以賽亞書
Chapter 38
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1那時 希西家 病得要死, 亞摩斯 的兒子先知 以賽亞 去見他,對他說:「耶和華如此說:你當留遺命與你的家,因為你必死不能活了。」
1En tiu tempo Ĥizkija morte malsaniĝis; kaj venis al li la profeto Jesaja, filo de Amoc, kaj diris al li: Tiele diras la Eternulo: Faru testamenton pri via domo, ĉar vi mortos kaj ne vivos.
2希西家 就轉臉朝牆,禱告耶和華說:
2Tiam Ĥizkija turnis sian vizaĝon al la muro, kaj ekpreĝis al la Eternulo,
3「耶和華啊,求你記念我在你面前怎樣存完全的心,按誠實行事,又做你眼中所看為善的。」 希西家 就痛哭了。
3kaj diris: Mi petas, ho Eternulo, rememoru, ke mi iradis antaŭ Vi kun vero kaj koro fidela, kaj mi faradis tion, kio plaĉas al Vi. Kaj Ĥizkija laŭte ekploris.
4耶和華的話臨到 以賽亞 說:
4Tiam aperis la vorto de la Eternulo al Jesaja jene:
5「你去告訴 希西家 說,耶和華-你祖 大衛 的上帝如此說:我聽見了你的禱告,看見了你的眼淚。我必加增你十五年的壽數;
5Iru, kaj diru al Ĥizkija: Tiele diras la Eternulo, Dio de via patro David: Mi aŭdis vian preĝon, Mi vidis viajn larmojn; jen Mi aldonos al via vivo dek kvin jarojn.
6並且我要救你和這城脫離 亞述 王的手,也要保護這城。
6Kaj kontraŭ la mano de la reĝo de Asirio Mi savos vin kaj ĉi tiun urbon, kaj Mi defendos ĉi tiun urbon.
7「我-耶和華必成就我所說的。我先給你一個兆頭,
7Kaj jen estas por vi la pruvosigno de la Eternulo, ke la Eternulo plenumos tion, kion Li diris:
8就是叫 亞哈斯 的日晷,向前進的日影往後退十度。」於是,前進的日影果然在日晷上往後退了十度。
8jen la hormontran ombron, kiu malsupriĝis sur la suna hormontrilo de Aĥaz, Mi retiros malantaŭen je dek gradoj. Kaj la suno retiriĝis je dek gradoj laŭ la gradaro, laŭ kiu ĝi malsupriĝis.
9猶大 王 希西家 患病已經痊癒,就作詩說:
9Jen estas la skribo de Ĥizkija, reĝo de Judujo, kiam li malsaniĝis kaj eliris viva el sia malsano:
10我說:正在我中年之日 必進入陰間的門; 我餘剩的年歲不得享受。
10Mi pensis, ke en la mezo de mia vivo mi malsupreniros en la pordegon de Ŝeol, Ke mi estos senigita je la resto de miaj jaroj;
11我說:我必不得見耶和華, 就是在活人之地不見耶和華; 我與世上的居民不再見面。
11Mi pensis, ke mi ne plu vidos Dion, la Eternulon, sur la tero de la vivantoj, Ke mi ne plu rigardos homon inter la loĝantoj de la vantejo;
12我的住處被遷去離開我, 好像牧人的帳棚一樣; 我將性命捲起, 像織布的捲布一樣。 耶和華必將我從機頭剪斷, 從早到晚,他要使我完結。
12Ke mia estado demoviĝas, kaj forportiĝas de mi kiel tendo de paŝtisto; Ke mi finteksis mian vivon kiel teksisto, kaj Li detranĉos min de la teksbazo; Ke antaŭ ol la tago cedos al la nokto, Vi faros al mi finon.
13我使自己安靜直到天亮; 他像獅子折斷我一切的骨頭, 從早到晚,他要使我完結。
13Mi atendis ĝis mateno, ke simile al leono Li frakasos ĉiujn miajn ostojn, Ke antaŭ ol la tago cedos al la nokto, Vi faros al mi finon.
14我像燕子呢喃, 像白鶴鳴叫, 又像鴿子哀鳴; 我因仰觀,眼睛困倦。 耶和華啊,我受欺壓, 求你為我作保。
14Kiel hirundo plendanta mi plorpepis, mi ĝemis kiel kolombo; Miaj okuloj estis direktitaj malsupren: Ho Eternulo, mi suferas, protektu min!
15我可說甚麼呢? 他應許我的,也給我成就了。 我因心裏的苦楚, 在一生的年日必悄悄而行。
15Kion mi diru? Li promesis ja al mi, kaj Li faris. Nun mi pasigos ĉiujn miajn jarojn, memorante la premitecon de mia animo.
16主啊,人得存活乃在乎此。 我靈存活也全在此。 所以求你使我痊癒,仍然存活。
16Ho Sinjoro, per tio vivas la homoj, Kaj en ĉio ĉi tio estas la vivo de mia spirito: Vi resanigis min, kaj konservis al mi la vivon.
17看哪,我受大苦,本為使我得平安; 你因愛我的靈魂便救我脫離敗壞的坑, 因為你將我一切的罪扔在你的背後。
17Jen en bonon aliformiĝis mia sufero; Vi ame eltiris mian animon el pereo, Ĉar Vi ĵetis malantaŭ Vin ĉiujn miajn pekojn.
18原來,陰間不能稱謝你, 死亡不能頌揚你; 下坑的人不能盼望你的誠實。
18Ĉar ne Ŝeol Vin gloros, ne la morto Vin laŭdos; La irantaj en la terinternon ne esperos Vian verecon.
19只有活人,活人必稱謝你, 像我今日稱謝你一樣。 為父的,必使兒女知道你的誠實。
19La vivanto, nur la vivanto Vin gloros, kiel mi hodiaŭ; Patro al la filoj konigos Vian verecon.
20耶和華 肯 救我, 所以,我們要一生一世 在耶和華殿中 用絲弦的樂器唱我的詩歌。
20La Eternulo min helpas; Kaj miajn kantojn ni kantados Dum nia tuta vivo en la domo de la Eternulo.
21以賽亞 說:「當取一塊無花果餅來,貼在瘡上,王必痊癒。」
21Kaj Jesaja diris: Oni alportu dispremitan figon kaj metu sur la ŝvelaĵon, kaj li estos sanigita.
22希西家 問說:「我能上耶和華的殿,有甚麼兆頭呢?」
22Kaj Ĥizkija diris: Kia estas la signo, ke mi iros en la domon de la Eternulo?

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.