耶利米書
Chapter 14
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1耶和華論到乾旱 之災 的話臨到 耶利米 :
1Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Jeremia koncerne la senpluvecon.
2猶大 悲哀,城門衰敗。 眾人披上黑衣坐在地上; 耶路撒冷 的哀聲上達。
2Judujo funebras, ĝiaj pordegoj malĝoje nigriĝis, klinite al la tero, kaj plora kriado leviĝas el Jerusalem.
3他們的貴冑打發家僮打水; 他們來到水池, 見沒有水,就拿着空器皿, 蒙羞慚愧,抱頭而回。
3Ĝiaj potenculoj sendas siajn subulojn, por alporti akvon; ĉi tiuj venas al la putoj, sed ne trovas akvon; ili alportas returne siajn vazojn malplenajn, ili hontas, konsterniĝas, kaj kovras sian kapon.
4耕地的也蒙羞抱頭; 因為無雨降在地上, 地都乾裂。
4Ĉar la tero dezertiĝis pro tio, ke ne estis pluvo, tial konsterniĝis la terkultivistoj kaj kovris sian kapon.
5田野的母鹿生下小鹿,就撇棄, 因為無草。
5Eĉ cervino, naskinta sur la kampo, forlasas sian idon, ĉar ne ekzistas verdaĵo.
6野驢站在淨光的高處,喘氣好像野狗; 因為無草,眼目失明。
6Sovaĝaj azenoj staras sur montetoj, glutas aeron kiel ŝakaloj; senbriliĝis iliaj okuloj, ĉar ne ekzistas herbo.
7耶和華啊,我們的罪孽雖然作見證告我們, 還求你為你名的緣故行事。 我們本是多次背道,得罪了你。
7Se niaj malbonagoj akuzas nin, ho Eternulo, tiam agu pro Via nomo; ĉar granda estas nia perfido, ni pekis antaŭ Vi.
8以色列 所盼望、在患難時作他救主的啊, 你為何在這地像寄居的, 又像行路的只住一宵呢?
8Ho espero de Izrael kaj lia savanto en tempo de malfeliĉo! kial Vi estas kiel fremdulo en la lando, kiel pasanto, kiu eniris nur por tradormi la nokton?
9你為何像受驚的人, 像不能救人的勇士呢? 耶和華啊,你仍在我們中間; 我們也稱為你名下的人, 求你不要離開我們。
9Kial Vi estas kiel homo konfuzita, kiel fortulo, kiu ne povas helpi? Vi estas ja meze de ni, ho Eternulo, kaj ni portas sur ni Vian nomon; ne forlasu nin.
10耶和華對這百姓如此說: 這百姓喜愛妄行, 不禁止腳步, 所以耶和華不悅納他們。 現今要記念他們的罪孽, 追討他們的罪惡。
10Tiele diras la Eternulo pri ĉi tiu popolo: Ili amas vagi, ili ne retenas siajn piedojn; tial la Eternulo ne estas favora al ili, nun Li memoras iliajn malbonagojn kaj punas iliajn pekojn.
11耶和華又對我說:「不要為這百姓祈禱求好處。
11Kaj la Eternulo diris al mi: Ne preĝu por ĉi tiu popolo, por ĝia bono.
12他們禁食的時候,我不聽他們的呼求;他們獻燔祭和素祭,我也不悅納;我卻要用刀劍、饑荒、瘟疫滅絕他們。」
12Se ili fastos, Mi ne aŭskultos ilian preĝon, kaj se ili alportos bruloferojn kaj farunoferojn, Mi ne estos favora al ili; sed Mi ekstermos ilin per glavo, per malsato, kaj per pesto.
13我就說:「唉!主耶和華啊,那些先知常對他們說:『你們必不看見刀劍,也不遭遇饑荒;耶和華要在這地方賜你們長久的平安。』」
13Tiam mi diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo! jen la profetoj diras al ili: Vi ne vidos glavon, kaj malsato ne estos ĉe vi, ĉar veran pacon Mi donos al vi sur ĉi tiu loko.
