以賽亞書 19
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1論 埃及 的默示: 看哪,耶和華乘駕快雲, 臨到 埃及 。 埃及 的偶像在他面前戰兢; 埃及 人的心在裏面消化。
1Profetaĵo pri Egiptujo: Jen la Eternulo veturos sur malpeza nubo kaj venos Egiptujon. Kaj ektremos antaŭ Li la idoloj de Egiptujo, kaj la koro de la Egiptoj senkuraĝiĝos interne de ili.
2我必激動 埃及 人攻擊 埃及 人- 弟兄攻擊弟兄, 鄰舍攻擊鄰舍; 這城攻擊那城, 這國攻擊那國。
2Kaj Mi tumultigos Egiptojn kontraŭ Egiptojn; kaj militos ĉiu kontraŭ sia frato kaj ĉiu kontraŭ sia amiko, urbo kontraŭ urbo, regno kontraŭ regno.
3埃及 人的心神必在裏面耗盡; 我必敗壞他們的謀略。 他們必求問偶像和念咒的、 交鬼的、行巫術的。
3Kaj malaperos la kuraĝo de la Egiptoj interne de ili, kaj Mi detruos iliajn intencojn; kaj ili demandos la idolojn kaj la sorĉistojn kaj la aŭguristojn kaj la antaŭdiristojn.
4我必將 埃及 人交在殘忍主的手中; 強暴王必轄制他們。 這是主-萬軍之耶和華說的。
4Kaj Mi transdonos la Egiptojn en la manon de kruela sinjoro, kaj senkompata reĝo regos super ili, diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.
5海中的水必絕盡, 河也消沒乾涸。
5Kaj sekforiĝos la akvo el la maro, kaj la rivero senakviĝos kaj sekiĝos.
6江河要變臭; 埃及 的河水都必減少枯乾。 葦子和蘆荻都必衰殘;
6Kaj senhaviĝos la riveroj, elĉerpiĝos kaj sekiĝos la kanaloj de Egiptujo, kano kaj junko velkos.
7靠 尼羅河 旁的草田, 並沿 尼羅河 所種的田,都必枯乾。 莊稼 被 風 吹去,歸於無有。
7La herbejoj apudakvaj, super la akvo mem, kaj ĉio semita apud la akvo velkos, sekiĝos, kaj malaperos.
8打魚的必哀哭。 在 尼羅河 一切釣魚的必悲傷; 在水上撒網的必都衰弱。
8Kaj malĝojos la fiŝkaptistoj, kaj ploros ĉiuj, kiuj ĵetas fiŝhokojn en la akvon, kaj la etendantoj de retoj surakvaj estos malfeliĉaj.
9用梳好的麻造物的 和織白布的都必羞愧;
9Kaj hontos la prilaboristoj de lino kombita kaj la teksistoj de blanka tolo.
10國柱必被打碎, 所有傭工的,心必愁煩。
10Kaj la pilastroj de la lando estos disbatitaj; ĉiuj dungatoj estos malgajaj.
11瑣安 的首領極其愚昧; 法老大有智慧的謀士, 所籌劃的成為愚謀。 你們怎敢對法老說: 我是智慧人的子孫, 我是古王的後裔?
11Malsaĝaj estas la princoj de Coan; la saĝaj konsilistoj de Faraono fariĝis senkonsilaj. Kiel vi diros al Faraono: Mi estas filo de saĝuloj, ido de antikvaj reĝoj?
12你的智慧人在哪裏呢? 萬軍之耶和華向 埃及 所定的旨意, 他們可以知道,可以告訴你吧!
12Kie do nun estas viaj saĝuloj? ili do diru al vi kaj sciigu, kion la Eternulo Cebaot decidis pri Egiptujo.
13瑣安 的首領都變為愚昧; 挪弗 的首領都受了迷惑。 當 埃及 支派房角石的, 使 埃及 人走錯了路。
13Malsaĝiĝis la princoj de Coan, trompiĝis la princoj de Nof, erarigis Egiptujon, la fundamenton de siaj gentoj.
