Mateo 16
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kaj alvenis la Fariseoj kaj la Sadukeoj, kaj por provi lin postulis, ke li montru al ili signon el la ĉielo.
1法利賽人和撒都該人來試探耶穌,請他從天上顯個神蹟給他們看。
2Kaj responde li diris al ili: Kiam vesperiĝas, vi diras: Estos bona vetero, ĉar la ĉielo ruĝiĝas;
2耶穌回答說:「晚上天發紅,你們就說:『天必要晴。』
3kaj frumatene: Estos hodiaŭ malbona vetero, ĉar la ĉielo ruĝiĝas kolere. La vizaĝon de la ĉielo vi povas juĝi, sed la signojn de la tempo vi ne povas.
3早晨天發紅,又發黑,你們就說:『今日必有風雨。』你們知道分辨天上的氣色,倒不能分辨這時候的神蹟。
4Generacio malbona kaj adultema serĉas signon; kaj signo ne estos donita al ĝi, krom la signo de Jona. Kaj lasinte ilin, li foriris.
4一個邪惡淫亂的世代求神蹟,除了 約拿 的神蹟以外,再沒有神蹟給他看。」耶穌就離開他們去了。
5Kaj la disĉiploj, transirinte al la alia bordo, forgesis preni panojn.
5門徒渡到那邊去,忘了帶餅。
6Sed Jesuo diris al ili: Zorgu, kaj gardu vin kontraŭ la fermentaĵo de la Fariseoj kaj Sadukeoj.
6耶穌對他們說:「你們要謹慎,防備法利賽人和撒都該人的酵。」
7Kaj ili diskutis inter si, dirante: Ĉar ni ne prenis panojn.
7門徒彼此議論說:「這是因為我們沒有帶餅吧。」
8Sed Jesuo, eksciante tion, diris: Kial vi diskutas inter vi, ho malgrandfiduloj, pro tio, ke vi ne prenis panojn?
8耶穌看出來,就說:「你們這小信的人,為甚麼因為沒有餅彼此議論呢?
9Ĉu vi ankoraŭ ne konscias, nek memoras la kvin panojn de la kvin mil, kaj kiom da korboj vi kolektis?
9你們還不明白嗎?不記得那五個餅分給五千人、又收拾了多少籃子 的零碎 嗎?
10Nek la sep panojn de la kvar mil, kaj kiom da korbegoj vi kolektis?
10也不記得那七個餅分給四千人、又收拾了多少筐子 的零碎 嗎?
11Kial vi ne komprenas, ke ne pri panoj mi diris al vi: Gardu vin kontraŭ la fermentaĵo de la Fariseoj kaj Sadukeoj?
11我對你們說:『要防備法利賽人和撒都該人的酵』,這話不是指着餅說的,你們怎麼不明白呢?」
12Tiam ili ekkomprenis, ke li admonis ilin sin gardi ne kontraŭ la fermentaĵo de panoj, sed kontraŭ la instruado de la Fariseoj kaj Sadukeoj.
12門徒這才曉得他說的不是叫他們防備餅的酵,乃是防備法利賽人和撒都該人的教訓。
13Kaj Jesuo, veninte en la regionojn de Cezarea Filipi, demandis siajn disĉiplojn, dirante: Kiu, diras la homoj, ke mi, la Filo de homo, estas?
13耶穌到了 凱撒利亞‧腓立比 的境內,就問門徒說:「人說我--人子是誰?」
14Kaj ili diris: Laŭ iuj: Johano, la Baptisto; laŭ aliaj: Elija; kaj laŭ aliaj: Jeremia, aŭ unu el la profetoj.
14他們說:「有人說是施洗的 約翰 ;有人說是 以利亞 ;又有人說是 耶利米 或是先知裏的一位。」
15Li diris al ili: Sed vi, kiu vi diras, ke mi estas?
15耶穌說:「你們說我是誰?」
16Kaj responde Simon Petro diris: Vi estas la Kristo, la Filo de la vivanta Dio.
16西門‧彼得 回答說:「你是基督,是永生上帝的兒子。」
17Kaj Jesuo responde diris al li: Feliĉa vi estas, Simon Bar-Jona; ĉar ne karno kaj sango tion malkaŝis al vi, sed mia Patro, kiu estas en la ĉielo.
17耶穌對他說:「 西門‧巴‧約拿 ,你是有福的!因為這不是屬血肉 的 指示你的,乃是我在天上的父指示的。
18Kaj mi diras al vi, ke vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin.
18我還告訴你,你是 彼得 ,我要把我的教會建造在這磐石上;陰間的權柄不能勝過他。
19Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la ĉielo.
19我要把天國的鑰匙給你,凡你在地上所捆綁的,在天上也要捆綁;凡你在地上所釋放的,在天上也要釋放。」
20Tiam li admonis la disĉiplojn, ke ili diru al neniu, ke li estas la Kristo.
20當下,耶穌囑咐門徒,不可對人說他是基督。
21De post tiu tempo Jesuo komencis montri al siaj disĉiploj, ke li devas iri al Jerusalem, kaj multe suferi ĉe la pliaĝuloj kaj ĉefpastroj kaj skribistoj, kaj esti mortigita, kaj la trian tagon releviĝi.
21從此,耶穌才指示門徒,他必須上 耶路撒冷 去,受長老、祭司長、文士許多的苦,並且被殺,第三日復活。
22Kaj Petro prenis lin, kaj komencis admoni lin, dirante: Kompaton al vi, Sinjoro! tio ne estu al vi!
22彼得 就拉着他,勸他說:「主啊,萬不可如此!這事必不臨到你身上。」
23Sed turninte sin, li diris al Petro: Iru malantaŭ min, Satano; vi estas faligilo por mi, ĉar vi havas pensojn ne laŭ Dio, sed laŭ homoj.
23耶穌轉過來,對 彼得 說:「撒但,退我後邊去吧!你是絆我腳的;因為你不體貼上帝的意思,只體貼人的意思。」
24Tiam Jesuo diris al siaj disĉiploj: Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min;
24於是耶穌對門徒說:「若有人要跟從我,就當捨己,背起他的十字架來跟從我。
25ĉar kiu volos savi sian animon, tiu ĝin perdos; kaj kiu perdos sian animon pro mi, tiu ĝin trovos.
25因為,凡要救自己生命的,必喪掉生命;凡為我喪掉生命的,必得着生命。
26Ĉar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon? Aŭ kion homo donu interŝanĝe por sia animo?
26人若賺得全世界,賠上自己的生命,有甚麼益處呢?人還能拿甚麼換生命呢?
27Ĉar la Filo de homo venos en la gloro de sia Patro kun siaj anĝeloj, kaj tiam li redonos al ĉiu laŭ liaj faroj.
27人子要在他父的榮耀裏,同着眾使者降臨;那時候,他要照各人的行為報應各人。
28Vere mi diras al vi: Inter la ĉi tie starantaj estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaŭ ol ili vidos la Filon de homo venantan en sia regno.
28我實在告訴你們,站在這裏的,有人在沒嘗死味以前必看見人子降臨在他的國裏。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.