14耶和華對我說:「那些先知託我的名說假預言,我並沒有打發他們,沒有吩咐他們,也沒有對他們說話;他們向你們預言的,乃是虛假的異象和占卜,並虛無的事,以及本心的詭詐。
14Sed la Eternulo diris al mi: Malveraĵon profetas tiuj profetoj en Mia nomo; Mi ne sendis ilin, ne donis al ili ordonojn, kaj ne parolis al ili; ili profetas al vi viziojn mensogajn, sorĉaĵon, idolaĵon, kaj trompaĵon de sia koro.
15所以耶和華如此說:論到託我名說預言的那些先知,我並沒有打發他們;他們還說這地不能有刀劍饑荒,其實那些先知必被刀劍饑荒滅絕。
15Tial tiele diras la Eternulo pri la profetoj: Ĉar ili profetas en Mia nomo, kvankam Mi ne sendis ilin, kaj ili diras, ke glavo kaj malsato ne estos en ĉi tiu lando — per glavo kaj malsato estos ekstermitaj tiuj profetoj;
16聽他們說預言的百姓必因饑荒刀劍拋在 耶路撒冷 的街道上,無人葬埋。他們連妻子帶兒女,都是如此。我必將他們的惡倒在他們身上。」
16kaj la popolo, al kiu ili profetas, estos disĵetita sur la stratojn de Jerusalem per malsato kaj glavo, kaj neniu ilin enterigos — ili, iliaj edzinoj, iliaj filoj, kaj iliaj filinoj; kaj Mi elverŝos sur ilin ilian malbonecon.
17你要將這話對他們說: 願我眼淚汪汪, 晝夜不息, 因為我百姓受了裂口破壞的大傷。
17Kaj diru al ili jenon: Miaj okuloj fluigas larmojn nokte kaj tage kaj ne ĉesas, ĉar granda malfeliĉo trafis la virgulinon, la filinon de mia popolo, frapo tre doloriga.
18我若出往田間, 就見有被刀殺的; 我若進入城內, 就見有因饑荒患病的; 連先知帶祭司在國中往來, 也是毫無知識。
18Kiam mi eliras sur la kampon, mi vidas homojn, mortigitajn per glavo; kiam mi eniras en la urbon, mi vidas homojn, senfortigitajn de malsato; ankaŭ la profetoj kaj pastroj formigris en landon, kiun ili ne konas.
19你全然棄掉 猶大 嗎? 你心厭惡 錫安 嗎? 為何擊打我們,以致無法醫治呢? 我們指望平安,卻得不着好處; 指望痊癒,不料,受了驚惶。
19Ĉu Vi tute forpuŝis Jehudan? ĉu Via animo eksentis abomenon kontraŭ Cion? kial Vi frapis nin tiel, ke neniu povas nin resanigi? Ni esperis pacon, sed venis nenio bona; ni esperis tempon de resaniĝo, sed ni havas nur teruron.
20耶和華啊,我們承認自己的罪惡, 和我們列祖的罪孽, 因我們得罪了你。
20Ni konfesas, ho Eternulo, nian malpiecon kaj la malbonagojn de niaj patroj; ĉar ni pekis antaŭ Vi.
21求你為你名的緣故, 不厭惡我們, 不辱沒你榮耀的寶座。 求你追念, 不要背了與我們所立的約。
21Pro Via nomo ne malestimegu nin, ne malaltigu la tronon de Via gloro; memoru kaj ne rompu Vian interligon kun ni.
22外邦人虛無 的神 中有能降雨的嗎? 天能自降甘霖嗎? 耶和華-我們的上帝啊, 能如此的不是你嗎? 所以,我們仍要等候你, 因為這一切都是你所造的。
22Ĉu inter la idoloj de la nacioj ekzistas tiaj, kiuj povas doni pluvon? ĉu la ĉielo per si mem donas pluvegon? Vi estas ja la Eternulo, nia Dio, kaj ni esperas al Vi, ĉar Vi faras ĉion ĉi tion.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.