耶利米書
Chapter 52
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1西底家 登基的時候年二十一歲,在 耶路撒冷 作王十一年。他母親名叫 哈慕她 ,是 立拿 人 耶利米 的女兒。
1La aĝon de dudek unu jaroj havis Cidkija, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek unu jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Ĥamutal, filino de Jeremia, el Libna.
2西底家 行耶和華眼中看為惡的事,是照 約雅敬 一切所行的。
2Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, kiel ĉio, kion faris Jehojakim.
3因此耶和華的怒氣在 耶路撒冷 和 猶大 發作,以致將人民從自己的面前趕出。
3Ĉar la kolero de la Eternulo estis kontraŭ Jerusalem kaj kontraŭ Judujo, ĝis Li forĵetis ilin de antaŭ Sia vizaĝo. Kaj Cidkija defalis de la reĝo de Babel.
4西底家 背叛 巴比倫 王。他作王第九年十月初十日, 巴比倫 王 尼布甲尼撒 率領全軍來攻擊 耶路撒冷 ,對城安營,四圍築壘攻城。
4En la naŭa jaro de lia reĝado, en la deka monato, en la deka tago de la monato, venis Nebukadnecar, reĝo de Babel, li kaj lia tuta militistaro, kontraŭ Jerusalemon, kaj eksieĝis ĝin, kaj oni konstruis ĉirkaŭ ĝi bastionojn.
5於是城被圍困直到 西底家 王十一年。
5Kaj la urbo restis sieĝata ĝis la dek-unua jaro de la reĝo Cidkija.
6四月初九日,城裏有大饑荒,甚至百姓都沒有糧食。
6En la kvara monato, en la naŭa tago de la monato, kiam la malsato tiel fortiĝis en la urbo, ke la popolo de la lando ne havis panon,
7城被攻破,一切兵丁就在夜間從靠近王園兩城中間的門,出城逃跑; 迦勒底 人正在四圍攻城。他們就往 亞拉巴 逃去。
7tiam oni faris enrompon en la urbon; kaj ĉiuj militistoj forkuris, kaj eliris el la urbo nokte, laŭ la vojo de la pordego inter la du muregoj apud la ĝardeno de la reĝo, kaj foriris laŭ la vojo al la stepo. Kaj la Ĥaldeoj staris ĉirkaŭ la urbo.
8迦勒底 的軍隊追趕 西底家 王,在 耶利哥 的平原追上他。他的全軍都離開他四散了。
8Kaj la militistaro de la Ĥaldeoj postkuris la reĝon kaj kuratingis Cidkijan sur la stepo de Jeriĥo, kaj lia tuta militistaro diskuris for de li.
9迦勒底 人就拿住王,帶他到在 哈馬 地 利比拉 的 巴比倫 王那裏; 巴比倫 王便審判他。
9Kaj ili kaptis la reĝon kaj forkondukis lin al la reĝo de Babel, en Riblan, en la lando Ĥamat, kaj oni faris pri li juĝon.
10巴比倫 王在 西底家 眼前殺了他的眾子,又在 利比拉 殺了 猶大 的一切首領,
10Kaj la reĝo de Babel buĉis la filojn de Cidkija antaŭ liaj okuloj, kaj ankaŭ ĉiujn eminentulojn de Judujo li buĉis en Ribla.
11並且剜了 西底家 的眼睛,用銅鍊鎖着他,帶到 巴比倫 去,將他囚在監裏,直到他死的日子。
11Kaj al Cidkija li blindigis la okulojn, kaj ligis lin per kupraj katenoj; kaj la reĝo de Babel venigis lin en Babelon, kaj metis lin en malliberejon ĝis la tago de lia morto.
12巴比倫 王 尼布甲尼撒 十九年五月初十日,在 巴比倫 王面前侍立的護衛長 尼布撒拉旦 進入 耶路撒冷 ,
12En la kvina monato, en la deka tago de la monato, tio estas en la dek-naŭa jaro de la reĝo Nebukadnecar, reĝo de Babel, venis Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, kiu ĉiam estis apud la reĝo de Babel, en Jerusalemon.
13用火焚燒耶和華的殿和王宮,又焚燒 耶路撒冷 的房屋,就是各大戶家的房屋。
13Kaj li forbruligis la domon de la Eternulo kaj la domon de la reĝo kaj ĉiujn domojn de Jerusalem; ĉiujn grandajn domojn li forbruligis per fajro.
14跟從護衛長 迦勒底 的全軍就拆毀 耶路撒冷 四圍的城牆。
14Kaj ĉiujn muregojn de Jerusalem ĉirkaŭe detruis la tuta militistaro de la Ĥaldeoj, kiu estis kun la estro de la korpogardistoj.
15那時護衛長 尼布撒拉旦 將民中最窮的和城裏所剩下的百姓,並已經投降 巴比倫 王的人,以及大眾所剩下的人,都擄去了。
15La malriĉulojn el la urbo, kaj la ceteran popolon, kiu restis en la urbo, kaj la transkurintojn, kiuj transkuris al la reĝo de Babel, kaj la ceteran popolamason forkondukis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj.
16但護衛長 尼布撒拉旦 留下些民中最窮的,使他們修理葡萄園,耕種田地。
16Sed iom el la malriĉuloj de la lando Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, restigis, ke ili estu vinberistoj kaj terkultivistoj.
17耶和華殿的銅柱並殿內的 盆 座和銅海, 迦勒底 人都打碎了,將那銅運到 巴比倫 去了,
17La kuprajn kolonojn, kiuj estis en la domo de la Eternulo, kaj la bazaĵojn kaj la kupran maron, kiuj estis en la domo de la Eternulo, la Ĥaldeoj disrompis kaj forportis ilian tutan kupron en Babelon.
