以賽亞書 47
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1巴比倫 的處女啊, 下來坐在塵埃; 迦勒底 的閨女啊, 沒有寶座,要坐在地上; 因為你不再稱為柔弱嬌嫩的。
1Iru malsupren kaj sidiĝu sur polvo, ho virgulino filino de Babel; sidiĝu sur la tero, sentronigita filino de la Ĥaldeoj; ĉar oni ne plu nomos vin delikata kaj dorlotata.
2要用磨磨麵, 揭去帕子, 脫去長衣,露腿詵河。
2Prenu manan muelilon kaj muelu farunon; forigu vian vualon, levu vian vestrandon, malkovru vian kruron, transiru riverojn.
3你的下體必被露出; 你的醜陋必被看見。 我要報仇, 誰也不寬容。
3Malkovriĝos via nudaĵo, kaj montriĝos via honto. Mi faros venĝon, kaj Mi neniun indulgos.
4我們救贖主的名是 萬軍之耶和華- 以色列 的聖者。
4Nia Liberiganto — Lia nomo estas Eternulo Cebaot, Sanktulo de Izrael.
5迦勒底 的閨女啊, 你要默然靜坐,進入暗中, 因為你不再稱為列國的主母。
5Sidu silente kaj iru en mallumon, ho filino de la Ĥaldeoj, ĉar oni ne plu nomos vin estrino de regnoj.
6我向我的百姓發怒, 使我的產業被褻瀆, 將他們交在你手中, 你毫不憐憫他們, 把極重的軛加在老年人身上。
6Kiam Mi koleris Mian popolon, malhonoris Mian heredaĵon, kaj transdonis ilin en viajn manojn, vi ne montris al ili kompaton, sur maljunulon vi metis tre peze vian jugon;
7你自己說:我必永為主母, 所以你不將這事放在心上, 也不思想這事的結局。
7vi diris: Eterne mi estos estrino; vi ne prenis tion al via koro, ne pensis pri la sekvoj.
8你這專好宴樂、安然居住的, 現在當聽這話。 你心中說:惟有我, 除我以外再沒有別的。 我必不致寡居, 也不遭喪子之事。
8Aŭskultu do nun, ho voluptulino, kiu sidas senzorge, kiu diras en sia koro: Mi estas, kaj ne ekzistas alia krom mi; mi ne fariĝos vidvino, kaj mi ne konos perdon de infanoj.
9哪知,喪子、寡居這兩件事 在一日轉眼之間必臨到你; 正在你多行邪術、廣施符咒的時候, 這兩件事必全然臨到你身上。
9Venos do sur vin tiuj du aferoj subite, en unu tago; seninfaneco kaj vidvineco en plena mezuro trafos vin, malgraŭ viaj multaj sorĉoj, malgraŭ la granda forto de viaj magiaĵoj.
10你素來倚仗自己的惡行,說: 無人看見我。 你的智慧聰明使你偏邪, 並且你心裏說:惟有我, 除我以外再沒有別的。
10Vi sentis vin sendanĝera en via malboneco; vi diris: Neniu min vidas; via saĝeco kaj via scio estis viaj delogantoj; kaj vi diris en via koro: Mi estas, kaj ne ekzistas alia krom mi.
11因此,禍患要臨到你身; 你不知何時發現, 災害落在你身上, 你也不能除掉; 所不知道的毀滅也必忽然臨到你身。
11Tial venos sur vin malbono, kies komencon vi ne scios, kaj falos sur vin malfeliĉo, el kiu vi ne povos vin elaĉeti, kaj surprizos vin pereo, kiun vi ne antaŭvidis.
12站起來吧! 用你從幼年勞神施行的符咒和你許多的邪術; 或者可得益處, 或者可得強勝。
12Restu do ĉe viaj magiaĵoj, kaj ĉe viaj multaj sorĉoj, super kiuj vi laboris de via juneco; eble vi povos profiti, eble vi fortiĝos.
13你籌劃太多,以致疲倦。 讓那些觀天象的,看星宿的, 在月朔說預言的,都站起來, 救你脫離所要臨到你的事。
13Vi laciĝis de la multo de viaj konsiliĝoj; nun ili stariĝu, la mezurantoj de la ĉielo, la esplorantoj de la steloj, la antaŭdiristoj laŭ la luno, kaj ili savu vin kontraŭ tio, kio trafos vin.
14他們要像碎稭被火焚燒, 不能救自己脫離火焰之力; 這火並非可烤的炭火, 也不是可以坐在其前的火。
14Jen, ili fariĝos kiel pajlo; la fajro forbruligos ilin; ili ne savos sian animon el la forto de la flamo; ne estos ia karbo, ĉe kiu sin varmigi, nek fajro, antaŭ kiu sidi.
15你所勞神的事都要這樣與你 無益 ; 從幼年與你貿易的也都各奔各鄉,無人救你。
15Tiaj fariĝis por vi tiuj, kun kiuj vi multe penis, kun kiuj vi interrilatis de via juneco; ĉiu forvagis siaflanken, neniu vin savos.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.