以賽亞書 57
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1義人死亡, 無人放在心上; 虔誠人被收去, 無人思念。 這義人被收去是免了 將來的 禍患;
1La virtulo pereis, kaj neniu prenis tion al sia koro; kaj piaj homoj estas forkaptataj, kaj neniu komprenas, ke for de malbono estas forkaptita la virtulo.
2他們得享平安。 素行正直的,各人在墳裏安歇。
2Kiu iras ĝustan vojon, tiu venas al paco, ripozas sur sia kuŝejo.
3你們這些巫婆的兒子, 姦夫和妓女的種子, 都要前來!
3Sed venu ĉi tien vi, ho filoj de sorĉistino, idoj de adultulo kaj malĉastulino!
4你們向誰戲笑? 向誰張口吐舌呢? 你們豈不是悖逆的兒女, 虛謊的種類呢?
4Kiun vi mokegas? kontraŭ kiu vi malfermegas la buŝon kaj elŝovas la langon? ĉu vi ne estas infanoj de krimo, idoj de mensogo,
5你們在橡樹中間,在各青翠樹下慾火攻心; 在山谷間,在石穴下殺了兒女;
5kiuj varmiĝas en la arbaretoj, sub ĉiu verdbranĉa arbo; kiuj buĉas la infanojn en la valoj, sub la elstarantaj rokoj?
6在谷中光滑 石頭 裏有你的分。 這些就是你所得的分; 你也向他澆了奠祭,獻了供物, 因這事我豈能容忍嗎?
6Inter la glataĵoj de la valo estas via parto; ili, ili estas via loto; al ili vi verŝis verŝoferojn, alportis farunoferojn; ĉu Mi povas esti kontenta pri tio?
7你在高而又高的山上安設床榻, 也上那裏去獻祭。
7Sur monto alta kaj levita vi starigis vian kuŝejon, vi tien supreniris, por buĉi oferojn.
8你在門後,在門框後, 立起你的紀念; 向外人赤露,又上去擴張床榻, 與他們立約; 你在那裏看見他們的床就甚喜愛。
8Kaj malantaŭ la pordo kaj la fostoj vi starigis vian simbolon; ĉar vi forturnis vin de Mi kaj supreniris, larĝigis vian kuŝejon, kaj ligis vin kun ili; vi ekamis ilian kuŝejon, elrigardis por vi oportunan lokon.
9你把油帶到王那裏, 又多加香料, 打發使者往遠方去, 自卑自賤直到陰間,
9Oleita vi pilgrimis al la reĝo, uzis multe da aromaĵoj, kaj vi sendis malproksimen viajn senditojn, kaj malaltiĝis ĝis Ŝeol.
10你因路遠疲倦, 卻不說這是枉然; 你 以為 有復興之力, 所以不覺疲憊。
10Pro la multeco de viaj vojoj vi laciĝis, tamen vi ne diris: Mi perdis la esperon; vi trovis ankoraŭ vivon en via mano, kaj pro tio vi ne laciĝis.
11你怕誰?因誰恐懼? 竟說謊,不記念我, 又不將這事放在心上。 我不是許久閉口不言, 你仍不怕我嗎?
11Sed kiu kaŭzis al vi zorgojn, kaj kiun vi timis, ke vi ekmensogis kaj Min ne memoris kaj ne prenis al via koro? ĉu pro tio, ke Mi silentas tre longe, vi Min ne timas?
12我要指明你的公義; 至於你所行的都必與你無益。
12Se Mi montros vian pravecon kaj viajn farojn, ili ne helpos vin.
13你哀求的時候, 讓你所聚集的拯救你吧! 風要把他們颳散, 一口氣要把他們都吹去。 但那投靠我的必得地土, 必承受我的聖山為業。
13Kiam vi krios, viaj idolamasoj vin savu; sed ilin ĉiujn disportos la vento, forpelos la blovo; kaj kiu fidas Min, tiu ekposedos la teron kaj heredos Mian sanktan monton.
14耶和華要說: 你們修築修築,預備道路, 將絆腳石從我百姓的路中除掉。
14Kaj Li diras: Faru vojon, faru vojon, ebenigu irejon, forigu malhelpojn de la vojo de Mia popolo.
15因為那至高至上、永遠長存 名為聖者的如此說: 我住在至高至聖的所在, 也與心靈痛悔謙卑的人同居; 要使謙卑人的靈甦醒, 也使痛悔人的心甦醒。
15Ĉar tiele diras la Plejalta kaj Plejsupra, kiu restas eterne kaj kies nomo estas Sanktulo: Alte kaj en sankta loko Mi loĝas, sed ankaŭ apud afliktito kaj humilulo, por revigligi la spiriton de humiluloj kaj revivigi la koron de afliktitoj.
16我必不永遠相爭,也不長久發怒, 恐怕我所造的人與靈性都必發昏。
16Ĉar ne eterne Mi malpacas kaj ne senfine Mi koleras; alie tute senfortiĝus antaŭ Mi la spirito kaj la animoj, kiujn Mi kreis.
17因他貪婪的罪孽,我就發怒擊打他; 我向他掩面發怒, 他卻仍然隨心背道。
17Pro la peko de lia avideco Mi koleris kaj frapis lin, Mi deturnis Min kaj koleris; sed li iris perfide, iris laŭ la vojo de sia koro.
18我看見他所行的道,也要醫治他; 又要引導他, 使他和那一同傷心的人再得安慰。
18Mi vidis liajn vojojn, kaj Mi lin sanigos; Mi kondukos lin kaj redonos konsolon al li kaj al liaj plorantoj.
19我造就嘴唇的果子; 願平安康泰歸與遠處的人, 也歸與近處的人; 並且我要醫治他。 這是耶和華說的。
19Mi kreos diron de la buŝo: Paco, paco al malproksimaj kaj al proksimaj, diras la Eternulo; kaj Mi sanigos lin.
20惟獨惡人,好像翻騰的海, 不得平靜; 其中的水常湧出污穢和淤泥來。
20Sed la malpiuloj estas kiel malkvieta maro, kiu ne povas trankviliĝi kaj kies akvo elĵetas ŝlimon kaj koton.
21我的上帝說:惡人必不得平安!
21Ne ekzistas paco por la malpiuloj, diras mia Dio.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.