Mateo 19
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kaj kiam Jesuo finis ĉi tiujn parolojn, li foriris el Galileo, kaj venis en la limojn de Judujo trans Jordan;
1耶穌說完了這些話,就離開 加利利 ,來到 猶太 的境界 約旦河 外。
2kaj grandaj homamasoj lin sekvis, kaj li sanigis ilin tie.
2有許多人跟着他,他就在那裏把他們 的病人 治好了。
3Kaj venis al li Fariseoj, provante lin, kaj dirante: Ĉu estas permesate forsendi sian edzinon pro ĉia kaŭzo?
3有法利賽人來試探耶穌,說:「人無論甚麼緣故都可以休妻嗎?」
4Kaj responde li diris: Ĉu vi ne legis, ke en la komenco la Kreinto faris ilin vira kaj virina,
4耶穌回答說:「那起初造人的,是造男造女,
5kaj diris: Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino; kaj ili estos unu karno?
5並且說:『因此,人要離開父母,與妻子連合,二人成為一體。』 這經 你們沒有念過嗎?
6Sekve ili jam estas ne du, sed unu karno. Kion do Dio kunigis, tion homo ne disigu.
6既然如此,夫妻不再是兩個人,乃是一體的了。所以,上帝配合的,人不可分開。」
7Ili diris al li: Kial do Moseo ordonis doni eksedzigan leteron, kaj forsendi ŝin?
7法利賽人說:「這樣, 摩西 為甚麼吩咐給妻子休書,就可以休她呢?」
8Li diris al ili: Moseo, pro la malmoleco de via koro, permesis al vi forsendi viajn edzinojn; sed ne estis tiel de la komenco.
8耶穌說:「 摩西 因為你們的心硬,所以許你們休妻,但起初並不是這樣。
9Sed mi diras al vi: Kiu forsendos sian edzinon krom pro malĉasteco, kaj edziĝos kun alia, tiu adultas; kaj kiu edziĝas kun la forsenditino, tiu adultas.
9我告訴你們,凡休妻另娶的,若不是為淫亂的緣故,就是犯姦淫了;有人娶那被休的婦人,也是犯姦淫了。」
10La disĉiploj diris al li: Se tia estas la rilato de viro al virino, ne estas oportune edziĝi.
10門徒對耶穌說:「人和妻子既是這樣,倒不如不娶。」
11Sed li diris al ili: Ne ĉiuj homoj akceptas ĉi tiun diron, sed nur tiuj, al kiuj tio estas donita.
11耶穌說:「這話不是人都能領受的,惟獨賜給誰,誰才能領受。
12Ĉar estas eŭnukoj, kiuj estas naskitaj tiaj el la patrina ventro; kaj estas eŭnukoj, kiuj estis eŭnukigitaj de homoj; kaj estas eŭnukoj, kiuj eŭnukigis sin pro la regno de la ĉielo. Kiu povas tion akcepti, tiu akceptu.
12因為有生來是閹人,也有被人閹的,並有為天國的緣故自閹的。這話誰能領受就可以領受。」
13Tiam oni venigis al li infanojn, por ke li metu la manojn sur ilin kaj preĝu; kaj la disĉiploj admonis ilin.
13那時,有人帶着小孩子來見耶穌,要耶穌給他們按手禱告,門徒就責備那些人。
14Sed Jesuo diris: Lasu la infanojn, kaj ne malhelpu ilin, veni al mi; ĉar el tiaj estas la regno de la ĉielo.
14耶穌說:「讓小孩子到我這裏來,不要禁止他們;因為在天國的,正是這樣的人。」
15Kaj metinte la manojn sur ilin, li foriris de tie.
15耶穌給他們按手,就離開那地方去了。
16Kaj jen unu viro, veninte al li, diris: Majstro, kian bonon mi faru, por ke mi ricevu eternan vivon?
16有一個人來見耶穌,說:「夫子,我該做甚麼善事才能得永生?」
17Li diris al li: Kial vi min demandas pri bono? Ekzistas Unu, kiu estas bona; sed se vi deziras eniri en la vivon, observu la ordonojn.
17耶穌對他說:「你為甚麼以善事問我呢?只有一位是善的。你若要進入 永 生,就當遵守誡命。」
18Li diris al li: Kiujn? Kaj Jesuo diris: Ne mortigu; Ne adultu; Ne ŝtelu; Ne parolu malveran ateston;
18他說:「甚麼誡命?」耶穌說:「就是不可殺人;不可姦淫;不可偷盜;不可作假見證;
19Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj: Amu vian proksimulon kiel vin mem.
19當孝敬父母;又當愛人如己。」
20La junulo diris al li: Ĉion tion mi observis; kio ankoraŭ mankas al mi?
20那少年人說:「這一切我都遵守了,還缺少甚麼呢?」
21Jesuo diris al li: Se vi deziras esti perfekta, iru, vendu viajn posedaĵojn, kaj donu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min.
21耶穌說:「你若願意作完全人,可去變賣你所有的,分給窮人,就必有財寶在天上;你還要來跟從我。」
22Sed aŭdinte tiun diron, la junulo foriris malĝoja, ĉar li havis multajn posedaĵojn.
22那少年人聽見這話,就憂憂愁愁地走了,因為他的產業很多。
23Kaj Jesuo diris al siaj disĉiploj: Vere mi diras al vi: Malfacile riĉulo eniros en la regnon de la ĉielo.
23耶穌對門徒說:「我實在告訴你們,財主進天國是難的。
24Kaj cetere mi diras al vi: Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio.
24我又告訴你們,駱駝穿過針的眼,比財主進上帝的國還容易呢!」
25Kiam la disĉiploj tion aŭdis, ili forte miregis, dirante: Kiu do povas esti savita?
25門徒聽見這話,就希奇得很,說:「這樣誰能得救呢?」
26Kaj Jesuo, rigardante ilin, diris al ili: Ĉe homoj tio estas neebla, sed ĉe Dio ĉio estas ebla.
26耶穌看着他們,說:「在人這是不能的,在上帝凡事都能。」
27Tiam Petro responde diris al li: Jen ni ĉion forlasis, kaj vin sekvis; kion do ni havos?
27彼得 就對他說:「看哪,我們已經撇下所有的跟從你,將來我們要得甚麼呢?」
28Jesuo diris al ili: Vere mi diras al vi, ke vi, kiuj min sekvis, en la renaskado, kiam la Filo de homo sidos sur la trono de sia gloro, vi ankaŭ sidos sur dek du tronoj, juĝante la dek du tribojn de Izrael.
28耶穌說:「我實在告訴你們,你們這跟從我的人,到復興的時候,人子坐在他榮耀的寶座上,你們也要坐在十二個寶座上,審判 以色列 十二個支派。
29Kaj ĉiu, kiu forlasis domojn aŭ fratojn aŭ fratinojn aŭ patron aŭ patrinon aŭ infanojn aŭ kampojn pro mia nomo, ricevos multoble kaj heredos eternan vivon.
29凡為我的名撇下房屋,或是弟兄、姊妹、父親、母親、兒女、田地的,必要得着百倍,並且承受永生。
30Sed multaj unuaj estos lastaj, kaj lastaj estos unuaj.
30然而,有許多在前的,將要在後;在後的,將要在前。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.