以賽亞書
Chapter 7
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1烏西雅 的孫子、 約坦 的兒子、 猶大 王 亞哈斯 在位 的時候, 亞蘭 王 利汛 和 利瑪利 的兒子、 以色列 王 比加 上來攻打 耶路撒冷 ,卻不能攻取。
1En la tempo de Aĥaz, filo de Jotam, filo de Uzija, reĝo de Judujo, eliris Recin, reĝo de Sirio, kaj Pekaĥ, filo de Remalja, reĝo de Izrael, kontraŭ Jerusalemon, por militi kontraŭ ĝi; sed ili ne povis konkeri ĝin.
2有人告訴 大衛 家說:「 亞蘭 與 以法蓮 已經同盟。」王的心和百姓的心就都跳動,好像林中的樹被風吹動一樣。
2Oni raportis al la domo de David, dirante: La Sirianoj stariĝis tendare en la lando de Efraim. Tiam ektremis lia koro kaj la koro de lia popolo, kiel la arboj de arbaro tremas de vento.
3耶和華對 以賽亞 說:「你和你的兒子 施亞雅述 出去,到上池的水溝頭,在漂布地的大路上,去迎接 亞哈斯 ,
3Sed la Eternulo diris al Jesaja: Iru renkonte al Aĥaz, vi kaj via filo Ŝear-Jaŝub, al la fino de la akvotubo de la supra lageto, ĉe la vojo al la kampo de fulistoj,
4對他說:『你要謹慎安靜,不要因 亞蘭 王 利汛 和 利瑪利 的兒子這兩個冒煙的火把頭所發的烈怒害怕,也不要心裏膽怯。
4kaj diru al li: Gardu vin, kaj estu trankvila; ne timu, kaj via koro ne senkuraĝiĝu pro la du fumantaj brulŝtipoj, pro la furiozo de Recin kun la Sirianoj kaj de la filo de Remalja.
5因為 亞蘭 和 以法蓮 ,並 利瑪利 的兒子,設惡謀害你,
5La Sirianoj, kun Efraim kaj kun la filo de Remalja, havas malbonan intencon kontraŭ vi, kaj diras:
6說:我們可以上去攻擊 猶大 ,擾亂它,攻破它,在其中立 他比勒 的兒子為王。
6Ni iru kontraŭ Judujon, ni malgrandigu ĝin, malkovru ĝin por ni, kaj ni starigu kiel reĝon super ĝi la filon de Tabeel.
7所以主耶和華如此說: 這所謀的必立不住, 也不得成就。
7Tiele diris la Sinjoro, la Eternulo: Tio ne plenumiĝos, kaj tio ne estos.
8原來 亞蘭 的首城是 大馬士革 ; 大馬士革 的首領是 利汛 。 (六十五年之內, 以法蓮 必然破壞,不再成為國民。)
8Ĉar la kapo de Sirio estas Damasko, kaj la kapo de Damasko estas Recin, kaj post sesdek kvin jaroj Efraim ĉesos esti popolo.
9以法蓮 的首城是 撒馬利亞 ; 撒馬利亞 的首領是 利瑪利 的兒子。 你們若是不信, 定然不得立穩。』」
9Kaj la kapo de Efraim estas Samario, kaj la kapo de Samario estas la filo de Remalja. Se vi ne kredas, vi ne estas fidelaj.
10耶和華又曉諭 亞哈斯 說:
10Kaj plue diris la Eternulo: Diru al Aĥaz jene:
11「你向耶和華-你的上帝求一個兆頭:或求 顯 在深處,或求 顯 在高處。」
11Petu por vi signon de la Eternulo, via Dio, ĉu profunde malsupre, ĉu alte supre.
12亞哈斯 說:「我不求;我不試探耶和華。」
12Sed Aĥaz diris: Mi ne petos, kaj mi ne incitos la Eternulon.
13以賽亞 說:「 大衛 家啊,你們當聽!你們使人厭煩豈算小事,還要使我的上帝厭煩嗎?
13Kaj li diris: Aŭskultu, domo de David: ĉu ne sufiĉas al vi ĉagreni homojn, ke vi ĉagrenas eĉ mian Dion?
14因此,主自己要給你們一個兆頭,必有童女懷孕生子,給他起名叫 以馬內利 。
14Tial la Sinjoro mem donos al vi signon: jen virgulino gravediĝis, kaj ŝi naskos filon, kaj ŝi donos al li la nomon Emanuel.
15到他曉得棄惡擇善的時候,他必吃奶油與蜂蜜。
15Buteron kaj mielon li manĝos, ĝis li povoscios forpuŝi malbonon kaj elekti bonon.
16因為在這孩子還不曉得棄惡擇善之先,你所憎惡的那二王之地必致見棄。
16Sed antaŭ ol la knabo povoscios forpuŝi malbonon kaj elekti bonon, estos forlasita tiu lando, kiun vi timas pro ĝiaj du reĝoj.
17耶和華必使 亞述 王 攻擊你 的日子臨到你和你的百姓,並你的父家,自從 以法蓮 離開 猶大 以來,未曾有這樣的日子。
17La Eternulo venigos sur vin kaj sur vian popolon kaj sur la domon de via patro tiajn tagojn, kiuj ne venis de post la tempo, kiam Efraim defalis de Jehuda; Li venigos la reĝon de Asirio.
18「那時,耶和華要發嘶聲,使 埃及 江河源頭的蒼蠅和 亞述 地的蜂子飛來;
18En tiu tago la Eternulo alvokos la muŝojn de la randoj de la lagoj de Egiptujo kaj la abelojn de la lando Asiria;
19都必飛來,落在荒涼的谷內、磐石的穴裏,和一切荊棘籬笆中,並一切的草場上。
19kaj ili venos kaj sidiĝos ĉiuj en la dezertigitaj valoj kaj en la fendoj de la rokoj kaj sur ĉiuj arbustoj kaj sur ĉiuj pikarbetaĵoj.
20「那時,主必用大河外賃的剃頭刀,就是 亞述 王,剃去頭髮和腳上的毛,並要剃淨鬍鬚。
20En tiu tempo la Eternulo razos per dungita razilo, per la transriveranoj, per la reĝo de Asirio, la kapon kaj la harojn de la piedoj, kaj forigos eĉ la barbon.
21「那時,一個人要養活一隻母牛犢,兩隻母綿羊;
21En tiu tempo homo nutros junan bovinon kaj du ŝafojn;
22因為出的奶多,他就得吃奶油,在境內所剩的人都要吃奶油與蜂蜜。
22kaj pro la abundo de lakto li manĝos buteron; ĉar buteron kaj lakton manĝos ĉiu, kiu restos en la lando.
23「從前,凡種一千棵葡萄樹、值銀一千 舍客勒 的地方,到那時必長荊棘和蒺藜。
23En tiu tempo ĉiu loko, kie estis mil vinberbranĉoj, havantaj la prezon de mil arĝentaj moneroj, kovriĝos per dornoj kaj pikarbustoj.
24人上那裏去,必帶弓箭,因為遍地滿了荊棘和蒺藜。
24Kun sagoj kaj pafarkoj oni venos tien, ĉar la tuta lando kovriĝos per dornoj kaj pikarbustoj.
25所有用鋤刨挖的山地,你因怕荊棘和蒺藜,不敢上那裏去;只可成了放牛之處,為羊踐踏之地。」
25Kaj sur ĉiujn montojn, kiujn oni prilaboradis per pioĉoj, oni ne povos supreniri pro timo antaŭ la dornoj kaj pikarbustoj; oni sendos tien bovojn, oni irigos tien ŝafojn.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.