18又帶去鍋、鏟子、蠟剪、盤子、調羹,並所用的一切銅器、
18Kaj la potojn kaj la ŝovelilojn kaj la tranĉilojn kaj la aspergajn kalikojn kaj la kulerojn kaj ĉiujn kuprajn vazojn, kiuj estis uzataj ĉe la servado, ili forprenis.
19杯、火鼎、碗、盆、燈臺、調羹、爵,無論金的銀的,護衛長也都帶去了。
19Kaj la tasojn kaj la karbujojn kaj la aspergajn kalikojn kaj la potojn kaj la lucernojn kaj la kulerojn kaj la verŝilojn, kiuj estis aŭ el oro aŭ el arĝento, prenis la estro de la korpogardistoj.
20所羅門 為耶和華殿所造的兩根 銅 柱、一個 銅 海,並座下的十二隻銅牛,這一切的銅多得無法可稱。
20Koncerne la du kolonojn, la unu maron, la dek du kuprajn bovojn, kiuj servis kiel subtenilo, kiujn faris la reĝo Salomono por la domo de la Eternulo: la kvanto da kupro en ĉiuj tiuj iloj estis nemezurebla.
21這一根柱子高十八肘,厚四指,是空的,圍十二肘。
21La kolonoj havis ĉiu la alton de dek ok ulnoj, kaj ĝin ĉirkaŭis ŝnuro, havanta la longon de dek du ulnoj; ĝia diko estis kvar fingroj, kaj interne ĝi estis malplena.
22柱上有銅頂,高五肘;銅頂的周圍有網子和石榴,都是銅的。那一根柱子照此一樣,也有石榴。
22Ĝi havis sur si kupran kronon, kaj la alto de unu krono estis kvin ulnoj; kaj ĉirkaŭ la krono estis kradaĵo kaj granatoj, ĉio el kupro; tiel same estis ĉe la dua kolono, ankaŭ kun granatoj.
23柱子四面有九十六個石榴,在網子周圍,共有一百石榴。
23Da granatoj estis sur ĉiu flanko naŭdek ses; la nombro de la granatoj ĉirkaŭ la krono estis cent.
24護衛長拿住大祭司 西萊雅 、副祭司 西番亞 ,和三個把門的,
24Kaj la korpogardistestro prenis la ĉefpastron Seraja kaj la duan pastron Cefanja kaj la tri pordogardistojn.
25又從城中拿住一個管理兵丁的官,並在城裏所遇常見王面的七個人和檢點國民軍長的書記,以及城裏所遇見的國民六十個人。
25Kaj el la urbo li prenis unu korteganon, kiu estis super la militistoj, kaj sep virojn el la adjutantoj de la reĝo, kiuj troviĝis en la urbo, kaj la skribiston de la militestro, kiu enregistradis militistojn el la popolo de la lando, kaj sesdek homojn el la popolo de la lando, kiuj troviĝis en la urbo.
26護衛長 尼布撒拉旦 將這些人帶到 利比拉 的 巴比倫 王那裏。
26Ilin prenis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, kaj forkondukis al la reĝo de Babel en Riblan.
27巴比倫 王就把他們擊殺在 哈馬 地的 利比拉 。這樣, 猶大 人被擄去離開本地。
27Kaj la reĝo de Babel frapis ilin kaj mortigis ilin en Ribla, en la lando Ĥamat. Tiamaniere Jehuda estis elhejmigita el sia lando.
28尼布甲尼撒 所擄的民數記在下面:在他第七年擄去 猶大 人三千零二十三名;
28Jen estas la kvanto de la popolo, kiun Nebukadnecar elhejmigis: en la sepa jaro tri mil dudek tri Judojn;
29尼布甲尼撒 十八年從 耶路撒冷 擄去八百三十二人;
29en la dek-oka jaro de Nebukadnecar okcent tridek du homojn el Jerusalem;
30尼布甲尼撒 二十三年,護衛長 尼布撒拉旦 擄去 猶大 人七百四十五名;共有四千六百人。
30en la dudek-tria jaro de Nebukadnecar la korpogardistestro Nebuzaradan elhejmigis sepcent kvardek kvin homojn el la Judoj: la kvanto de ĉiuj estis kvar mil sescent homoj.
31猶大 王 約雅斤 被擄後三十七年, 巴比倫 王 以未‧米羅達 元 年十二月二十五日,使 猶大 王 約雅斤 抬頭,提他出監,
31En la tridek-sepa jaro post la elpatrujigo de Jehojaĥin, reĝo de Judujo, en la dek-dua monato, en la dudek-kvina tago de la monato, Evil-Merodaĥ, reĝo de Babel, en la unua jaro de sia reĝado, levis la kapon de Jehojaĥin, reĝo de Judujo, kaj elirigis lin el la malliberejo;
32又對他說恩言,使他的位高過與他一同在 巴比倫 眾王的位,
32kaj li parolis kun li afable, kaj starigis lian tronon pli alte ol la tronoj de la aliaj reĝoj, kiuj estis ĉe li en Babel;
33給他脫了囚服。他終身在 巴比倫 王面前吃飯。
33kaj li ŝanĝis liajn vestojn de malliberejo; kaj li manĝadis ĉiam ĉe li dum sia tuta vivo.
34巴比倫 王賜他所需用的食物,日日賜他一分,終身是這樣,直到他死的日子。
34Kaj liaj vivrimedoj, vivrimedoj konstantaj, estis donataj al li de la reĝo de Babel ĉiutage dum lia tuta vivo, ĝis la tago de lia morto.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.