Mateo 23
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Tiam parolis Jesuo al la homamasoj kaj al siaj disĉiploj, dirante:
1那時,耶穌對眾人和門徒講論,
2La skribistoj kaj la Fariseoj sidas sur la seĝo de Moseo:
2說:「文士和法利賽人坐在 摩西 的位上,
3ĉion do, kion ili ordonas al vi, faru kaj observu; sed ne agu laŭ iliaj faroj, ĉar ili ordonas, sed ne faras.
3凡他們所吩咐你們的,你們都要謹守遵行。但不要效法他們的行為;因為他們能說,不能行。
4Ili ligas pezajn ŝarĝojn malfacile porteblajn, kaj metas ilin sur la ŝultrojn de homoj; sed ili mem ne volas movi ilin per sia fingro.
4他們把難擔的重擔捆起來,擱在人的肩上,但自己一個指頭也不肯動。
5Sed ĉiujn siajn agojn ili faras, por esti rigardataj de homoj; ĉar ili larĝigas siajn filakteriojn kaj grandigas la franĝojn de siaj vestoj,
5他們一切所做的事都是要叫人看見,所以將佩戴的經文做寬了, 衣裳的 繸子做長了,
6kaj amas la ĉeflokojn ĉe festenoj, kaj la ĉefseĝojn en la sinagogoj,
6喜愛筵席上的首座,會堂裏的高位,
7kaj salutojn sur la placoj, kaj esti nomataj de homoj Rabeno.
7又喜愛人在街市上問他安,稱呼他拉比 。
8Sed vi ne estu nomataj Rabeno; ĉar unu estas via instruanto, kaj vi ĉiuj estas fratoj.
8但你們不要受拉比的稱呼,因為只有一位是你們的夫子;你們都是弟兄。
9Kaj nomu neniun sur la tero via patro; ĉar Unu, kiu estas en la ĉielo, estas via Patro.
9也不要稱呼地上的人為父,因為只有一位是你們的父,就是在天上的父。
10Kaj ne estu nomataj edukantoj; ĉar unu, la Kristo, estas via edukanto.
10也不要受師尊的稱呼,因為只有一位是你們的師尊,就是基督。
11Sed la pli granda el vi estos via servanto.
11你們中間誰為大,誰就要作你們的用人。
12Kaj kiu sin plialtigos, tiu estos humiligita; kaj kiu sin humiligos, tiu estos plialtigita.
12凡自高的,必降為卑;自卑的,必升為高。
13Sed ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi ŝlosas la regnon de la ĉielo kontraŭ la homoj; ĉar vi mem ne eniras, nek lasas al la enirantoj eniri.
13「你們這假冒為善的文士和法利賽人有禍了!因為你們正當人前,把天國 的門 關了,自己不進去,正要進去的人,你們也不容他們進去。
14Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi formanĝas domojn de vidvinoj, kaj por preteksto vi longe preĝas; tial vi ricevos pli severan kondamnon.
no verse 14 in this text
15Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi ĉirkaŭiras maron kaj teron, por varbi unu prozeliton; kaj kiam li tia fariĝis, vi lin faras filo de Gehena, duoble kiom vi mem.
15「你們這假冒為善的文士和法利賽人有禍了!因為你們走遍洋海陸地,勾引一個人入教,既入了教,卻使他作地獄之子,比你們還加倍。
16Ve al vi, blindaj gvidantoj! kiuj diras: Se iu ĵuras per la sanktejo, tio estas nenio; sed kiu ĵuras per la oro de la sanktejo, tiu estas ŝuldanto.
16「你們這瞎眼領路的有禍了!你們說:『凡指着殿起誓的,這算不得甚麼;只是凡指着殿中金子起誓的,他就該謹守。』
17Vi malsaĝaj kaj blindaj! ĉar kio estas pli granda, la oro, aŭ la sanktejo, kiu sanktigas la oron?
17你們這無知瞎眼的人哪,甚麼是大的?是金子呢?還是叫金子成聖的殿呢?
18Kaj: Se iu ĵuras per la altaro, tio estas nenio; sed kiu ĵuras per la ofero, kuŝanta sur ĝi, tiu estas ŝuldanto.
18你們又說:『凡指着壇起誓的,這算不得甚麼;只是凡指着壇上禮物起誓的,他就該謹守。』
19Vi blinduloj! ĉar kio estas pli granda, la ofero, aŭ la altaro, kiu sanktigas la oferon?
19你們這瞎眼的人哪,甚麼是大的?是禮物呢?還是叫禮物成聖的壇呢?
20Tiu do, kiu ĵuras per la altaro, ĵuras per ĝi, kaj per ĉio, kuŝanta sur ĝi.
20所以,人指着壇起誓,就是指着壇和壇上一切所有的起誓;
21Kaj tiu, kiu ĵuras per la sanktejo, ĵuras per ĝi, kaj per Tiu, kiu loĝas en ĝi.
