Mateo 21
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kaj kiam ili alproksimiĝis al Jerusalem, kaj venis al Betfage, al la monto Olivarba, tiam Jesuo sendis du disĉiplojn,
1耶穌和門徒將近 耶路撒冷 ,到了 伯法其 ,在 橄欖山 那裏。
2dirante al ili: Iru en la vilaĝon, kiu estas kontraŭ vi, kaj vi tuj trovos azeninon ligitan, kaj azenidon kun ĝi. Ilin malligu kaj alkonduku al mi.
2耶穌就打發兩個門徒,對他們說:「你們往對面村子裏去,必看見一匹驢拴在那裏,還有驢駒同在一處;你們解開,牽到我這裏來。
3Kaj se iu diros ion al vi, respondu: La Sinjoro bezonas ilin; kaj tuj li sendos ilin.
3若有人對你們說甚麼,你們就說:『主要用牠。』那人必立時讓你們牽來。
4Kaj ĉi tio okazis, por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profeto, nome:
4這事成就是要應驗先知的話,說:
5Diru al la filino de Cion: Jen via Reĝo iras al vi, Humila kaj rajdanta sur azeno, Kaj azenido, filo de ŝarĝobesto.
5要對 錫安 的居民說: 看哪,你的王來到你這裏, 是溫柔的,又騎着驢, 就是騎着驢駒子。」
6Kaj la disĉiploj iris, kaj faris, kiel Jesuo ordonis al ili,
6門徒就照耶穌所吩咐的去行,
7kaj alkondukis la azeninon kaj la azenidon, kaj surmetis sur ilin siajn vestojn; kaj li sidis sur tion.
7牽了驢和驢駒來,把自己的衣服搭在上面,耶穌就騎上。
8Kaj la pli granda parto de la homamaso sternis siajn vestojn sur la vojo; kaj aliaj detranĉis branĉojn de la arboj, kaj dismetis ilin sur la vojon.
8眾人多半把衣服鋪在路上;還有人砍下樹枝來鋪在路上。
9Kaj la homamaso, kiu iris antaŭ li, kaj kiu sekvis lin, kriis, dirante: Hosana al la Filo de David! Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo; Hosana en la supera alto!
9前行後隨的眾人喊着說: 和散那歸於 大衛 的子孫! 奉主名來的是應當稱頌的! 高高在上和散那!
10Kaj li eniris en Jerusalemon, kaj la tuta urbo malkvietiĝis, dirante: Kiu estas ĉi tiu?
10耶穌既進了 耶路撒冷 ,合城都驚動了,說:「這是誰?」
11Kaj la homamasoj diris: Ĉi tiu estas la profeto, Jesuo el Nazaret en Galileo.
11眾人說:「這是 加利利 拿撒勒 的先知耶穌。」
12Kaj Jesuo eniris en la templon de Dio, kaj elpelis ĉiujn vendantojn kaj aĉetantojn en la templo, kaj renversis la tablojn de la monŝanĝistoj, kaj la seĝojn de la vendantoj de kolomboj;
12耶穌進了上帝的殿,趕出殿裏一切做買賣的人,推倒兌換銀錢之人的桌子,和賣鴿子之人的凳子,
13kaj li diris al ili: Estas skribite: Mia domo estas nomata domo de preĝo; sed vi faris ĝin kaverno de rabistoj.
13對他們說:「 經上 記着說: 我的殿必稱為禱告的殿, 你們倒使它成為賊窩了。」
14Kaj blinduloj kaj lamuloj venis al li en la templo, kaj li sanigis ilin.
14在殿裏有瞎子、瘸子到耶穌跟前,他就治好了他們。
15Sed la ĉefpastroj kaj skribistoj, vidinte la mirindaĵojn, kiujn li faris, kaj la knabojn kriantajn en la templo, kaj dirantajn: Hosana al la Filo de David, indignis,
15祭司長和文士看見耶穌所行的奇事,又見小孩子在殿裏喊着說:「和散那歸於 大衛 的子孫!」就甚惱怒,
16kaj diris al li: Ĉu vi aŭdas, kion ĉi tiuj diras? Kaj Jesuo diris al ili: Jes; ĉu vi neniam legis: El la buŝo de junaj infanoj kaj suĉinfanoj Vi perfektigis laŭdon?
