Mateo 15
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Tiam alvenis al Jesuo el Jerusalem Fariseoj kaj skribistoj, dirante:
1那時,有法利賽人和文士從 耶路撒冷 來見耶穌,說:
2Kial viaj disĉiploj transpaŝas la tradicion de la antaŭuloj? ĉar ili ne lavas siajn manojn, kiam ili manĝas panon.
2「你的門徒為甚麼犯古人的遺傳呢?因為吃飯的時候,他們不洗手。」
3Kaj li responde diris al ili: Kial vi ankaŭ transpaŝas la ordonon de Dio per via tradicio?
3耶穌回答說:「你們為甚麼因着你們的遺傳犯上帝的誡命呢?
4Ĉar Dio diris: Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj: Kiu malbenas sian patron aŭ sian patrinon, tiu nepre mortu.
4上帝說:『當孝敬父母』;又說:『咒罵父母的,必治死他。』
5Sed vi diras: Se iu diros al sia patro aŭ al sia patrino: Oferdono estu tio, per kio vi povus profiti de mi,
5你們倒說:『無論何人對父母說:我所當奉給你的已經作了供獻,
6tiu ne devas respekti sian patron aŭ sian patrinon. Kaj vi vantigis la vorton de Dio per via tradicio.
6他就可以不孝敬父母。』這就是你們藉着遺傳,廢了上帝的誡命。
7Ho hipokrituloj, bone profetis Jesaja pri vi, dirante:
7假冒為善的人哪, 以賽亞 指着你們說的預言是不錯的。他說:
8Ĉi tiu popolo honoras Min per siaj lipoj, Sed ilia koro estas malproksime de Mi.
8這百姓用嘴唇尊敬我, 心卻遠離我;
9Sed vane ili Min adoras, Instruante kiel doktrinojn ordonojn de homoj.
9他們將人的吩咐當作道理教導人, 所以拜我也是枉然。」
10Kaj alvokinte al si la homamason, li diris al ili: Aŭskultu kaj komprenu:
10耶穌就叫了眾人來,對他們說:「你們要聽,也要明白。
11Ne tio, kio eniras en la buŝon, profanas la homon; sed kio eliras el la buŝo, tio profanas la homon.
11入口的不能污穢人,出口的乃能污穢人。」
12Tiam veninte, la disĉiploj diris al li: Ĉu vi scias, ke la Fariseoj ofendiĝis, kiam ili aŭdis tiun diron?
12當時,門徒進前來對他說:「法利賽人聽見這話,不服,你知道嗎?」
13Sed li responde diris: Ĉiu kreskaĵo, kiun mia ĉiela Patro ne plantis, estos elradikigita.
13耶穌回答說:「凡栽種的物,若不是我天父栽種的,必要拔出來。
14Lasu ilin; ili estas blindaj kondukantoj de blinduloj. Kaj se blindulo kondukos blindulon, ambaŭ falos en fosaĵon.
14任憑他們吧!他們是瞎眼領路的;若是瞎子領瞎子,兩個人都要掉在坑裏。」
15Kaj Petro responde diris al li: Klarigu al ni tiun parabolon.
15彼得 對耶穌說:「請將這比喻講給我們聽。」
16Kaj li diris: Ĉu vi ankaŭ estas eĉ ankoraŭ sen kompreno?
16耶穌說:「你們到如今還不明白嗎?
17Ĉu vi ne konscias, ke ĉio, eniranta en la buŝon, pasas en la ventron kaj estas elĵetata en apartan lokon?
17豈不知凡入口的,是運到肚子裏,又落在茅廁裏嗎?
18Sed tio, kio eliras el la buŝo, elvenas el la koro, kaj profanas la homon.
18惟獨出口的,是從心裏發出來的,這才污穢人。
19Ĉar el la koro eliras malvirtaj pensoj, mortigoj, adultoj, malĉastaĵoj, ŝteloj, falsatestoj, blasfemoj:
19因為從心裏發出來的,有惡念、凶殺、姦淫、苟合、偷盜、妄證、謗讟。
20jen tio, kio profanas la homon, sed manĝi kun manoj nelavitaj ne profanas la homon.
20這都是污穢人的;至於不洗手吃飯,那卻不污穢人。」
21Kaj elirinte de tie, Jesuo foriris en la regionojn apud Tiro kaj Cidon.
21耶穌離開那裏,退到 泰爾 、 西頓 的境內去。
22Kaj jen virino Kanaana, veninte el tiuj limlandoj, kriis, dirante: Ho Sinjoro, filo de David, kompatu min; mia filino estas terure turmentata de demono.
