以賽亞書 36
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1希西家 王十四年, 亞述 王 西拿基立 上來攻擊 猶大 的一切堅固城,將城攻取。
1Tio estis en la dek-kvara jaro de la reĝo Ĥizkija, eliris Sanĥerib, reĝo de Asirio, kontraŭ ĉiujn fortikigitajn urbojn de Judujo, kaj venkoprenis ilin.
2亞述 王從 拉吉 差遣拉伯沙基率領大軍往 耶路撒冷 ,到 希西家 王那裏去。他就站在上池的水溝旁,在漂布地的大路上。
2Kaj la reĝo de Asirio sendis Rabŝaken el Laĥiŝ en Jerusalemon al la reĝo Ĥizkija kun granda militistaro; kaj li stariĝis ĉe la akvotubo de la supra lageto, ĉe la vojo de la kampo de fulistoj.
3於是 希勒家 的兒子家宰 以利亞敬 ,並書記 舍伯那 和 亞薩 的兒子史官 約亞 ,出來見拉伯沙基。
3Kaj eliris al li Eljakim, filo de Ĥilkija, la palacestro, kaj Ŝebna, la skribisto, kaj Joaĥ, filo de Asaf, la kronikisto.
4拉伯沙基對他們說:「你們去告訴 希西家 說, 亞述 大王如此說:『你所倚靠的有甚麼可仗賴的呢?
4Kaj Rabŝake diris al ili: Diru al Ĥizkija: Tiele diras la granda reĝo, la reĝo de Asirio: Kio estas la fido, kiun vi fidas?
5你說,有打仗的計謀和能力,我看不過是虛話。你到底倚靠誰才背叛我呢?
5Mi opinias, ke tio estas nur buŝa babilado; por milito oni bezonas konsilon kaj forton. Nun kiun vi fidas, ke vi ribelis kontraŭ mi?
6看哪,你所倚靠的 埃及 是那壓傷的葦杖,人若靠這杖,就必刺透他的手。 埃及 王法老向一切倚靠他的人也是這樣。
6Jen vi fidas la apogon de Egiptujo, tiu kano rompita, kiu, se iu sin apogas sur ĝi, eniras en lian manon kaj trapikas ĝin. Tia estas Faraono, reĝo de Egiptujo, por ĉiuj, kiuj fidas lin.
7你若對我說:我們倚靠耶和華-我們的上帝。 希西家 豈不是將上帝的邱壇和祭壇廢去,且對 猶大 和 耶路撒冷 的人說:你們當在這壇前敬拜嗎?
7Eble vi diros al mi: La Eternulon, nian Dion, ni fidas? Sed Li estas ja Tiu, kies altaĵojn kaj altarojn Ĥizkija forigis, dirante al Judujo kaj Jerusalem: Antaŭ ĉi tiu altaro adorkliniĝu.
8現在你把當頭給我主 亞述 王,我給你二千匹馬,看你這一面騎馬的人夠不夠。
8Nun provu konkuri kun mia sinjoro, la reĝo de Asirio; mi donos al vi du mil ĉevalojn — ĉu vi povas trovi rajdantojn por ili?
9若不然,怎能打敗我主臣僕中最小的軍長呢?你竟倚靠 埃及 的戰車馬兵嗎?
9Kiel vi povas forigi estron, unu el la plej malgrandaj servantoj de mia sinjoro, kaj fidi Egiptujon pro la ĉaroj kaj rajdistoj?
10現在我上來攻擊毀滅這地,豈沒有耶和華的意思嗎?耶和華吩咐我說,你上去攻擊毀滅這地吧!』」
10Cetere, ĉu sen la volo de la Eternulo mi iris kontraŭ ĉi tiun landon, por ruinigi ĝin? La Eternulo diris al mi: Iru kontraŭ ĉi tiun landon kaj ruinigu ĝin.
