Nombroj 29
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
1Kaj en la sepa monato, en la unua tago de la monato, estu ĉe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron; tago de trumpetado ĝi estu por vi.
1「第七の月の第一日には聖なる集会を開き、通常の仕事をしてはならない。この日はラッパを吹き鳴らす日である。
2Kaj alportu bruloferon, kiel agrablan odoraĵon al la Eternulo: unu bovidon, unu virŝafon, sep jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn;
2主への芳ばしい香りとなる全焼のささげ物として、若い雄牛一頭、雄羊一頭、一歳の傷のない雄の子羊七頭をささげる。
3kaj ilian farunoferon: delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por la bovido, du dekonojn por la virŝafo;
3その穀物のささげ物は油を混ぜた上質の小麦粉とし、牛には十分の三エパ、雄羊には十分の二エパ、
4kaj po unu dekono por ĉiu el la sep ŝafidoj;
4七頭の子羊のそれぞれ一頭には十分の一エパをささげなさい。
5kaj unu virkapron, kiel pekoferon, por pekliberigi vin;
5また、あなたがたのために贖罪を行うため、贖罪のささげ物として雄山羊一頭をささげなさい。
6krom la monata brulofero kaj ĝia farunofero kaj la konstanta brulofero kaj ĝia farunofero; kaj iliajn verŝoferojn laŭ ilia regularo; kiel agrablan odoraĵon, fajroferon al la Eternulo.
6これは、新月の全焼のささげ物と穀物のささげ物、絶えずささげる全焼のささげ物と穀物のささげ物、および定めに従った注ぎのささげ物に加える、主への芳ばしい香りとなる火によるささげ物である。
7Kaj en la deka tago de tiu sepa monato estu ĉe vi sankta kunveno; kaj premu viajn animojn; faru nenian laboron;
7この第七の月の十日には聖なる集会を開き、身を戒め、いかなる仕事もしてはならない。
8kaj alportu bruloferon al la Eternulo, agrablan odoraĵon: unu bovidon, unu virŝafon, sep jaraĝajn ŝafidojn; sendifektaj ili estu ĉe vi;
8主への芳ばしい香りとなる全焼のささげ物として、若い雄牛一頭、雄羊一頭、一歳の雄の子羊七頭をささげる。それらは傷のないものとする。
9kaj ilian farunoferon: delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por la bovido, du dekonojn por la unu virŝafo;
9その穀物のささげ物は油を混ぜた上質の小麦粉とし、牛には十分の三エパ、一頭の雄羊には十分の二エパ、
10po unu dekono por ĉiu el la sep ŝafidoj;
10七頭の子羊のそれぞれ一頭には十分の一エパをささげなさい。
11unu virkapron, kiel pekoferon, krom la pekofero de pekliberigo kaj la konstanta brulofero kaj ĝia farunofero kaj iliaj verŝoferoj.
11贖罪のささげ物として雄山羊一頭をささげる。これは贖罪日の贖罪のささげ物、絶えずささげる全焼のささげ物、穀物のささげ物、および注ぎのささげ物に加えるものである。
12Kaj en la dek-kvina tago de la sepa monato estu ĉe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron, kaj festu feston al la Eternulo dum sep tagoj;
12第七の月の十五日には聖なる集会を開き、通常の仕事をしてはならない。七日間、主への祭りを守る。
13kaj alportu bruloferon, fajroferon, agrablan odoraĵon al la Eternulo: dek tri bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn, sendifektaj ili estu;
13主への芳ばしい香りとなる火による全焼のささげ物として、若い雄牛十三頭、雄羊二頭、一歳の雄の子羊十四頭をささげる。それらは傷のないものとする。
14kaj ilian farunoferon: delikatan farunon, miksitan kun oleo, po tri dekonoj por ĉiu el la dek tri bovidoj, po du dekonoj por ĉiu el la du virŝafoj;
14その穀物のささげ物は油を混ぜた上質の小麦粉とし、十三頭の牛のそれぞれ一頭に十分の三エパ、二頭の雄羊のそれぞれ一頭に十分の二エパ、
15kaj po unu dekono por ĉiu el la dek kvar ŝafidoj;
15十四頭の子羊のそれぞれ一頭に十分の一エパをささげなさい。
16kaj unu virkapron, kiel pekoferon, krom la konstanta brulofero, ĝia farunofero, kaj ĝia verŝofero.
16また、絶えずささげる全焼のささげ物、穀物のささげ物、注ぎのささげ物に加えて、贖罪のささげ物として雄山羊一頭をささげる。
17Kaj en la dua tago: dek du bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn;
17二日目には、若い雄牛十二頭、雄羊二頭、一歳の傷のない雄の子羊十四頭をささげる。
18kaj ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo;
18雄牛、雄羊、子羊に添える穀物のささげ物と注ぎのささげ物は、定めに従い、その数に応じてささげる。
19kaj unu virkapron, kiel pekoferon, krom la konstanta brulofero kaj ĝia farunofero kaj iliaj verŝoferoj.
