Nombroj 31
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
1主はモーセに告げられた。
2Faru venĝon pro la Izraelidoj sur la Midjanidoj; kaj poste alkolektiĝu al via popolo.
2「ミディアン人に対するイスラエルの子らの復讐を遂げなさい。その後、あなたはその民に加えられる。」
3Kaj Moseo ekparolis al la popolo, dirante: Armu inter vi virojn por milito, ke ili iru kontraŭ Midjan, por fari venĝon de la Eternulo sur Midjan.
3モーセは民に言った。「あなたがたの中から戦いに出る者を武装させ、ミディアンを攻めて、主の復讐を遂げさせなさい。
4Po mil el tribo, el ĉiuj triboj de Izrael, sendu en militon.
4イスラエルのすべての部族から、各部族千人ずつを戦いに遣わしなさい。」
5Kaj oni eligis el la miloj de la Izraelidoj, po mil el ĉiu tribo, dek du mil armitojn por milito.
5こうしてイスラエルの部隊から、各部族千人ずつ、合わせて一万二千人が戦いのために召集された。
6Kaj Moseo sendis ilin, po mil el tribo, en militon, ilin kaj Pineĥason, filon de la pastro Eleazar, en militon, kaj la sanktaj vazoj kaj alarmaj trumpetoj estis en lia mano.
6モーセは各部族から千人ずつを戦いに遣わした。祭司エルアザルの子ピネハスも、聖所の器具と合図のラッパを手にして彼らとともに出陣した。
7Kaj ili militis kontraŭ Midjan, kiel la Eternulo ordonis al Moseo, kaj ili mortigis ĉiujn virseksulojn.
7彼らは主がモーセに命じられたとおりにミディアンと戦い、すべての男子を殺した。
8Kaj la reĝojn de Midjan ili mortigis inter la aliaj mortigitoj: Evin, Rekemon, Curon, Ĥuron, kaj Reban, la kvin reĝojn de Midjan, kaj Bileamon, filon de Beor, ili mortigis per glavo.
8彼らは殺された者たちとともにミディアンの王たち、すなわちエヴィ、レケム、ツル、フル、レバというミディアンの五人の王を殺した。彼らはまた、ベオルの子バラムを剣で殺した。
9Kaj la Izraelidoj prenis en malliberecon la virinojn Midjanajn kaj iliajn infanojn; kaj ĉiujn iliajn brutojn kaj ilian tutan posedaĵon kaj havon ili rabis.
9イスラエルの子らはミディアンの女たちと幼子を捕虜にし、家畜、羊の群れ、財産をすべて戦利品として奪った。
10Kaj ĉiujn iliajn urbojn en iliaj lokoj de loĝado kaj ĉiujn iliajn kastelojn ili forbruligis per fajro.
10彼らは、彼らが住んでいたすべての町々と、すべての宿営を火で燃やした。
11Kaj ili prenis la tutan kaptitaĵon kaj rabitaĵon, kiel la homojn, tiel ankaŭ la brutojn.
11彼らは人も家畜も、捕虜と戦利品をすべて取った。
12Kaj ili venigis al Moseo kaj al la pastro Eleazar kaj al la komunumo de la Izraelidoj la kaptitojn kaj la prenitaĵon kaj la rabitaĵon en la tendaron sur la stepoj de Moab apud la Jeriĥa Jordan.
12そして捕虜と戦利品を、エリコの向かい、ヨルダン川のほとりのモアブの平野にある宿営へ持ち帰り、モーセ、祭司エルアザル、イスラエルの子らの会衆のもとへ届けた。
13Kaj eliris Moseo kaj la pastro Eleazar kaj ĉiuj estroj de la komunumo renkonte al ili ekster la tendaron.
13モーセ、祭司エルアザル、および会衆のすべての指導者たちは、彼らを出迎えるために宿営の外に出た。
14Kaj Moseo ekkoleris kontraŭ la militestroj, la milestroj kaj centestroj, kiuj venis el la milito.
14モーセは、戦いから帰って来た軍の指揮官、千人隊長、百人隊長に怒った。
15Kaj Moseo diris al ili: Vi lasis vivi ĉiujn virinojn!
15モーセは言った。「女たちをみな生かしておいたのか。
16Jen ili estis ja por la Izraelidoj, laŭ la vortoj de Bileam, instigo por deturniĝi de la Eternulo al Peor; kaj pro tio estis ja la punfrapado en la komunumo de la Eternulo.