14耶和華使乖謬的靈攙入 埃及 中間; 首領使 埃及 一切所做的都有差錯, 好像醉酒之人嘔吐的時候東倒西歪一樣。
14La Eternulo verŝis en ilin spiriton de konfuzo; kaj ili erarigis Egiptujon en ĉiuj ĝiaj faroj, kiel ebriulo ŝanceliĝas vomante.
15埃及 中,無論是頭與尾, 棕枝與蘆葦,所做之工都不成就。
15Kaj estos en Egiptujo nenia faro, kiun farus kapo aŭ vosto, branĉo aŭ kano.
16到那日, 埃及 人必像婦人一樣,他們必因萬軍之耶和華在 埃及 以上所掄的手,戰兢懼怕。
16En tiu tempo Egiptujo estos kiel virinoj; ĝi tremos kaj timos antaŭ la moviĝo de la mano de la Eternulo Cebaot, kiun Li svingos super ĝi.
17猶大 地必使 埃及 驚恐,向誰提起 猶大 地,誰就懼怕。這是因萬軍之耶和華向 埃及 所定的旨意。
17Kaj la lando de Jehuda fariĝos teruraĵo por la Egiptoj; ĉiu, kiu rememoros ĝin, ektimos, pro la decido de la Eternulo Cebaot, kiun Li decidis pri ili.
18當那日, 埃及 地必有五城的人說 迦南 的方言,又指着萬軍之耶和華起誓。有一城必稱為「滅亡城」。
18En tiu tempo estos en la lando Egipta kvin urboj, parolantaj la lingvon Kanaanan kaj ĵurantaj per la Eternulo Cebaot; unu havos la nomon Urbo de Detruo.
19當那日,在 埃及 地中必有為耶和華築的一座壇;在 埃及 的邊界上必有為耶和華 立 的一根柱。
19En tiu tempo estos altaro por la Eternulo meze de la lando Egipta, kaj monumento por la Eternulo apud ĝia limo;
20這都要在 埃及 地為萬軍之耶和華作記號和證據。 埃及 人因為受人的欺壓哀求耶和華,他就差遣一位救主作護衛者,拯救他們。
20kaj ĝi estos signo kaj atesto pri la Eternulo Cebaot en la lando Egipta; ĉar ili krios al la Eternulo pro la premantoj, kaj Li sendos al ili savanton kaj potenculon, kiu savos ilin.
21耶和華必被 埃及 人所認識。在那日, 埃及 人必認識耶和華,也要獻祭物和供物敬拜他,並向耶和華許願還願。
21Kaj la Eternulo fariĝos konata al la Egiptoj; kaj la Egiptoj tiam ekkonos la Eternulon, kaj alportos buĉoferojn kaj farunoferojn, kaj faros sanktajn promesojn al la Eternulo kaj plenumos.
22耶和華必擊打 埃及 ,又擊打又醫治, 埃及 人就歸向耶和華。他必應允他們的禱告,醫治他們。
22La Eternulo frapos la Egiptojn, frapos kaj resanigos; kaj ili returnos sin al la Eternulo, kaj Li aŭskultos ilian peton kaj resanigos ilin.
23當那日,必有從 埃及 通 亞述 去的大道。 亞述 人要進入 埃及 , 埃及 人也進入 亞述 ; 埃及 人要與 亞述 人一同敬拜 耶和華 。
23En tiu tempo estos vojo de Egiptujo al Asirio; kaj la Asirianoj venados en Egiptujon kaj la Egiptoj en Asirion, kaj la Egiptoj servados kune kun la Asirianoj.
24當那日, 以色列 必與 埃及 、 亞述 三國一律,使地上的人得福;
24En tiu tempo Izrael estos triope kun Egiptujo kaj Asirio; estos beno sur la tero.
25因為萬軍之耶和華賜福給他們,說:「 埃及 -我的百姓, 亞述 -我手的工作, 以色列 -我的產業,都有福了!」
25La Eternulo Cebaot benos ilin, dirante: Benataj estu Mia popolo la Egiptoj, kaj Asirio, verko de Miaj manoj, kaj Mia heredaĵo Izrael.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.