11以利亞敬 、 舍伯那 、 約亞 對拉伯沙基說:「求你用 亞蘭 言語和僕人說話,因為我們懂得;不要用 猶大 言語和我們說話,達到城上百姓的耳中。」
11Tiam Eljakim kaj Ŝebna kaj Joaĥ diris al Rabŝake: Volu paroli al viaj sklavoj en la lingvo Siria, ĉar ni komprenas; sed ne parolu al ni Jude antaŭ la oreloj de la popolo, kiu estas sur la murego.
12拉伯沙基說:「我主差遣我來,豈是單對你和你的主說這些話嗎?不也是對這些坐在城上、要與你們一同吃自己糞喝自己尿的人說嗎?」
12Sed Rabŝake diris: Ĉu al via sinjoro kaj al vi sendis min mia sinjoro, por diri tiujn vortojn? ĉu ne al la homoj, kiuj sidas sur la murego, por manĝi sian ekskrementon kaj trinki sian urinon kune kun vi?
13於是,拉伯沙基站着,用 猶大 言語大聲喊着說:「你們當聽 亞述 大王的話。
13Kaj Rabŝake stariĝis, kaj ekkriis per laŭta voĉo Jude, dirante: Aŭskultu la vortojn de la granda reĝo, la reĝo de Asirio.
14王如此說:『你們不要被 希西家 欺哄了,因他不能拯救你們。
14Tiele diras la reĝo: Ĥizkija ne forlogu vin; ĉar li ne povos savi vin.
15也不要聽 希西家 使你們倚靠耶和華說:耶和華必要拯救我們,這城必不交在 亞述 王的手中。』
15Kaj Ĥizkija ne fidigu vin per la Eternulo, dirante: La Eternulo certe nin savos, ĉi tiu urbo ne estos transdonita en la manojn de la reĝo de Asirio.
16不要聽 希西家 的話,因 亞述 王如此說:『你們要與我和好。出來投降我,各人就可以吃自己葡萄樹和無花果樹的果子,喝自己井裏的水。
16Ne aŭskultu Ĥizkijan; ĉar tiele diras la reĝo de Asirio: Faru kun mi pacon kaj eliru al mi, kaj manĝu ĉiu el sia vinberĝardeno kaj ĉiu de sia figarbo kaj trinku ĉiu la akvon de sia puto;
17等我來領你們到一個地方,與你們本地一樣,就是有五穀和新酒之地,有糧食和葡萄園之地。
17ĝis mi venos kaj prenos vin en landon similan al via lando, en landon de greno kaj mosto, en landon de pano kaj vinberĝardenoj.
18你們要謹防,恐怕 希西家 勸導你們說:耶和華必拯救我們。列國的神有哪一個救他本國脫離 亞述 王的手呢?
18Ĥizkija ne forlogu vin per la vortoj: La Eternulo nin savos. Ĉu la dioj de la nacioj savis ĉiu sian landon el la manoj de la reĝo de Asirio?
19哈馬 和 亞珥拔 的神在哪裏呢? 西法瓦音 的神在哪裏呢?他們曾救 撒馬利亞 脫離我的手嗎?
19Kie estas la dioj de Ĥamat kaj Arpad? kie estas la dioj de Sefarvaim? kaj ĉu ili savis Samarion el miaj manoj?
20這些國的神有誰曾救自己的國脫離我的手呢?難道耶和華能救 耶路撒冷 脫離我的手嗎?』」
20Kiu el ĉiuj dioj de tiuj landoj savis sian landon el miaj manoj, ke la Eternulo savu Jerusalemon el miaj manoj?
21百姓靜默不言,並不回答一句,因為王曾吩咐說:「不要回答他。」
21Kaj ili silentis kaj nenion respondis al li; ĉar estis ordono de la reĝo: Ne respondu al li.
22當下 希勒家 的兒子家宰 以利亞敬 和書記 舍伯那 ,並 亞薩 的兒子史官 約亞 ,都撕裂衣服,來到 希西家 那裏,將拉伯沙基的話告訴了他。
22Kaj Eljakim, filo de Ĥilkija, la palacestro, kaj Ŝebna, la skribisto, kaj Joaĥ, filo de Asaf, la kronikisto, venis al Ĥizkija en disŝiritaj vestoj, kaj raportis al li la vortojn de Rabŝake.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.