16この女たちは、バラムの助言によって、ペオルの事件でイスラエルの子らを主に背かせた者たちではないか。そのため、主の会衆に疫病が起こった。
17Kaj nun mortigu ĉiun virseksan infanon; kaj ĉiun virinon, kiu ekkonis viron sur kuŝejo de viro, mortigu.
17今、幼子のうち男子をみな殺し、男と寝たことのある女をみな殺しなさい。
18Sed ĉiun infanon virinseksan, kiu ne ekkonis kuŝejon de viro, lasu viva por vi.
18しかし、男と寝たことのない若い女はみな生かしておきなさい。
19Kaj vi restu ekster la tendaro dum sep tagoj; ĉiu el vi kaj viaj kaptitoj, kiu mortigis homon, kaj ĉiu, kiu ektuŝis mortigiton, pekpurigu sin en la tria tago kaj en la sepa tago.
19あなたがたは七日間、宿営の外にとどまりなさい。人を殺した者、殺された者に触れた者は、三日目と七日目に、自分と捕虜を清める。
20Kaj ĉiun veston kaj ĉiun objekton el felo kaj ĉion faritan el kapra lano kaj ĉiun lignan vazon pekpurigu.
20あなたがたはすべての衣服、すべての革製品、山羊の毛で作られたすべてのもの、およびすべての木製品を清めなさい。」
21Kaj la pastro Eleazar diris al la militistoj, kiuj iris en la militon: Tio estas la leĝa instrukcio, kiun la Eternulo ordonis al Moseo:
21祭司エルアザルは、戦いに行った軍人たちに言った。「これが主がモーセに命じられた律法の掟である。
22Nur oron, arĝenton, kupron, feron, stanon, kaj plumbon,
22金、銀、青銅、鉄、すず、鉛、
23ĉion, kio povas iri en fajron, trairigu tra fajro, kaj ĝi estos pura, tamen per puriga akvo oni ĝin pekpurigu; ĉion, kio ne povas iri en fajron, trairigu tra akvo.
23火に耐えるものはすべて火の中を通せば清くなる。ただし、汚れを清める水でも清める。火に耐えないものはすべて水の中を通す。
24Kaj lavu viajn vestojn en la sepa tago kaj fariĝu puraj, kaj poste vi povas veni en la tendaron.
24七日目に衣服を洗えば清くなり、その後、宿営に入ることができる。」
25Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
25主はモーセに告げられた。
26Kalkulu la kvanton de la prenita kaptitaĵo, kiel de la homoj, tiel ankaŭ de la brutoj, vi kaj la pastro Eleazar kaj la estroj de la familioj de la komunumo.
26「あなたと祭司エルアザル、会衆の父祖の家の長たちは、奪った戦利品のうち、人と家畜の総数を数えなさい。
27Kaj dividu la prenitaĵon po duono inter tiuj, kiuj partoprenis en la milito kaj iris batali, kaj inter la tuta komunumo.
27戦利品を、戦いに出た兵士と全会衆との間で二等分しなさい。
28Kaj prenu imposton por la Eternulo de la militistoj, kiuj iris batali, po unu animo el kvincent, kiel el la homoj, tiel el la bovoj kaj el la azenoj kaj el la ŝafoj.
28戦いに出た兵士の分から、主への貢ぎ物を取りなさい。人、牛、ろば、羊、それぞれ五百につき一つである。
29Prenu tion el ilia duono, kaj donu al la pastro Eleazar, kiel oferdonon por la Eternulo.
29彼らの半分からそれを取り、主への奉納物として祭司エルアザルに与えなさい。
30Kaj el la duono, apartenanta al la Izraelidoj, prenu po unu kaptito el kvindek, kiel el la homoj, tiel ankaŭ el la bovoj, el la azenoj, kaj el la ŝafoj, el ĉiuj brutoj, kaj donu ilin al la Levidoj, kiuj plenumas la oficojn en la tabernaklo de la Eternulo.
30イスラエルの子らの半分からは、人、牛、ろば、羊、その他の家畜を、五十につき一つ取り、主の幕屋の務めを担うレビ人に与えなさい。」
31Kaj faris Moseo kaj la pastro Eleazar, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
31モーセと祭司エルアザルは、主がモーセに命じられたとおりに行った。
32Kaj la kvanto de la kaptitaĵo, krom la rabitaĵo, kiun rabis la militistoj, estis: da ŝafoj sescent sepdek kvin mil;
32軍人たちが奪った獲物の残りのぶんどり物は、羊六十七万五千頭、
33kaj da bovoj sepdek du mil;
33牛七万二千頭、
34kaj da azenoj sesdek unu mil;
34ろば六万一千頭、
35kaj da homoj, el virinoj, kiuj ne ekkonis kuŝejon de viro, la nombro de ĉiuj estis tridek du mil.