19また、絶えずささげる全焼のささげ物と穀物のささげ物、注ぎのささげ物に加えて、贖罪のささげ物として雄山羊一頭をささげる。
20Kaj en la tria tago: dek unu bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn;
20三日目には、雄牛十一頭、雄羊二頭、一歳の傷のない雄の子羊十四頭をささげる。
21kaj ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo;
21雄牛、雄羊、子羊に添える穀物のささげ物と注ぎのささげ物は、定めに従い、その数に応じてささげる。
22kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj ĝia farunofero kaj ĝia verŝofero.
22また、絶えずささげる全焼のささげ物と穀物のささげ物、注ぎのささげ物に加えて、贖罪のささげ物として雄山羊一頭をささげる。
23Kaj en la kvara tago: dek bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn;
23四日目には、雄牛十頭、雄羊二頭、一歳の傷のない雄の子羊十四頭をささげる。
24ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo;
24雄牛、雄羊、子羊に添える穀物のささげ物と注ぎのささげ物は、定めに従い、その数に応じてささげる。
25kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, ĝia farunofero, kaj ĝia verŝofero.
25また、絶えずささげる全焼のささげ物、穀物のささげ物、注ぎのささげ物に加えて、贖罪のささげ物として雄山羊一頭をささげる。
26Kaj en la kvina tago: naŭ bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn;
26五日目には、雄牛九頭、雄羊二頭、一歳の傷のない雄の子羊十四頭をささげる。
27kaj ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo;
27雄牛、雄羊、子羊に添える穀物のささげ物と注ぎのささげ物は、定めに従い、その数に応じてささげる。
28kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj ĝia farunofero kaj ĝia verŝofero.
28また、絶えずささげる全焼のささげ物と穀物のささげ物、注ぎのささげ物に加えて、贖罪のささげ物として雄山羊一頭をささげる。
29Kaj en la sesa tago: ok bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn;
29六日目には、雄牛八頭、雄羊二頭、一歳の傷のない雄の子羊十四頭をささげる。
30kaj ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo;
30雄牛、雄羊、子羊に添える穀物のささげ物と注ぎのささげ物は、定めに従い、その数に応じてささげる。
31kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, ĝia farunofero, kaj ĝia verŝofero.
31また、絶えずささげる全焼のささげ物、穀物のささげ物、注ぎのささげ物に加えて、贖罪のささげ物として雄山羊一頭をささげる。
32Kaj en la sepa tago: sep bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn;
32七日目には、雄牛七頭、雄羊二頭、一歳の傷のない雄の子羊十四頭をささげる。
33kaj ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo;
33雄牛、雄羊、子羊に添える穀物のささげ物と注ぎのささげ物は、定めに従い、その数に応じてささげる。
34kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, ĝia farunofero, kaj ĝia verŝofero.
34また、絶えずささげる全焼のささげ物、穀物のささげ物、注ぎのささげ物に加えて、贖罪のささげ物として雄山羊一頭をささげる。
35En la oka tago estu ĉe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron;
35八日目には厳かな集会を開き、通常の仕事をしてはならない。
36kaj alportu bruloferon, fajroferon, agrablan odoraĵon al la Eternulo; unu bovidon, unu virŝafon, sep jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn;
36主への芳ばしい香りとなる火による全焼のささげ物として、雄牛一頭、雄羊一頭、一歳の傷のない雄の子羊七頭をささげる。
37ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovido, por la virŝafo, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo;
37雄牛、雄羊、子羊に添える穀物のささげ物と注ぎのささげ物は、定めに従い、その数に応じてささげる。
38kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj ĝia farunofero kaj ĝia verŝofero.
38また、絶えずささげる全焼のささげ物、穀物のささげ物、注ぎのささげ物に加えて、贖罪のささげ物として雄山羊一頭をささげる。
39Tion faru al la Eternulo en viaj festoj, krom viaj sanktaj promesitaĵoj kaj viaj propravolaj donacoj, viaj bruloferoj kaj viaj farunoferoj kaj viaj verŝoferoj kaj viaj pacoferoj.
39定められた祭りには、これらを主にささげる。これは誓願のささげ物や自発的なささげ物、すなわち全焼のささげ物、穀物のささげ物、注ぎのささげ物、和解のいけにえに加えてささげるものである。」
40Kaj Moseo raportis al la Izraelidoj konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo.
40モーセは、主が命じられたことをすべてイスラエルの子らに告げた。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.