Nombroj
Chapter 17
Londona Biblio (Esperant…
vs Freedom Bible (フリー…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
1主はモーセに告げられた。
2Parolu al la Izraelidoj, kaj prenu de ili po unu bastono de ĉiu tribo, de ĉiuj iliaj triboj dek du bastonojn, kaj ĉies nomon skribu sur lia bastono.
2「イスラエルの子らに告げ、父祖の家ごとに指導者から一本ずつ、計十二本の杖を取りなさい。それぞれの名をその杖に書き記しなさい。
3Sed la nomon de Aaron skribu sur la bastono de Levi; ĉar unu bastono devas esti de la estro de ilia tribo.
3レビの杖にはアロンの名を書き記しなさい。父祖の家の長ごとに一本の杖がある。
4Kaj kuŝigu ilin en la tabernaklo de kunveno antaŭ la kesto de atesto, kie Mi aperas al vi.
4それらを会見の天幕の中、わたしがあなたがたと会う証しの前に置きなさい。
5Kaj kiun viron Mi elektos, ties bastono ekfloros; kaj tiel Mi silentigos antaŭ Mi la murmuradon de la Izraelidoj, kiun ili murmuras kontraŭ vi.
5わたしが選ぶ人の杖は芽を吹く。こうして、イスラエルの子らがあなたがたに向かってつぶやく、そのわたしへのつぶやきを鎮める。」
6Kaj Moseo parolis al la Izraelidoj, kaj ĉiuj iliaj estroj donis al li po unu bastono de ĉiu tribo, laŭ iliaj triboj dek du bastonojn; kaj la bastono de Aaron estis inter iliaj bastonoj.
6モーセがイスラエルの子らに告げると、指導者たちは父祖の家ごとに一本ずつ、計十二本の杖を渡した。アロンの杖もその中にあった。
7Kaj Moseo kuŝigis la bastonojn antaŭ la Eternulo en la tabernaklo de atesto.
7モーセは証しの天幕で、主の前にそれらの杖を置いた。
8Kaj en la sekvanta tago Moseo venis en la tabernaklon de atesto; kaj jen ekfloris la bastono de Aaron de la domo de Levi, kaj ĝi elirigis burĝonojn kaj donis florojn kaj maturigis migdalojn.
8翌日、モーセが証しの天幕に入ると、見よ、レビの家のアロンの杖が芽を吹き、つぼみを出し、花を咲かせ、熟したアーモンドの実を結んでいた。
9Kaj Moseo elportis ĉiujn bastonojn de antaŭ la Eternulo al ĉiuj Izraelidoj; kaj ili vidis, kaj ĉiu prenis sian bastonon.
9モーセはすべての杖を主の前からイスラエルの子らのもとへ持ち出した。彼らはそれを見て、それぞれ自分の杖を取った。
10Kaj la Eternulo diris al Moseo: Remetu la bastonon de Aaron antaŭ la keston de atesto, por ke ĝi estu gardata kiel memorsigno por la ribelemuloj, por ke ĉesiĝu ilia murmurado kontraŭ Mi, kaj por ke ili ne mortu.
10主はモーセに言われた。「アロンの杖を証しの前に戻し、反逆する者たちへのしるしとして保管しなさい。こうして、わたしに対する彼らのつぶやきを終わらせ、彼らが死なないようにする。」
11Kaj Moseo faris tion; kiel la Eternulo ordonis al li, tiel li faris.
11モーセは、主が命じられたとおりに行った。
12Kaj la Izraelidoj diris al Moseo: Jen ni mortas, ni pereas, ni ĉiuj pereas;
12イスラエルの子らはモーセに言った。「ああ、私たちは死ぬ。滅びる。みな滅びてしまう!
13ĉiu, kiu alproksimiĝas al la tabernaklo de la Eternulo, mortas; ĉu ni ĉiuj mortos?
13主の幕屋に近づく者はみな死ぬ。私たちはみな死に絶えるのか。」

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.