以賽亞書 32
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1看哪,必有一王憑公義行政; 必有首領藉公平掌權。
1Jen kun justeco regos reĝo, kaj princoj administros laŭleĝe.
2必有一人像避風所和避暴雨的隱密處, 又像河流在乾旱之地, 像大磐石的影子在疲乏之地。
2Kaj ĉiu estos kiel ŝirmilo kontraŭ vento, kiel rifuĝejo kontraŭ pluvego, kiel torentoj da akvo en la stepo, kiel ombro de peza roko en lando dezerta.
3那能看的人,眼不再昏迷; 能聽的人,耳必得聽聞。
3La okuloj de vidantoj ne estos fermitaj, kaj la oreloj de aŭdantoj atentos.
4冒失人的心必明白知識; 結吧人的舌必說話通快。
4Kaj la koro de senprudentuloj lernos scion, kaj la lango de balbutantoj parolos rapide kaj klare.
5愚頑人不再稱為高明; 吝嗇人不再稱為大方。
5Oni ne plu nomos malnoblulon noblulo, kaj pri avarulo oni ne plu diros, ke li estas bonfaranto.
6因為愚頑人必說愚頑話, 心裏想作罪孽, 慣行褻瀆的事, 說錯謬的話攻擊耶和華, 使飢餓的人無食可吃, 使口渴的人無水可喝。
6Ĉar malnoblulo parolas malnoblaĵon, kaj lia koro faras malbonagojn, agante hipokrite kaj parolante pri la Eternulo malveraĵon, senmanĝigante la animon de malsatanto kaj forprenante trinkaĵon de soifanto.
7吝嗇人所用的法子是惡的; 他圖謀惡計, 用謊言毀滅謙卑人; 窮乏人講公理的時候, 他也是這樣行。
7La iloj de malpiulo estas malbonaj; li havas intencojn malvirtajn, por pereigi malriĉulojn per vortoj mensogaj, eĉ kiam la senhavulo diras pravaĵon.
8高明人卻謀高明事, 在高明事上也必永存。
8Sed noblulo havas intencojn noblajn, kaj li restas en nobleco.
9安逸的婦女啊,起來聽我的聲音! 無慮的女子啊,側耳聽我的言語!
9Virinoj senzorgaj, leviĝu, aŭskultu mian voĉon; filinoj ne pensantaj pri danĝero, atentu miajn vortojn.
10無慮的女子啊,再過一年多,必受騷擾; 因為無葡萄可摘, 無果子可收。
10Post tagoj kaj jaro vi ektremos, ho senzorgulinoj; ĉar finita estos la vinberrikolto, ne plu estos enkolektado de fruktoj.
11安逸的婦女啊,要戰兢; 無慮的女子啊,要受騷擾。 脫去衣服,赤着身體, 腰束 麻布 。
11Maltrankviliĝu, ho senzorgaj; ektremu, ne pensantaj pri danĝero; senvestigu kaj nudigu vin kaj zonu la lumbojn.
12她們必為美好的田地 和多結果的葡萄樹,搥胸哀哭。
12Oni ploros pri la abundo, pri la ĉarmaj kampoj, pri la fruktoriĉaj vinberĝardenoj.
13荊棘蒺藜必長在我百姓的地上, 又長在歡樂的城中和一切快樂的房屋上。
13Sur la tero de mia popolo kreskos pikarbustoj kaj dornoj, ankaŭ sur ĉiuj domoj de gajeco de la brua urbo.
14因為宮殿必被撇下, 多民的城必被離棄; 山岡望樓永為洞穴, 作野驢所喜樂的, 為羊群的草場。
14Ĉar la palacoj estos forlasitaj, la bruo de la urbo malaperos, la fortikaĵoj kaj turoj fariĝos por ĉiam anstataŭaĵo de kavernoj, ĝojloko por sovaĝaj azenoj, paŝtiĝejo por brutaroj;
15等到 聖 靈從上澆灌我們, 曠野就變為肥田, 肥田看如樹林。
15ĝis verŝiĝos sur nin spirito de supre kaj la dezerto fariĝos fruktodona kampo kaj la fruktodona kampo estos rigardata kiel arbaro.
16那時,公平要居在曠野; 公義要居在肥田。
16Kaj justeco ekloĝos en la dezerto, kaj vero sidos sur la fruktodona kampo.
17公義的果效必是平安; 公義的效驗必是平穩,直到永遠。
17Kaj produkto de justeco estos paco, kaj akiro de justeco estos trankvileco kaj sendanĝereco por ĉiam.
18我的百姓必住在平安的居所, 安穩的住處,平靜的安歇所。
18Kaj mia popolo loĝos en loĝejo paca kaj en sidejoj sendanĝeraj kaj en ripozejoj senzorgaj,
19( 但要降冰雹打倒樹林; 城必全然拆平。)
19kaj disŝutiĝos kiel hajlo sur la deklivoj de arbaro, kaj malsupre en la valo etendiĝos la urbo.
20你們在各水邊撒種、 牧放牛驢的有福了!
20Feliĉaj estas vi, kiuj semas super ĉiu akvo, kiuj lasas en libereco la piedojn de la bovo kaj de la azeno.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.