35また、男と寝たことのない女が、合わせて三万二千人であった。
36La duono, la parto de tiuj, kiuj iris en la militon, estis: da ŝafoj tricent tridek sep mil kvincent;
36その半分、すなわち戦いに出た者たちの割り当ては、羊三十三万七千五百頭であった。
37kaj la tributo por la Eternulo estis el la ŝafoj sescent sepdek kvin;
37その羊からの主への貢ぎ物は六百七十五頭であった。
38kaj da bovoj estis tridek ses mil, kaj el ili la tributo al la Eternulo sepdek du;
38牛は三万六千頭であり、その中からの主への貢ぎ物は七十二頭であった。
39kaj da azenoj estis tridek mil kvincent, kaj el ili la tributo al la Eternulo sesdek unu;
39ろばは三万五百頭であり、その中からの主への貢ぎ物は六十一頭であった。
40kaj da homoj estis dek ses mil, kaj el ili la tributo por la Eternulo tridek du animoj.
40人は一万六千人であり、その中からの主への貢ぎ物は三十二人であった。
41Kaj Moseo donis la tributon, la oferdonon por la Eternulo, al la pastro Eleazar, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
41モーセは主が命じられたとおり、主への奉納物である貢ぎ物を祭司エルアザルに与えた。
42Kaj el la duono, apartenanta al la Izraelidoj, kiun apartigis Moseo de la viroj, kiuj militis
42モーセが戦った男たちから分けた、イスラエルの子らの半分については、
43(kaj la duono, apartenanta al la komunumo, estis: da ŝafoj tricent tridek sep mil kvincent,
43(会衆の半分は、羊三十三万七千五百頭、
44kaj da bovoj tridek ses mil,
44牛三万六千頭、
45kaj da azenoj tridek mil kvincent,
45ろば三万五百頭、
46kaj da homoj dek ses mil) —
46および人一万六千人であった。)
47Kaj Moseo prenis el la duono, apartenanta al la Izraelidoj, unu prenitaĵon el kvindek, kiel el la homoj, tiel ankaŭ el la brutoj, kaj li donis ilin al la Levidoj, kiuj plenumas oficojn en la tabernaklo de la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
47モーセはそのイスラエルの子らの半分から、人であれ動物であれ、五十につき一つを取り出し、主がモーセに命じられたとおり、主の幕屋の任務を果たすレビ人に与えた。
48Kaj aliris al Moseo la estroj de la miloj da militistoj, la milestroj kaj la centestroj;
48軍の部隊を指揮する千人隊長と百人隊長が、モーセのもとに来た。
49kaj ili diris al Moseo: Viaj servantoj kalkulis la militistojn, kiuj estis komisiitaj al ni, kaj mankas el ili neniu;
49彼らはモーセに言った。「しもべどもが指揮下の兵士を数えましたが、私たちのうち一人も欠けていません。
50tial ni alportas oferon al la Eternulo, kion ĉiu el ni trovis, orajn vazojn, ĉenetojn, braceletojn, ringojn, orelornamojn, kaj kolringojn, por pekliberigi niajn animojn antaŭ la Eternulo.
50そこで私たちは、各自が手に入れた金の装飾品、腕輪、腕飾り、指輪、耳輪、首飾りを、主へのささげ物として持って来ました。主の前で私たちの命のために贖いを行うためです。」
51Kaj Moseo kaj la pastro Eleazar prenis de ili la oron en la formo de diversaj objektoj.
51モーセと祭司エルアザルは、彼らから金、すなわちすべての細工物を受け取った。
52Kaj la kvanto de la tuta oro oferdona, kiun ili oferdonis al la Eternulo, estis dek ses mil sepcent kvindek sikloj de la milestroj kaj de la centestroj.
52千人隊長と百人隊長が主にささげた奉納物の金は、合わせて一万六千七百五十シェケル であった。
53Ĉar la militistoj rabis ĉiu por si.)
53軍人たちはめいめい自分のために獲物を奪っていた。
54Kaj Moseo kaj la pastro Eleazar prenis la oron de la milestroj kaj centestroj, kaj alportis ĝin en la tabernaklon de kunveno, kiel memorigaĵon de la Izraelidoj antaŭ la Eternulo.
54モーセと祭司エルアザルは千人の長たちや百人の長たちから金を受け取り、イスラエルの子らのための主の前での記念として、それを会見の天幕に持って行った。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.