Nombroj
Chapter 34
Londona Biblio (Esperant…
vs Freedom Bible (フリー…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
1主はモーセに告げられた。
2Ordonu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Kiam vi venos en la landon Kanaanan, tiu lando fariĝu via posedaĵo, la lando Kanaana laŭ siaj limoj.
2「イスラエルの子らに命じて、こう告げなさい。『あなたがたがカナンの地に入るとき、相続地として与えられるカナンの地の境界は次のとおりである。
3La rando suda estu por vi de la dezerto Cin, apud Edom, kaj la suda limo estu por vi de la fino de la Sala Maro oriente;
3南側は、エドムに接するツィンの荒野から始まり、南の境界は塩の海の東端から始まる。
4kaj la suda limo turniĝos ĉe vi al la altaĵo Akrabim kaj iros tra Cin, kaj ĝiaj elstaraĵoj iros suden ĝis Kadeŝ-Barnea kaj atingos ĝis Ĥacar-Adar kaj pasos tra Acmon;
4境界はアクラビムの坂の南を回ってツィンを通り、カデシュ・バルネアの南へ出る。そこからハツァル・アダルへ進み、アツモンを通る。
5kaj de Acmon la limo turniĝos al la Egipta torento, kaj ĝiaj elstaraĵoj estos ĝis la maro.
5さらにアツモンからエジプト川へ曲がり、海に至る。
6Kaj por okcidenta limo estu por vi la Granda Maro kiel limo; tio estos por vi la limo okcidenta.
6西の境界は大海とその海岸である。これが西の境界となる。
7Kaj tia estu por vi la limo norda: de la Granda Maro vi tiros ĝin al vi ĝis la monto Hor;
7北の境界は次のとおりである。大海からホル山へ境界線を引き、
8de la monto Hor tiru ĝin ĝis Ĥamat, kaj la elstaraĵoj de la limo iros al Cedad;
8ホル山からハマトの入口へ線を引く。境界はツェダデへ進み、
9kaj la limo iros ĝis Zifron, kaj ĝiaj elstaraĵoj iros ĝis Ĥacar-Enan; tio estu por vi la limo norda.
9ツィフロンを経てハツァル・エナンに至る。これが北の境界となる。
10Kaj la limon orientan vi tiros al vi de Ĥacar-Enan ĝis Ŝefam;
10東の境界は、ハツァル・エナンからシェファムへ線を引く。
11de Ŝefam la limo iros ĝis Ribla, orienten de Ain; poste la limo iros malsupren kaj tuŝos la bordon de la maro Kineret oriente;
11境界はシェファムからアインの東にあるリブラへ下り、さらにキネレテ湖の東岸に達する。
12kaj pluen la limo iros ĝis Jordan, kaj ĝiaj elstaraĵoj estos ĝis la Sala Maro. Tia estos via lando laŭ ĝiaj limoj ĉirkaŭe.
12そこからヨルダン川を下り、塩の海に至る。これが周囲の境界によって定められる、あなたがたの地である。』」
13Kaj Moseo ordonis al la Izraelidoj, dirante: Tio estas la lando, kiun vi dividos inter vi per loto kaj kiun la Eternulo ordonis doni al naŭ triboj kaj al duontribo;
13モーセはイスラエルの子らに命じた。「これは、くじによって相続地として受け継ぐ地である。主はこれを九部族と半部族に与えるよう命じられた。
14ĉar la tribo de la Rubenidoj laŭ iliaj patrodomoj, kaj la tribo de la Gadidoj laŭ iliaj patrodomoj, kaj duono de la tribo de la Manaseidoj prenis sian parton;
14ルベン族とガド族は父祖の家ごとに、またマナセの半部族も、すでに相続地を受け取っている。
15la du triboj kaj la duontribo prenis sian parton transe de la Jeriĥa Jordan, oriente, sur la flanko de sunleviĝo.
15二部族と半部族は、エリコの向かい、ヨルダン川の東側、日の出る方角に相続地を受け取った。」
16Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
16主はモーセに告げられた。
17Jen estas la nomoj de la viroj, kiuj disdividos inter vi la landon: Eleazar, la pastro, kaj Josuo, filo de Nun.
17「あなたがたのために地を相続地として分ける者は、祭司エルアザルとヌンの子ヨシュアである。
18Kaj po unu estro el ĉiu tribo prenu por la dividado de la lando.
18また、地を分けるため、各部族から指導者を一人ずつ選びなさい。
19Kaj jen estas la nomoj de la viroj: por la tribo de Jehuda, Kaleb, file de Jefune;
19その男たちの名は次のとおりである。ユダの部族からは、エフネの子カレブ。
20kaj por la tribo de la Simeonidoj, Ŝemuel, filo de Amihud;
20シメオンの子らの部族からは、アミフデの子シェムエル。
21por la tribo de Benjamen, Elidad, filo de Kislon;
21ベニヤミンの部族からは、キスロンの子エリダデ。
22kaj por la tribo de la Danidoj, la estro Buki, filo de Jogli;
22ダンの子らの部族の指導者として、ヨグリの子ブキ。
23por la filoj de Jozef: por la tribo de la Manaseidoj, la estro Ĥaniel, filo de Efod,
23ヨセフの子らのうち、マナセの子らの部族の指導者として、エフォデの子ハニエル。
24kaj por la tribo de la Efraimidoj, la estro Kemuel, filo de Ŝiftan;
24エフライムの子らの部族の指導者として、シフタンの子ケムエル。
25kaj por la tribo de la Zebulunidoj, la estro Elicafan, filo de Parnaĥ;
25ゼブルンの子らの部族の指導者として、パルナクの子エリツァファン。
26kaj por la tribo de la Isaĥaridoj, la estro Paltiel, filo de Azan;
26イッサカルの子らの部族の指導者として、アザンの子パルティエル。
27kaj por la tribo de la Aŝeridoj, la estro Aĥihud, filo de Ŝelomi;
27アシェルの子らの部族の指導者として、シェロミの子アヒフデ。
28kaj por la tribo de la Naftaliidoj, la estro Pedahel, filo de Amihud.
28ナフタリの子らの部族の指導者として、アミフデの子ペダヘル。」
29Tio estas tiuj, al kiuj la Eternulo ordonis, ke ili disdonu la posedaĵojn al la Izraelidoj en la lando Kanaana.
29これらが、カナンの地でイスラエルの子らに相続地を分けるよう、主が命じられた者たちである。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.