Nombroj 12
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
1Kaj ekparolis Mirjam kaj Aaron kontraŭ Moseo pro la edzino Etiopino, kiun li prenis; ĉar li prenis al si edzinon Etiopinon.
1ミリアムとアロンは、モーセが妻にしたクシュ人の女のことで彼を非難した。モーセがクシュ人の女を妻にしていたからである。
2Kaj ili diris: Ĉu nur kun Moseo parolis la Eternulo? Li parolis ja ankaŭ kun ni. Kaj la Eternulo tion aŭdis.
2彼らは言った。「主はモーセを通してだけ語られたのだろうか。私たちを通しても語られたのではないか。」主はそれを聞かれた。
3Sed Moseo estis homo tre modesta, pli ol ĉiuj homoj sur la tero.
3モーセは、地上のだれよりも非常に柔和な人であった。
4Kaj subite diris la Eternulo al Moseo kaj al Aaron kaj al Mirjam: Eliru vi tri al la tabernaklo de kunveno. Kaj ili eliris ĉiuj tri.
4主は突然、モーセとアロンとミリアムに言われた。「あなたがた三人は会見の天幕へ出て来なさい。」 三人は出て行った。
5Kaj la Eternulo malleviĝis en nuba kolono kaj stariĝis ĉe la pordo de la tabernaklo, kaj Li vokis Aaronon kaj Mirjamon, kaj ili ambaŭ eliris.
5主は雲の柱の中に降り、天幕の入口に立って、アロンとミリアムを呼ばれた。二人が進み出ると、
6Kaj Li diris: Aŭskultu Miajn vortojn: se iu el vi estas profeto de la Eternulo, Mi aperas al li en vizio, Mi parolas kun li en sonĝo;
6主は言われた。「今、わたしの言葉を聞きなさい。あなたがたの中に預言者がいるなら、主であるわたしは幻の中で自分を彼に知らせ、夢の中で彼と語る。
7sed ne tiel estas kun Mia sklavo Moseo: en Mia tuta domo li estas konfidato.
7わたしのしもべモーセはそうではない。彼はわたしの全家に忠実である。
8Buŝon kontraŭ buŝo Mi parolas kun li, kaj malkaŝe, ne per enigmoj; kaj la bildon de la Eternulo li vidas. Kial vi ne timis paroli kontraŭ Mia sklavo Moseo?
8彼とは面と向かって、明らかに語り、謎によっては語らない。彼は主の姿を見る。それなのに、なぜあなたがたは恐れもせず、わたしのしもべモーセを非難したのか。」
9Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ ili, kaj Li foriris.
9主の怒りが彼らに向かって燃え上がり、主は去って行かれた。
10Kaj la nubo forturniĝis de super la tabernaklo, kaj jen Mirjam kovriĝis per lepro, kiel per neĝo. Kaj Aaron turniĝis al Mirjam, kaj li ekvidis, ke ŝi estas lepra.
10雲が天幕の上から離れると、見よ、ミリアムは重い皮膚病にかかり、雪のように白くなっていた。アロンがミリアムを見ると、彼女は重い皮膚病にかかっていた。
11Kaj Aaron diris al Moseo: Mi petas, mia sinjoro, ne kalkulu al ni kiel pekon, ke ni agis malsaĝe kaj ke ni pekis;
11アロンはモーセに言った。「ああ、わが主よ。私たちは愚かなことをして罪を犯しました。どうか、この罪を私たちに負わせないでください。
12ho, ŝi ne estu kiel malvivulo, ĉe kiu tuj post la eliro el la ventro de sia patrino forkonsumiĝis jam duono de la korpo.
12どうか彼女を、母の胎から出たときに肉が半分食い尽くされている死人のようにしないでください。」
13Kaj Moseo ekkriis al la Eternulo, dirante: Mi petas Vin, ho Dio, sanigu ŝin.
13モーセは主に叫んだ。「神よ、どうか彼女を癒やしてください!」
14Kaj la Eternulo diris al Moseo: Se ŝia patro estus kraĉinta sur ŝian vizaĝon, ĉu ŝi tiam ne hontus sep tagojn? ŝi estu do enŝlosita dum sep tagoj ekster la tendaro, kaj poste ŝi revenu.
14主はモーセに言われた。「もし彼女の父が彼女の顔に唾を吐きかけたなら、彼女は七日間、恥じるべきではないか。彼女を七日間、宿営の外に閉じ込めなさい。その後、彼女は再び連れ戻される。」
15Kaj Mirjam estis enŝlosita ekster la tendaro dum sep tagoj; kaj la popolo ne elmoviĝis, ĝis Mirjam revenis.
15ミリアムは七日間、宿営の外に閉じ込められ、民はミリアムが連れ戻されるまで旅立たなかった。
16Poste la popolo ekvojiris de Ĥacerot kaj haltis tendare en la dezerto Paran.
16その後、民はハツェロトから旅立ち、パランの荒野で宿営した。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.