21人指着殿起誓,就是指着殿和那住在殿裏的起誓;
22Kaj tiu, kiu ĵuras per la ĉielo, ĵuras per la trono de Dio, kaj per Tiu, kiu sidas sur ĝi.
22人指着天起誓,就是指着上帝的寶座和那坐在上面的起誓。
23Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi pagas dekonaĵojn de mento kaj de anizo kaj de kumino, kaj forlasis la pli gravajn aferojn de la leĝo: juĝon kaj kompaton kaj fidon. Sed ĉi tiujn vi devus fari, kaj la aliajn ne preterlasi.
23「你們這假冒為善的文士和法利賽人有禍了!因為你們將薄荷、茴香、芹菜獻上十分之一,那律法上更重的事,就是公義、憐憫、信實,反倒不行了。這 更重的 是你們當行的;那也是不可不行的。
24Vi blindaj gvidantoj! kiuj elkribras la kulon kaj glutas la kamelon.
24你們這瞎眼領路的,蠓蟲你們就濾出來,駱駝你們倒吞下去。
25Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi purigas la eksteron de la kaliko kaj de la plado; sed interne ili estas plenaj de rabado kaj malmodereco.
25「你們這假冒為善的文士和法利賽人有禍了!因為你們洗淨杯盤的外面,裏面卻盛滿了勒索和放蕩。
26Vi blinda Fariseo! purigu unue la internon de la kaliko kaj de la plado, por ke ilia ekstero ankaŭ fariĝu pura.
26你這瞎眼的法利賽人,先洗淨杯盤的裏面,好叫外面也乾淨了。
27Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi similas al tomboj blankigitaj, kiuj ekstere ŝajnas belaj, sed interne estas plenaj de ostoj de mortintoj kaj de ĉia malpureco.
27「你們這假冒為善的文士和法利賽人有禍了!因為你們好像粉飾的墳墓,外面好看,裏面卻裝滿了死人的骨頭和一切的污穢。
28Tiel ankaŭ vi ekstere ŝajnas justaj antaŭ homoj, sed interne vi estas plenaj de hipokriteco kaj maljusteco.
28你們也是如此,在人前,外面顯出公義來,裏面卻裝滿了假善和不法的事。
29Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi konstruas la tombojn de la profetoj kaj ornamas la monumentojn de la justuloj, kaj diras:
29「你們這假冒為善的文士和法利賽人有禍了!因為你們建造先知的墳,修飾義人的墓,說:
30Se ni vivus en la tagoj de niaj patroj, ni ne partoprenus kun ili en la sango de la profetoj.
30『若是我們在我們祖宗的時候,必不和他們同流先知的血。』
31Tial vi atestas pri vi mem, ke vi estas filoj de tiuj, kiuj mortigis la profetojn.
31這就是你們自己證明是殺害先知者的子孫了。
32Vi do plenigu la mezuron de viaj patroj.
32你們去充滿你們祖宗的惡貫吧!
33Serpentoj, vipuridoj! kiel vi povos eviti la juĝon de Gehena?
33你們這些蛇類、毒蛇之種啊,怎能逃脫地獄的刑罰呢?
34Jen do mi sendas al vi profetojn kaj saĝulojn kaj skribistojn; iujn el ili vi mortigos kaj krucumos, kaj aliajn el ili vi skurĝos en viaj sinagogoj kaj persekutos de urbo al urbo;
34所以我差遣先知和智慧人並文士到你們這裏來,有的你們要殺害,要釘十字架;有的你們要在會堂裏鞭打,從這城追逼到那城,
35por ke venu sur vin la tuta justa sango elverŝita sur la teron, de la sango de la justulo Habel ĝis la sango de Zeĥarja, filo de Bereĥja, kiun vi mortigis inter la sanktejo kaj la altaro.
35叫世上所流義人的血都歸到你們身上,從義人 亞伯 的血起,直到你們在殿和壇中間所殺的 巴拉加 的兒子 撒迦利亞 的血為止。
36Vere mi diras al vi: Ĉio tio venos sur ĉi tiun generacion.
36我實在告訴你們,這一切的罪都要歸到這世代了。」
37Ho Jerusalem, Jerusalem, kiu mortigas la profetojn, kaj priĵetas per ŝtonoj tiujn, kiuj estas senditaj al ĝi! kiom ofte mi volis kolekti viajn infanojn, kiel kokino kolektas sian idaron sub la flugilojn, kaj vi ne volis.
37「 耶路撒冷 啊, 耶路撒冷 啊,你常殺害先知,又用石頭打死那奉差遣到你這裏來的人。我多次願意聚集你的兒女,好像母雞把小雞聚集在翅膀底下,只是你們不願意。
38Jen via domo estas lasita al vi dezerta.
38看哪,你們的家成為荒場留給你們。
39Ĉar mi diras al vi: De nun vi ne vidos min, ĝis vi diros: Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo.
39我告訴你們,從今以後,你們不得再見我,直等到你們說:『奉主名來的是應當稱頌的。』」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.