以賽亞書 33
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1禍哉!你這毀滅人的, 自己倒不被毀滅; 行事詭詐的, 人倒不以詭詐待你。 你毀滅罷休了, 自己必被毀滅; 你行完了詭詐, 人必以詭詐待你。
1Ve al vi, kiu rabas kaj mem ne estas prirabita, kaj kiu perfidas kaj mem ne estas perfidita! Kiam vi finos la rabadon, vi mem estos prirabita; kiam vi ĉesos perfidi, vi mem estos perfidita.
2耶和華啊,求你施恩於我們; 我們等候你。 求你每早晨作我們的膀臂, 遭難的時候為我們的拯救。
2Ho Eternulo, korfavoru nin! je Vi ni esperas; estu ilia brako ĉiumatene kaj nia savo en la tempo de mizero.
3喧嚷的響聲一發,眾民奔逃; 你一興起,列國四散。
3De la sono de tondro forkuris popoloj, de Via majesto diskuris gentoj.
4你們所擄的必被斂盡, 好像螞蚱吃盡 禾稼 。 人要蹦在其上,好像蝗蟲一樣。
4Kaj kolektita estos via rabakiro, kiel kolektas vermoj; kaj oni kuros post ĝi, kiel kuras akridoj.
5耶和華被尊崇,因他居在高處; 他以公平公義充滿 錫安 。
5La Eternulo altiĝis, ĉar Li loĝas alte; Li plenigas Cionon per justeco kaj vero.
6你一生一世必得安穩- 有豐盛的救恩, 並智慧和知識; 你以敬畏耶和華為至寶。
6Saĝo kaj scio, forto de via savo, estos la garantiaĵo de via estonteco; timo antaŭ la Eternulo estos lia trezoro.
7看哪,他們的豪傑在外頭哀號; 求和的使臣痛痛哭泣。
7Jen iliaj fortuloj plorkrias ekstere, la anoncantoj de paco ploras maldolĉe;
8大路荒涼,行人止息; 敵人 背約, 藐視城邑, 不顧人民。
8la vojoj senhomiĝis, vojiranto jam ne pasas; li rompis la interligon, malestimis la urbojn, ne ŝatis la homojn.
9地上悲哀衰殘; 黎巴嫩 羞愧枯乾; 沙崙 像曠野; 巴珊 和 迦密 的樹林 凋殘。
9Funebras, malĝojas la tero; hontigita estas Lebanon kaj velkas; Ŝaron fariĝis kiel dezerto; Baŝan kaj Karmel senfoliiĝis.
10耶和華說: 現在我要起來; 我要興起; 我要勃然而興。
10Nun Mi stariĝos, diras la Eternulo; nun Mi altiĝos, nun Mi leviĝos.
11你們要懷的是糠詷, 要生的是碎稭; 你們的氣就是吞滅自己的火。
11Vi, gravedaj per fojno, naskos pajlon; via spiro estos fajro, kiu vin ekstermos.
12列邦必像已燒的石灰, 像已割的荊棘在火中焚燒。
12Kaj la popoloj estos kiel bruligita kalko, kiel dornoj dehakitaj ili forbrulos en fajro.
13你們遠方的人當聽我所行的; 你們近處的人當承認我的大能。
13Aŭskultu, malproksimuloj, kion Mi faris; kaj ekkonu, proksimuloj, Mian forton.
14錫安 中的罪人都懼怕; 不敬虔的人被戰兢抓住。 我們中間誰能與吞滅的火同住? 我們中間誰能與永火同住呢?
14Ektimos la pekuloj sur Cion, tremo kaptos la hipokritulojn: Kiu el ni eltenos ĉe la ekstermanta fajro? kiu el ni eltenos ĉe la eterna ardego?
15行事公義、說話正直、 憎惡欺壓的財利、 擺手不受賄賂、 塞耳不聽流血的話, 閉眼不看邪惡事的,
15Kiu agas juste kaj parolas veron, abomenas profiton rabitan, forskuas siajn manojn, por ne preni subaĉeton, ŝtopas siajn orelojn, por ne aŭskulti aferojn sangajn, kaj fermas siajn okulojn, por ne rigardi malbonon,
16他必居高處; 他的保障是磐石的堅壘; 他的糧必不缺乏; 他的水必不斷絕。
16tiu loĝos sur la altaĵoj; fortikaĵoj el rokoj estos lia defendo; pano estos donita al li, akvon li havos konstante.
17你的眼必見王的榮美, 必見遼闊之地。
17Viaj okuloj vidos la reĝon en lia majesto, ili rigardos landon vastan.
18你的心必思想那驚嚇的事, 自問說 :記數目的在哪裏呢? 平 貢銀 的在哪裏呢? 數戍樓的在哪裏呢?
18Via koro rememoros la teruraĵon: Kie estas la kalkulanto? kie estas la pesanto? kie estas la kontrolanto de la turoj?
19你必不見那強暴的民, 就是說話深奧,你不能明白, 言語呢喃,你不能懂得的。
19La popolon arogantan vi ne vidos, la popolon kun lingvo malklara kaj nedistingebla, kun lingvo balbuta kaj nekomprenebla.
20你要看 錫安 -我們守聖節的城! 你的眼必見 耶路撒冷 為安靜的居所, 為不挪移的帳幕, 橛子永不拔出, 繩索一根也不折斷。
20Rigardu Cionon, la urbon de niaj kunvenoj; viaj okuloj vidos Jerusalemon, loĝlokon trankvilan, tendon ne forigotan; neniam estos eltirataj ĝiaj stangoj, kaj neniu el ĝiaj ŝnuroj disŝiriĝos.
21在那裏,耶和華必顯威嚴與我們同在, 當作江河寬闊之地; 其中必沒有盪槳搖櫓的船來往, 也沒有威武的船經過。
21Ĉar tie la forto de la Eternulo estos por ni anstataŭ riveroj, larĝaj lagoj; ŝipo kun remiloj ne iros sur ili, kaj potenca ŝipo ilin ne trapasos.
22因為,耶和華是審判我們的; 耶和華是給我們設律法的; 耶和華是我們的王; 他必拯救我們。
22Ĉar la Eternulo estas nia juĝanto, la Eternulo estas nia leĝdonanto, la Eternulo estas nia reĝo; Li helpos nin.
23你的繩索鬆開: 不能栽穩桅杆, 也不能揚起篷來。 那時許多擄來的物被分了; 瘸腿的把掠物奪去了。
23Viaj ŝnuregoj malfortiĝis; ili jam ne alfortikigas la maston, ne streĉas la velon. Tiam estos dividata la granda rabakiro; eĉ lamuloj iros kapti rabaĵon.
24城內居民必不說:我病了; 其中居住的百姓,罪孽都赦免了。
24Kaj ne diros la loĝanto: Mi estas malsana; al la popolo, kiu tie loĝas, estas pardonita la kulpo.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.