以賽亞書 29
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1唉! 亞利伊勒 , 亞利伊勒 , 大衛 安營的城, 任憑你年上加年, 節期照常周流。
1Ve al Ariel, al Ariel, al la urbo, en kiu sidis David! aldonu jaron al jaro, la festoj faru sian ciklon.
2我終必使 亞利伊勒 困難; 她必悲傷哀號, 我卻仍以她為 亞利伊勒 。
2Mi premos Arielon, kaj estos ĝemado kaj malĝojo; kaj li estos al Mi vera Ariel.
3我必四圍安營攻擊你, 屯兵圍困你, 築壘攻擊你。
3Kaj Mi sieĝos vin ĉirkaŭe, kaj Mi premos vin per remparo, kaj Mi starigos kontraŭ vi turojn.
4你必敗落,從地中說話; 你的言語必微細出於塵埃。 你的聲音必像那交鬼者的聲音出於地; 你的言語低低微微出於塵埃。
4Kaj vi parolos malalte el sub la tero, kaj el sub la polvo vi murmuros viajn vortojn; kaj via voĉo estos kiel voĉo de ventroparolisto el sub la tero, kaj el sub la polvo vi flustros viajn vortojn.
5你仇敵的群眾,卻要像細塵; 強暴人的群眾,也要像飛糠。 這事必頃刻之間忽然臨到。
5Sed la multego de viaj malamikoj estos kiel subtila polvo, kaj la multo de la premantoj estos kiel disfluganta grenventumaĵo; kaj tio fariĝos subite, neatendite.
6萬軍之耶和華必用雷轟、地震、大聲、旋風、暴風, 並吞滅的火焰,向她討罪。
6De la Eternulo Cebaot vi estos punata kun tondro kaj tertremo kaj granda bruo, kun ventego kaj turnovento kaj konsumeganta fajra flamo.
7那時,攻擊 亞利伊勒 列國的群眾, 就是一切攻擊 亞利伊勒 和她的保障, 並使她困難的, 必如夢景,如夜間的異象;
7Kaj kiel sonĝo, kiel nokta vizio estos la multo de la popoloj, kiuj batalos kontraŭ Ariel kaj kontraŭ ĉiuj liaj fortikaĵoj kaj kiuj premos lin.
8又必像飢餓的人夢中吃飯, 醒了仍覺腹空; 或像口渴的人夢中喝水, 醒了仍覺發昏,心裏想喝。 攻擊 錫安山 列國的群眾也必如此。
8Kiel malsatanto sonĝas, ke li manĝas, sed li vekiĝas, kaj lia interno estas malplena; kaj kiel soifanto sonĝas, ke li trinkas, sed li vekiĝas, kaj li estas senforta kaj lia animo forte soifas: tiel estos kun la multego de ĉiuj popoloj, kiuj batalos kontraŭ la monto Cion.
9你們等候驚奇吧! 你們宴樂昏迷吧! 他們醉了,卻非因酒; 他們東倒西歪,卻非因濃酒。
9Haltu kaj miru, ŝajnigu vin blindaj kaj blindiĝu. Ili ebriiĝis, sed ne de vino; ili ŝanceliĝas, sed ne de drinkaĵo.
10因為耶和華將沉睡的靈澆灌你們, 封閉你們的眼, 蒙蓋你們的頭。 你們的眼就是先知; 你們的頭就是先見。
10Ĉar la Eternulo verŝis sur vin spiriton de profunda dormo kaj fermis viajn okulojn, vualis la profetojn kaj viajn estrojn, la viziistojn.
11所有的默示,你們看如封住的書卷,人將這書卷交給識字的,說:「請念吧!」他說:「我不能念,因為是封住了。」
11Kaj ĉia vizio estos por vi kiel la vortoj de libro sigelita, kiun oni donas al homo, kiu povoscias legi, dirante al li: Volu legi ĉi tion; sed li respondas: Mi ne povas, ĉar ĝi estas sigelita.
12又將這書卷交給不識字的人,說:「請念吧!」他說:「我不識字。」
12Sed kiam oni donas la libron al homo, kiu ne povoscias legi, dirante al li: Volu legi ĉi tion, li respondas: Mi ne povoscias legi.
