耶利米書
Chapter 17
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1猶大 的罪是用鐵筆、用金鋼鑽記錄的,銘刻在他們的心版上和壇角上。
1La peko de Jehuda estas skribita per fera skribilo, per diamanta pinto, sur la tabelo de ilia koro kaj sur la kornoj de iliaj altaroj.
2他們的兒女記念他們高岡上、青翠樹旁的壇和木偶。
2Iliaj filoj bone memoras iliajn altarojn kaj iliajn sanktajn stangojn ĉe la verdaj arboj sur la altaj montetoj.
3我田野的山哪,我必因你在四境之內所犯的罪,把你的貨物、財寶,並邱壇當掠物交給 仇敵 ;
3Ĉu Mia monto estas sur la kampo? vian havon kaj ĉiujn viajn trezorojn Mi fordonos por disrabo, viajn altaĵojn pro la pekoj en ĉiuj viaj limoj.
4並且你因自己 的罪 必失去我所賜給你的產業。我也必使你在你所不認識的地上服事你的仇敵;因為你使我怒中起火,直燒到永遠。
4Kaj vi estos elpuŝita el la heredaĵo, kiun Mi donis al vi, kaj Mi servigos vin al viaj malamikoj en lando, kiun vi ne konas; ĉar vi ekbruligis fajron de Mia kolero, ĝi flamos eterne.
5耶和華如此說: 倚靠人血肉的膀臂, 心中離棄耶和華的, 那人有禍了!
5Tiele diras la Eternulo: Malbenita estas la homo, kiu fidas homon kaj faris karnon lia apogo kaj kies koro forturnis sin de la Eternulo.
6因他必像沙漠的杜松, 不見福樂來到, 卻要住曠野乾旱之處, 無人居住的鹼地。
6Li estos kiel nuda arbo en la dezerto; li ne vidos, kiam venos bono; li loĝos sur sunbruligita loko, en lando senfrukta kaj ne loĝata.
7倚靠耶和華、以耶和華為可靠的, 那人有福了!
7Benita estas la homo, kiu fidas la Eternulon, kaj la Eternulo estos lia apogo.
8他必像樹栽於水旁, 在河邊扎根, 炎熱來到,並不懼怕, 葉子仍必青翠, 在乾旱之年毫無掛慮, 而且結果不止。
8Li estos kiel arbo, plantita ĉe akvo kaj etendanta siajn radikojn al torento; ĝi ne timas, kiam venas varmego; ĝiaj folioj restas verdaj, kaj en tempo de sekeco ĝi ne zorgas kaj ne ĉesas doni fruktojn.
9人心比萬物都詭詐, 壞到極處, 誰能識透呢?
9Malica estas ĉies koro, kaj nefidinda; kiu povas ĝin ekkoni?
10我-耶和華是鑒察人心、試驗人肺腑的, 要照各人所行的和他做事的結果報應他。
10Sed Mi, la Eternulo, trapenetras la koron, esploras la internon, por redoni al ĉiu laŭ lia konduto, laŭ la fruktoj de liaj agoj.
11那不按正道得財的, 好像鷓鴣菢不是自己下的 蛋 ; 到了中年,那財都必離開他, 他終久成為愚頑人。
11Perdriko kovas ovojn, kiujn ĝi ne naskis; tia estas tiu, kiu akiras riĉecon per rimedoj maljustaj: en la mezo de sia vivo li ĝin perdos, kaj en la fino li restos malsaĝulo.
12我們的聖所是榮耀的寶座, 從太初 安置 在高處。
12Sed la loko de nia sanktejo estas trono de gloro, alta de tempo antikva.
13耶和華- 以色列 的盼望啊, 凡離棄你的必致蒙羞。 耶和華說 :離開我的, 他們的 名字 必寫在土裏, 因為他們離棄我這活水的泉源。
13Ho Eternulo, espero de Izrael! ĉiuj, kiuj forlasas Vin, estos hontigitaj, la defalintoj estos skribitaj sur la tero; ĉar ili forlasis la Eternulon, la fonton de viva akvo.
14耶和華啊,求你醫治我,我便痊癒, 拯救我,我便得救; 因你是我所讚美的。
14Sanigu min, ho Eternulo, kaj mi estos sanigita; savu min, kaj mi estos savita; ĉar Vi estas mia gloro.
15他們對我說:耶和華的話在哪裏呢? 叫這話應驗吧!
15Jen ili diras al mi: Kie estas la vorto de la Eternulo? ĝi plenumiĝu.
