以賽亞書 35
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1曠野和乾旱之地必然歡喜; 沙漠也必快樂; 又像玫瑰開花,
1Ekĝojos la dezerto kaj la senakvejo, triumfos la stepo kaj ekfloros kiel lilio.
2必開花繁盛, 樂上加樂,而且歡呼。 黎巴嫩 的榮耀, 並 迦密 與 沙崙 的華美,必賜給它。 人必看見耶和華的榮耀, 我們上帝的華美。
2Ĝi forte ekfloros kaj triumfos, triumfos kaj kantos; la gloro de Lebanon estos donita al ĝi, la beleco de Karmel kaj Ŝaron; ili vidos la gloron de la Eternulo, la majeston de nia Dio.
3你們要使軟弱的手堅壯, 無力的膝穩固。
3Fortigu la senfortiĝintajn manojn, kaj fortikigu la ŝanceliĝantajn genuojn.
4對膽怯的人說: 你們要剛強,不要懼怕。 看哪,你們的上帝必來報仇, 必來施行極大的報應; 他必來拯救你們。
4Diru al tiuj, kiuj estas senkuraĝigitaj en la koro: Tenu vin forte, ne timu; jen estas via Dio! venos venĝo, repago de Dio; Li mem venos kaj helpos vin.
5那時,瞎子的眼必睜開; 聾子的耳必開通。
5Tiam malkovriĝos la okuloj de la blinduloj, kaj la oreloj de la surduloj malfermiĝos.
6那時,瘸子必跳躍像鹿; 啞巴的舌頭必能歌唱。 在曠野必有水發出; 在沙漠必有河湧流。
6Tiam la lamulo eksaltos kiel cervo, kaj la lango de la mutulo ekkantos; ĉar en la dezerto elfendiĝos akvo kaj en la stepo riveroj.
7發光的沙要變為水池; 乾渴之地要變為泉源。 在野狗躺臥之處, 必有青草、蘆葦,和蒲草。
7Kaj la fantoma lago fariĝos reala, kaj la tero senakva fariĝos fonto de akvo; la loĝloko de ŝakaloj fariĝos loko por kano kaj junko.
8在那裏必有一條大道, 稱為聖路。 污穢人不得經過, 必專為贖民行走; 行路的人雖愚昧, 也不致失迷。
8Kaj estos tie irejo kaj vojo, kaj ĝi estos nomata Vojo Sankta; malpurulo ne iros sur ĝi, ĉar nur al ili ĝi apartenas; irante sur tiu vojo, eĉ malsaĝuloj ne eraros.
9在那裏必沒有獅子, 猛獸也不登這路; 在那裏都遇不見, 只有贖民在那裏行走。
9Ne estos tie leono, kaj rabobesto ne aperos sur ĝi, ne troviĝos tie; iros nur savitoj.
10並且耶和華救贖的民必歸回, 歌唱來到 錫安 ; 永樂必歸到他們的頭上; 他們必得着歡喜快樂, 憂愁歎息盡都逃避。
10Kaj la elaĉetitoj de la Eternulo revenos kaj iros sur Cionon kun kantado, kaj ĝojo eterna estos super ilia kapo; ĝojon kaj gajecon ili atingos, kaj forflugos afliktoj kaj ĝemado.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.