malsaton ni ne vidos.
13先知 的話 必成為風; 道也不在他們裏面。 這 災 必臨到他們身上。
13Kaj la profetoj estas kiel vento, ne troviĝas en ili la vorto de Dio; tiel fariĝu al ili.
14所以耶和華-萬軍之上帝如此說: 因為百姓說這話, 我必使我的話在你口中為火,使他們為柴; 這火便將他們燒滅。
14Pro tio tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot: Pro tio, ke vi parolas tiajn vortojn, jen Mi metos Miajn vortojn en vian buŝon kiel fajron, kaj ĉi tiu popolo estos kiel ligno, kiun ĝi konsumos.
15耶和華說: 以色列 家啊, 我必使一國的民從遠方來攻擊你, 是強盛的國, 是從古而有的國。 他們的言語你不曉得, 他們的話你不明白。
15Jen Mi venigos sur vin, sur la domon de Izrael, popolon de malproksime, diras la Eternulo, popolon fortan, popolon antikvan, popolon, kies lingvon vi ne scias; kaj vi ne komprenos, kion ĝi parolas.
16他們的箭袋是敞開的墳墓; 他們都是勇士。
16Ĝia sagujo estas kiel malfermita tombo; ĉiuj ili estas herooj.
17他們必吃盡你的莊稼和你的糧食, 是你兒女該吃的; 必吃盡你的牛羊, 吃盡你的葡萄和無花果; 又必用刀毀壞你所倚靠的堅固城。
17Ĝi formanĝos vian rikolton kaj vian panon, ekstermos viajn filojn kaj viajn filinojn, formanĝos viajn ŝafojn kaj viajn bovojn, formanĝos viajn vinberojn kaj viajn figojn, detruos per glavo viajn fortikigitajn urbojn, kiujn vi fidas.
18耶和華說:「就是到那時,我也不將你們毀滅淨盡。
18Sed eĉ en tiu tempo, diras la Eternulo, Mi ne pereigos vin tute.
19百姓若說:『耶和華-我們的上帝為甚麼向我們行這一切事呢?』你就對他們說:『你們怎樣離棄耶和華,在你們的地上事奉外邦神,也必照樣在不屬你們的地上事奉外邦人。』」
19Kaj kiam oni demandos: Pro kio la Eternulo, nia Dio, faras al ni ĉion ĉi tion? tiam diru al ili: Kiel vi forlasis Min kaj servas al fremdaj dioj en via lando, tiel vi servos al fremduloj en lando, kiu ne apartenas al vi.
20當傳揚在 雅各 家, 報告在 猶大 說:
20Anoncu tion en la domo de Jakob kaj aŭdigu en Judujo, dirante:
21愚昧無知的百姓啊, 你們有眼不看, 有耳不聽, 現在當聽這話。
21Aŭskultu ĉi tion, ho popolo malsaĝa kaj senkora, kiu havas okulojn, sed ne vidas, havas orelojn, sed ne aŭdas.
22耶和華說:你們怎麼不懼怕我呢? 我以永遠的定例, 用沙為海的界限, 水 不得越過。 因此,你們在我面前還不戰兢嗎? 波浪雖然翻騰,卻不能逾越; 雖然匉訇,卻不能過去。
22Ĉu vi ne timas Min? diras la Eternulo; ĉu vi ne tremas antaŭ Mi, kiu faris sablon limo por la maro, aranĝo eterna, kiun ĝi ne transpaŝas? kiom ajn ĝi skuiĝas, ĝi nenion povas fari; kiom ajn bruas ĝiaj ondoj, ili ne povas ĝin transpaŝi.
23但這百姓有背叛忤逆的心; 他們叛 我 而去,
23Sed ĉi tiu popolo havas koron defaleman kaj neobeeman, ili defalis kaj foriris.
24心內也不說: 我們應當敬畏耶和華-我們的上帝; 他按時賜雨,就是秋雨春雨, 又為我們定收割的節令,永存不廢。
24Kaj ili ne diris en sia koro: Ni timu la Eternulon, nian Dion, kiu donas al ni pluvon frusezonan kaj malfrusezonan en ĝia tempo, kiu gardas por ni la semajnojn, destinitajn por la rikolto.
25你們的罪孽使這些事轉離你們; 你們的罪惡使你們不能得福。
25Viaj malbonagoj tion forklinis, kaj viaj pekoj forigis de vi la bonon.
26因為在我民中有惡人。 他們埋伏窺探,好像捕鳥的人; 他們設立圈套陷害人。
26Ĉar inter Mia popolo troviĝas malvirtuloj, kiuj faras insidojn, starigas pereigajn kaptilojn, kaptas la homojn.
27籠內怎樣滿了雀鳥, 他們的房中也照樣充滿詭詐; 所以他們得成為大,而且富足。
27Kiel birdejo estas plena de birdoj, tiel iliaj domoj estas plenaj de trompakiraĵoj; tial ili fariĝis grandaj kaj riĉaj.
28他們肥胖光潤, 作惡過甚,不為人伸冤! 就是不為孤兒伸冤, 不使他亨通, 也不為窮人辨屈。
28Ili fariĝis grasaj, ili fariĝis dikaj; ili faris malbonajn agojn; juĝon ili ne faras, juĝon pri orfo, sed ili ĝuas la vivon; justecon al malriĉuloj ili ne faras.
29耶和華說:我豈不因這些事討罪呢? 豈不報復這樣的國民呢?
29Ĉu Mi povas lasi tion sen puno? diras la Eternulo; ĉu al tia popolo Mia animo ne venĝos?
30國中有可驚駭、可憎惡的事:
30Io konsterna kaj terura fariĝis en la lando:
31就是先知說假預言, 祭司藉他們把持權柄; 我的百姓也喜愛這些事, 到了結局你們怎樣行呢?
31la profetoj profetas malveraĵon, kaj la pastroj regas per ili; kaj al mia popolo tio plaĉas. Kaj kion vi faros en la estonteco?

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.