13主說:因為這百姓親近我, 用嘴唇尊敬我, 心卻遠離我; 他們敬畏我, 不過是領受人的吩咐。
13Kaj la Sinjoro diris: Ĉar ĉi tiu popolo alproksimiĝas per sia buŝo kaj honoras Min per siaj lipoj, sed ilia koro estas malproksime de Mi, kaj ilia timo antaŭ Mi estas nur lernita ordono de homoj:
14所以,我在這百姓中要行奇妙的事, 就是奇妙又奇妙的事。 他們智慧人的智慧必然消滅, 聰明人的聰明必然隱藏。
14tial Mi plue agos mirinde kun ĉi tiu popolo, Mi agos tre mirinde; kaj pereos la saĝeco de ĝiaj saĝuloj, kaj la kompetenteco de ĝiaj kompetentuloj malaperos.
15禍哉!那些向耶和華深藏謀略的, 又在暗中行事,說: 誰看見我們呢? 誰知道我們呢?
15Ve al tiuj, kiuj profunde kaŝas antaŭ la Eternulo la intencojn, kaj kies faroj estas en mallumo, kaj kiuj diras: Kiu nin vidas? kaj kiu scias pri ni?
16你們把事顛倒了, 豈可看窯匠如泥嗎? 被製作的物豈可論製作物的說: 他沒有製作我? 或是被創造的物論造物的說: 他沒有聰明?
16Ho, via perverseco! Ĉu la potfaristo estas rigardata kiel egala al la argilo? ĉu faritaĵo diras pri sia farinto: Li min ne faris? kaj ĉu kreitaĵo diras pri sia kreinto: Li ne estas kompetenta?
17黎巴嫩 變為肥田, 肥田看如樹林, 不是只有一點點時候嗎?
17Sed jen baldaŭ, post mallonga tempo, Lebanon aliformiĝos en fruktoportan kampon, kaj la fruktoporta kampo estos rigardata kiel arbaro.
18那時,聾子必聽見這書上的話; 瞎子的眼必從迷矇黑暗中得以看見。
18Kaj en tiu tago la surduloj aŭdos la vortojn de la libro, kaj la okuloj de la blinduloj ekvidos tra mallumo kaj nokto.
19謙卑人必因耶和華增添歡喜; 人間貧窮的必因 以色列 的聖者快樂。
19Kaj la mizeruloj havos grandan ĝojon en la Eternulo, kaj la homoj malriĉaj triumfos en la Sanktulo de Izrael.
20因為,強暴人已歸無有, 褻慢人已經滅絕, 一切找機會作孽的都被剪除。
20Ĉar malaperos premanto, kaj ne plu ekzistos blasfemanto, kaj ekstermitaj estos ĉiuj zorgantoj pri malbonagoj,
21他們在爭訟的事上定 無罪的 為有罪, 為城門口責備人的設下網羅, 用虛無的事屈枉義人。
21kiuj pekigas homojn per vorto kaj faras insidojn kontraŭ juĝopetanto ĉe la pordego kaj trompe forpuŝas justulon.
22所以,救贖 亞伯拉罕 的耶和華 論 雅各 家如此說: 雅各 必不再羞愧, 面容也不致變色。
22Pro tio tiele diris pri la domo de Jakob la Eternulo, kiu elaĉetis Abrahamon: Nun Jakob ne hontos, kaj nun lia vizaĝo ne paliĝos.
23但他看見他的眾子, 就是我手的工作在他那裏, 他們必尊我的名為聖, 必尊 雅各 的聖者為聖, 必敬畏 以色列 的上帝。
23Ĉar kiam li vidos meze de si siajn infanojn, la faron de Miaj manoj, ili honoros Mian nomon kaj honoros la Sanktulon de Jakob kaj respektos la Dion de Izrael.
24心中迷糊的必得明白; 發怨言的必受訓誨。
24Kaj la spirite-erarantoj ricevos prudenton, kaj la malpacemuloj akceptos instruon.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.