以賽亞書 12
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1到那日,你必說: 耶和華啊,我要稱謝你! 因為你雖然向我發怒, 你的怒氣卻已轉消; 你又安慰了我。
1En tiu tago vi diros: Mi dankas Vin, ho Eternulo; ĉar kvankam Vi koleris min, Via kolero jam foriĝis, kaj Vi konsolas min.
2看哪!上帝是我的拯救; 我要倚靠他,並不懼怕。 因為主耶和華是我的力量, 是我的詩歌, 他也成了我的拯救。
2Jen Dio estas mia savo: mi fidas, kaj mi ne timas; ĉar Dio, la Eternulo, estas mia forto kaj mia kanto, kaj Li fariĝis mia savo.
3所以,你們必從救恩的泉源歡然取水。
3Kaj vi ĉerpos kun ĝojo akvon el la fontoj de la savo.
4在那日,你們要說: 當稱謝耶和華,求告他的名; 將他所行的傳揚在萬民中, 提說他的名已被尊崇。
4Kaj vi diros en tiu tago: Danku la Eternulon, voku Lian nomon, sciigu Liajn farojn inter la popoloj, memorigu, ke Lia nomo estas alta.
5你們要向耶和華唱歌, 因他所行的甚是美好; 但願這事普傳天下。
5Kantu al la Eternulo, ĉar majestaĵon Li faris; tio estu sciata sur la tuta tero.
6錫安 的居民哪,當揚聲歡呼, 因為在你們中間的 以色列 聖者乃為至大。
6Ĝojkriu kaj kantu, loĝantino de Cion; ĉar granda estas inter vi la Sanktulo de Izrael.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.