16對他說:「這些人所說的,你聽見了嗎?」耶穌說:「是的。 經上 說『你從嬰孩和吃奶的口中完全了讚美』的話,你們沒有念過嗎?」
17Kaj lasinte ilin, li eliris el la urbo al Betania, kaj tie loĝis.
17於是離開他們,出城到 伯大尼 去,在那裏住宿。
18Kaj matene, dum li revenis al la urbo, li malsatis.
18早晨回城的時候,他餓了,
19Kaj vidante figarbon apud la vojo, li iris al ĝi, kaj trovis sur ĝi nenion krom folioj; kaj li diris al ĝi: Ne plu estu frukto sur vi por eterne. Kaj tuj la figarbo forvelkis.
19看見路旁有一棵無花果樹,就走到跟前,在樹上找不着甚麼,不過有葉子,就對樹說:「從今以後,你永不結果子。」那無花果樹就立刻枯乾了。
20Kaj kiam la disĉiploj vidis, ili miris, dirante: Kiel rapide la figarbo forvelkis!
20門徒看見了,便希奇說:「無花果樹怎麼立刻枯乾了呢?」
21Kaj Jesuo responde diris al ili: Vere mi diras al vi: Se vi havos fidon kaj ne dubos, vi ne nur faros la aferon de la figarbo, sed eĉ se vi diros al ĉi tiu monto: Estu formovita kaj ĵetita en la maron; tio plenumiĝos.
21耶穌回答說:「我實在告訴你們,你們若有信心,不疑惑,不但能行無花果樹上所行的事,就是對這座山說:『你挪開此地,投在海裏!』也必成就。
22Kaj ĉion, kion vi petos per preĝado, kredante, vi ricevos.
22你們禱告,無論求甚麼,只要信,就必得着。」
23Kaj kiam li jam venis en la templon, la ĉefpastroj kaj la pliaĝuloj de la popolo venis al li, dum li instruis, kaj ili diris: Laŭ kia aŭtoritato vi faras ĉi tion? kaj kiu donis al vi tian aŭtoritaton?
23耶穌進了殿,正教訓人的時候,祭司長和民間的長老來問他說:「你仗着甚麼權柄做這些事?給你這權柄的是誰呢?」
24Kaj Jesuo responde diris al ili: Mi ankaŭ faros al vi unu demandon; kaj se vi tion diros al mi, mi ankaŭ diros al vi, laŭ kia aŭtoritato mi faras ĉi tion.
24耶穌回答說:「我也要問你們一句話,你們若告訴我,我就告訴你們我仗着甚麼權柄做這些事。
25La baptado de Johano, de kie ĝi estis? El la ĉielo, aŭ el homoj? Kaj ili diskutis inter si, dirante: Se ni diros: El la ĉielo, li diros al ni: Kial do vi ne kredis al li?
25約翰 的洗禮是從哪裏來的?是從天上來的?是從人間來的呢?」他們彼此商議說:「我們若說『從天上來』,他必對我們說:『這樣,你們為甚麼不信他呢?』
26Sed se ni diros: El homoj, ni timas la popolon, ĉar ĉiuj opinias Johanon profeto.
26若說『從人間來』,我們又怕百姓,因為他們都以 約翰 為先知。」
27Kaj ili responde diris al Jesuo: Ni ne scias. Li ankaŭ diris al ili: Kaj mi ne diras al vi, laŭ kia aŭtoritato mi faras ĉi tion.
27於是回答耶穌說:「我們不知道。」耶穌說:「我也不告訴你們我仗着甚麼權柄做這些事。」
28Kiel ŝajnas al vi? Unu viro havis du filojn; kaj li venis al la unua, kaj diris: Filo, iru hodiaŭ kaj laboru en la vinberĝardeno.
28又說:「一個人有兩個兒子。他來對大兒子說:『我兒,你今天到葡萄園裏去做工。』
29Kaj li respondis kaj diris: Mi ne volas; sed poste li pentis kaj iris.
29他回答說:『我不去』,以後自己懊悔,就去了。
30Kaj li venis al la dua, kaj diris tion saman. Kaj li responde diris: Mi iros, sinjoro; kaj ne iris.
30又來對小兒子也是這樣說。他回答說:『父啊,我去』,他卻不去。
31Kiu el la du plenumis la volon de la patro? Ili diris: La unua. Jesuo diris al ili: Vere mi diras al vi, ke la impostistoj kaj malĉastistinoj iras antaŭ vi en la regnon de Dio.