22有一個 迦南 婦人,從那地方出來,喊着說:「主啊, 大衛 的子孫,可憐我!我女兒被鬼附得甚苦。」
23Sed li ne respondis al ŝi eĉ unu vorton. Kaj alveninte, liaj disĉiploj petis lin, dirante: Forsendu ŝin, ĉar ŝi krias post ni.
23耶穌卻一言不答。門徒進前來,求他說:「這婦人在我們後頭喊叫,請打發她走吧。」
24Kaj li responde diris: Mi ne estas sendita, krom al la perditaj ŝafoj el la domo de Izrael.
24耶穌說:「我奉差遣不過是到 以色列 家迷失的羊那裏去。」
25Sed ŝi venis kaj adorkliniĝis al li, dirante: Sinjoro, helpu min.
25那婦人來拜他,說:「主啊,幫助我!」
26Sed li responde diris: Ne decas preni la panon de la infanoj kaj ĵeti ĝin al la hundetoj.
26他回答說:「不好拿兒女的餅丟給狗吃。」
27Sed ŝi diris: Jes, Sinjoro; ĉar eĉ la hundetoj manĝas el la panpecetoj, kiuj falas de la tablo de iliaj sinjoroj.
27婦人說:「主啊,不錯;但是狗也吃牠主人桌子上掉下來的碎渣兒。」
28Tiam responde Jesuo diris al ŝi: Ho virino, granda estas via fido; estu al vi, kiel vi volas. Kaj ŝia filino estis sanigita de post tiu horo.
28耶穌說:「婦人,你的信心是大的!照你所要的,給你成全了吧。」從那時候,她女兒就好了。
29Kaj transirinte de tie, Jesuo venis apud la maron de Galileo; kaj suprenirinte sur la monton, li sidiĝis tie.
29耶穌離開那地方,來到靠近 加利利 的海邊,就上山坐下。
30Kaj alvenis al li grandaj homamasoj, havante kun si homojn lamajn, blindajn, mutajn, kriplajn, kun multaj aliaj, kaj metis ilin apud liajn piedojn; kaj li sanigis ilin;
30有許多人到他那裏,帶着瘸子、瞎子、啞巴、有殘疾的,和好些別的病人,都放在他腳前;他就治好了他們。
31tiel ke la homamaso miris, vidante mutulojn parolantaj, kriplulojn sanaj, kaj lamulojn piedirantaj, kaj blindulojn vidantaj; kaj ili gloris la Dion de Izrael.
31甚至眾人都希奇;因為看見啞巴說話,殘疾的痊癒,瘸子行走,瞎子看見,他們就歸榮耀給 以色列 的上帝。
32Kaj Jesuo, alvokinte al si siajn disĉiplojn, diris: Mi kortuŝiĝas pro la homamaso, ĉar jam tri tagojn ili restas ĉe mi, kaj nenion havas manĝi; kaj mi ne volas forsendi ilin fastantaj, por ke ili ne laciĝu sur la vojo.
32耶穌叫門徒來,說:「我憐憫這眾人;因為他們同我在這裏已經三天,也沒有吃的了。我不願意叫他們餓着回去,恐怕在路上困乏。」
33Kaj la disĉiploj diris al li: De kie ni povas ricevi en la dezerto tiom da panoj, por satigi tiom da homoj?
33門徒說:「我們在這野地,哪裏有這麼多的餅叫這許多人吃飽呢?」
34Kaj Jesuo diris al ili: Kiom da panoj vi havas? Kaj ili diris: Sep, kaj kelkajn malgrandajn fiŝojn.
34耶穌說:「你們有多少餅?」他們說:「有七個,還有幾條小魚。」
35Kaj li ordonis al la homamaso sidiĝi sur la tero;
35他就吩咐眾人坐在地上,
36kaj li prenis la sep panojn kaj la fiŝojn; kaj doninte dankon, li dispecigis ilin, kaj donis al la disĉiploj, kaj la disĉiploj al la homamasoj.
36拿着這七個餅和幾條魚,祝謝了,擘開,遞給門徒;門徒又遞給眾人。
37Kaj ĉiuj manĝis kaj satiĝis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj sep korbegojn plenajn.
37眾人都吃,並且吃飽了,收拾剩下的零碎,裝滿了七個筐子。
38Kaj la manĝantoj estis kvar mil viroj, krom virinoj kaj infanoj.
38吃的人,除了婦女孩子,共有四千。
39Kaj forsendinte la homamasojn, li eniris en la ŝipeton, kaj venis en la regionojn de Magadan.
39耶穌叫眾人散去,就上船,來到 馬加丹 的境界。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.