以賽亞書 58
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1你要大聲喊叫,不可止息; 揚起聲來,好像吹角。 向我百姓說明他們的過犯; 向 雅各 家說明他們的罪惡。
1Kriu per la tuta gorĝo, ne detenu vin, laŭtigu vian voĉon simile al fanfaro, kaj eldiru al Mia popolo ĝian krimon kaj al la domo de Jakob ĝiajn pekojn.
2他們天天尋求我, 樂意明白我的道, 好像行義的國民, 不離棄他們上帝的典章, 向我求問公義的判語, 喜悅親近上帝。
2Min ili ĉiutage serĉas, kaj ili deziras ekkoni Miajn vojojn; kiel popolo, kiu faras bonon kaj ne forlasis la leĝon de sia Dio, ili postulas de Mi justan juĝon, deziras proksimecon de Dio:
3他們說:我們禁食,你為何不看見呢? 我們刻苦己心,你為何不理會呢? 看哪,你們禁食的日子仍求利益, 勒逼人為你們做苦工。
3Kial ni fastas, kaj Vi ne vidas? turmentas nian animon, kaj Vi ne scias? Sed jen en la tago de via fastado vi plenumas viajn dezirojn, kaj ĉiujn viajn laborantojn vi premas per postuloj.
4你們禁食,卻互相爭競, 以凶惡的拳頭打人。 你們今日禁食, 不得使你們的聲音聽聞於上。
4Jen vi fastas por kverelo kaj malpaco, kaj por bati per malpia pugno; kiel nun, vi ne fastas tiel, ke en la alteco estu aŭdata via voĉo.
5這樣禁食豈是我所揀選、 使人刻苦己心的日子嗎? 豈是叫人垂頭像葦子, 用麻布和爐灰鋪在他以下嗎? 你這可稱為禁食、為耶和華所悅納的日子嗎?
5Ĉu tia estas fasto, kiu plaĉas al Mi, kiam homo turmentas sian animon, klinas sian kapon kiel kanon, kaj sternas sub si sakaĵon kaj cindron? ĉu tion vi nomas fasto kaj tago plaĉanta al la Eternulo?
6我所揀選的禁食不是要鬆開凶惡的繩, 解下軛上的索, 使被欺壓的得自由, 折斷一切的軛嗎?
6Ja nur tio estas fasto, kiu plaĉas al Mi, se vi disŝiros la ligilojn de malpieco, disbatos la katenojn de sklaveco, liberigos la prematojn, disbatos ĉian jugon;
7不是要把你的餅分給飢餓的人, 將飄流的窮人接到你家中, 見赤身的給他 衣服 遮體, 顧恤自己的骨肉而不掩藏嗎?
7se vi derompos vian panon por malsatulo kaj senhejmajn malriĉulojn enkondukos en vian domon; se, vidante nudulon, vi lin vestos, kaj antaŭ viaj samkarnuloj vi vin ne kaŝos.
8這樣,你的光就必發現如早晨的光; 你所得的醫治要速速發明。 你的公義必在你前面行; 耶和華的榮光必作你的後盾。
8Tiam via lumo ekbrilos kiel matenruĝo, kaj via saniĝo rapide progresos; via virto iros antaŭ vi; la gloro de la Eternulo gardos vin malantaŭe.
9那時你求告,耶和華必應允; 你呼求,他必說:我在這裏。 你若從你中間除掉 重 軛 和指摘人的指頭,並發惡言的事,
9Tiam vi vokos, kaj la Eternulo respondos; vi krios, kaj Li diros: Jen Mi estas! Se vi forigos el inter vi premadon, montradon per fingro, kaj paroladon malbonan,
10你心若向飢餓的人發憐憫, 使困苦的人得滿足, 你的光就必在黑暗中發現; 你的幽暗必變如正午。
10kaj malfermos antaŭ malsatulo vian koron, kaj satigos suferantan animon, tiam via lumo brilos en mallumo kaj via krepusko estos kiel tagmezo;
11耶和華也必時常引導你, 在乾旱之地使你心滿意足, 骨頭強壯。 你必像澆灌的園子, 又像水流不絕的泉源。
11kaj la Eternulo kondukos vin ĉiam kaj satigos vian animon en tempo de senpluveco, kaj Li fortikigos viajn ostojn; kaj vi estas kiel ĝardeno akvumata, kaj kiel akva fonto, kies akvo ne mankas.
12那些出於你的人必修造久已荒廢之處; 你要建立 拆毀 累代的根基。 你必稱為補破口的, 和重修路徑與人居住的。
12Kaj oni rekonstruos ĉe vi la antikvajn ruinojn; la fundamentojn de antaŭ multaj generacioj vi restarigos; kaj oni nomos vin riparanto de breĉoj, reboniganto de vojoj por loĝado.
13你若在安息日掉轉你的腳步, 在我聖日不以 操作 為喜樂, 稱安息日為可喜樂的, 稱耶和華的聖日為可尊重的; 而且尊敬這日, 不辦自己的私事, 不隨自己的私意, 不說自己的私話,
13Se vi retenos vian piedon en sabato, por ke vi ne plenumu viajn dezirojn en Mia sankta tago; kaj vi nomos sabaton plezuro, la sanktigitan tagon de la Eternulo vi nomos honorata; kaj vi honoros ĝin per nefarado de viaj ordinaraj aferoj, per neplenumado de viaj deziroj, kaj per neparolado de vantaĵoj:
14你就以耶和華為樂。 耶和華要使你乘駕地的高處, 又以你祖 雅各 的產業養育你。 這是耶和華親口說的。
14tiam vi ĝuos per la Eternulo, kaj Mi sidigos vin sur la altaĵoj de la tero, kaj Mi nutros vin per la heredaĵo de via patro Jakob; ĉar tion diras la buŝo de la Eternulo.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.