31你們想,這兩個兒子是哪一個遵行父命呢?」他們說:「大兒子。」耶穌說:「我實在告訴你們,稅吏和娼妓倒比你們先進上帝的國。
32Ĉar Johano venis al vi en vojo de justeco, kaj vi ne kredis al li; sed la impostistoj kaj malĉastistinoj kredis al li. Kaj vi, kiam vi vidis, eĉ ne pentis poste, por kredi al li.
32因為 約翰 遵着義路到你們這裏來,你們卻不信他;稅吏和娼妓倒信他。你們看見了,後來還是不懊悔去信他。」
33Aŭskultu alian parabolon: Estis viro dommastro, kiu plantis vinberĝardenon, kaj ĉirkaŭmetis plektobarilon, kaj fosis en ĝi vinpremejon, kaj konstruis turon, kaj luigis ĝin al kultivistoj, kaj forvojaĝis.
33「你們再聽一個比喻:有個家主栽了一個葡萄園,周圍圈上籬笆,裏面挖了一個壓酒池,蓋了一座樓,租給園戶,就往外國去了。
34Kaj kiam alproksimiĝis la sezono de fruktoj, li sendis siajn sklavojn al la kultivistoj, por ricevi siajn fruktojn.
34收果子的時候近了,就打發僕人到園戶那裏去收果子。
35Kaj la kultivistoj, kaptinte liajn sklavojn, skurĝis unu, kaj mortigis alian, kaj ŝtonbatis alian.
35園戶拿住僕人,打了一個,殺了一個,用石頭打死一個。
36Li sendis ankoraŭ aliajn sklavojn, pli multajn ol la unuaj; kaj ili faris al ili tiel same.
36主人又打發別的僕人去,比先前更多;園戶還是照樣待他們。
37Sed poste li sendis al ili sian filon, dirante: Ili respektos mian filon.
37後來打發他的兒子到他們那裏去, 意思 說:『他們必尊敬我的兒子。』
38Sed la kultivistoj, vidante la filon, diris inter si: Ĉi tiu estas la heredonto; venu, ni lin mortigu, kaj prenu lian heredaĵon.
38不料,園戶看見他兒子,就彼此說:『這是承受產業的。來吧,我們殺他,佔他的產業!』
39Kaj ili kaptis lin, elĵetis lin el la vinberejo, kaj mortigis lin.
39他們就拿住他,推出葡萄園外,殺了。
40Kiam do venos la sinjoro de la vinberejo, kion li faros al tiuj kultivistoj?
40園主來的時候要怎樣處治這些園戶呢?」
41Ili diris al li: Tiujn malbonulojn li mizere pereigos, kaj li luigos la vinberejon al aliaj kultivistoj, kiuj donos al li la fruktojn en iliaj sezonoj.
41他們說:「要下毒手除滅那些惡人,將葡萄園另租給那按着時候交果子的園戶。」
42Jesuo diris al ili: Ĉu vi neniam legis en la Skriboj: Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, Fariĝis ŝtono bazangula: De la Eternulo ĉi tio fariĝis, Kaj ĝi estas miraklo en niaj okuloj?
42耶穌說:「 經上寫着 : 匠人所棄的石頭 已作了房角的頭塊石頭。 這是主所做的, 在我們眼中看為希奇。 這經你們沒有念過嗎?
43Tial mi diras al vi: La regno de Dio estos prenita for de vi, kaj estos donita al nacio, kiu liveros ĝiajn fruktojn.
43所以我告訴你們,上帝的國必從你們奪去,賜給那能結果子的百姓。
44Kaj kiu falas sur tiun ŝtonon, tiu rompiĝos; sed sur kiun ĝi falos, ĝi tiun polvigos.
44誰掉在這石頭上,必要跌碎;這石頭掉在誰的身上,就要把誰砸得稀爛。」
45Kaj la ĉefpastroj kaj la Fariseoj, aŭdinte liajn parabolojn, komprenis, ke li parolas pri ili.
45祭司長和法利賽人聽見他的比喻,就看出他是指着他們說的。
46Kaj celante kapti lin, ili timis la popolon, ĉar oni opiniis lin profeto.
46他們想要捉拿他,只是怕眾人,因為眾人以他為先知。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.