16至於我,那跟從你作牧人 的職分 , 我並沒有急忙離棄, 也沒有想那災殃的日子; 這是你知道的。 我口中所出的言語都在你面前。
16Sed mi ne forklinis min de tio, esti paŝtisto laŭ Via montro; la tagon de malfeliĉo mi ne deziris, tion Vi scias; kio eliris el mia buŝo, tio estis ĝusta antaŭ Via vizaĝo.
17不要使我因你驚恐; 當災禍的日子,你是我的避難所。
17Ne estu por mi terura, Vi, mia rifuĝejo en la tago de mizero!
18願那些逼迫我的蒙羞, 卻不要使我蒙羞; 使他們驚惶, 卻不要使我驚惶; 使災禍的日子臨到他們, 以加倍的毀壞毀壞他們。
18Miaj persekutantoj estu hontigitaj, sed mi ne estu hontigita; ili tremu, sed mi ne tremu; venigu sur ilin tagon de mizero, kaj frapu ilin per duobla frapo.
19耶和華對我如此說:「你去站在平民的門口,就是 猶大 君王出入的門,又站在 耶路撒冷 的各門口,
19Tiele diris al mi la Eternulo: Iru kaj stariĝu en la pordego de la simpla popolo, tiu pordego, tra kiu eniras kaj eliras la reĝoj de Judujo, kaj en ĉiuj pordegoj de Jerusalem;
20對他們說:『你們這 猶大 君王和 猶大 眾人,並 耶路撒冷 的一切居民,凡從這些門進入的都當聽耶和華的話。
20kaj diru al ili: Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho reĝoj de Judujo, kaj ĉiuj Judoj kaj ĉiuj loĝantoj de Jerusalem, kiuj iras tra ĉi tiuj pordegoj.
21耶和華如此說:你們要謹慎,不要在安息日擔甚麼擔子進入 耶路撒冷 的各門;
21Tiele diras la Eternulo: Gardu viajn animojn, kaj ne portu ŝarĝojn en la tago sabata, kaj ne enportu ilin tra la pordegoj de Jerusalem;
22也不要在安息日從家中擔出擔子去。無論何工都不可做,只要以安息日為聖日,正如我所吩咐你們列祖的。』
22kaj ne elportu ŝarĝon el viaj domoj en la tago sabata, kaj faru nenian laboron, sed sanktigu la tagon sabatan, kiel Mi ordonis al viaj patroj.
23他們卻不聽從,不側耳而聽,竟硬着頸項不聽,不受教訓。」
23Sed ili ne aŭskultis kaj ne alklinis sian orelon, sed obstinigis sian nukon, por ne aŭskulti kaj por ne akcepti moralinstruon.
24耶和華說:「你們若留意聽從我,在安息日不擔甚麼擔子進入這城的各門,只以安息日為聖日,在那日無論何工都不做;
24Se vi aŭskultos Min, diras la Eternulo, kaj ne portos ŝarĝon tra la pordegoj de ĉi tiu urbo en la tago sabata, sed vi sanktigos la tagon sabatan, farante en ĝi nenian laboron:
25那時就有坐 大衛 寶座的君王和首領,他們與 猶大 人,並 耶路撒冷 的居民,或坐車,或騎馬,進入這城的各門,而且這城必存到永遠。
25tiam tra la pordegoj de ĉi tiu urbo irados reĝoj kaj princoj, sidantaj sur la trono de David, veturantaj sur ĉaroj kaj ĉevaloj, ili kaj iliaj princoj, la Judoj kaj la loĝantoj de Jerusalem, kaj ĉi tiu urbo estos loĝata eterne.
26也必有人從 猶大 城邑和 耶路撒冷 四圍的各處,從 便雅憫 地、高原、山地,並南地而來,都帶燔祭、 平安祭 、素祭,和乳香,並感謝 祭 ,到耶和華的殿去。
26Kaj oni venados el la urboj de Judujo, el la ĉirkaŭaĵoj de Jerusalem, el la lando de Benjamen, de la ebenaĵo, de la montoj, kaj de sudo, alportante bruloferojn kaj buĉoferojn kaj farunoferojn kaj olibanon kaj dankajn donacojn en la domon de la Eternulo.
27你們若不聽從我,不以安息日為聖日,仍在安息日擔擔子,進入 耶路撒冷 的各門,我必在各門中點火;這火也必燒毀 耶路撒冷 的宮殿,不能熄滅。」
27Sed se vi ne obeos Min, ke vi sanktigu la tagon sabatan kaj ne portu ŝarĝon, irante tra la pordegoj de Jerusalem en la tago sabata: tiam Mi ekbruligos en ĝiaj pordegoj fajron, kiu ekstermos la palacojn de Jerusalem kaj ne estingiĝos.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.