Apokalipso 1
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
1Apokalipso de Jesuo Kristo, kiun Dio donis al li, por montri al siaj servistoj tion, kio devas baldaŭ okazi; kaj Li sendis kaj montris ĝin per Sia anĝelo al Sia servisto Johano,
1これはイエス・キリストの啓示である。神は、間もなく起こるべきことをご自分の僕たちに示すため、この啓示をキリストに与え、御使いを遣わして、ご自分の僕ヨハネに知らせた。
2kiu atestis la vorton de Dio kaj la ateston de Jesuo Kristo, pri ĉio, kion li vidis.
2ヨハネは、自分が見たすべてのことを、神の言葉とイエス・キリストのあかしとして証言した。
3Feliĉaj estas la leganto kaj la aŭskultantoj de la vortoj de la profetaĵo kaj la observantoj de la skribitaĵoj en ĝi; ĉar la tempo estas proksima.
3この預言の言葉を朗読する人と、それを聞いて、そこに書かれていることを守る人々は幸いである。時が近いからである。
4Johano al la sep eklezioj en Azio: Graco al vi kaj paco de Tiu, kiu estas kaj estis kaj venos; kaj de la sep spiritoj antaŭ Lia trono;
4ヨハネから、アジアにある七つの教会へ。今おられ、かつておられ、やがて来られる方から、また、その御座の前にいる七つの霊から、あなたがたに恵みと平安があるように。
5kaj de Jesuo Kristo, la fidela atestanto, la unuenaskita el la mortintoj, kaj la reganto de la reĝoj de la tero. Al tiu, kiu nin amas, kaj nin malligis de niaj pekoj per sia sango,
5また、忠実な証人、死者の中からの初子、地上の王たちの支配者であるイエス・キリストから、恵みと平安があるように。私たちを愛し、その血によって私たちを罪から洗い清め、
6kaj faris nin regno, pastroj al lia Dio kaj Patro; al li la gloro kaj la potenco por ĉiam kaj eterne. Amen.
6私たちを王国とし、ご自分の神また父に仕える祭司としてくださった方に、栄光と支配が永遠にあるように。アーメン。
7Jen li venas kun la nuboj; kaj lin vidos ĉiu okulo, kaj tiuj, kiuj lin trapikis; kaj ĉiuj gentoj de la tero ploros pro li. Vere, Amen.
7見よ、この方は雲とともに来られる。すべての目が彼を見る。彼を刺し貫いた者たちも見る。地上のすべての部族は、この方を見て嘆く。そのとおりである。アーメン。
8Mi estas la Alfa kaj la Omega, diras la Sinjoro, la Dio, kiu estas kaj estis kaj venos, la Plejpotenca.
8「わたしはアルファであり、オメガである。 」 と主なる神は言われる。 「今おられ、かつておられ、やがて来られる方、全能者である。」
9Mi, Johano, via frato kaj partoprenanto kun vi en la aflikto kaj regno kaj pacienco de Jesuo, estis sur la insulo nomata Patmos pro la vorto de Dio kaj la atesto de Jesuo.
9あなたがたの兄弟であり、キリスト・イエスにある苦難と王国と忍耐にともにあずかる者である私ヨハネは、神の言葉とイエス・キリストのあかしのために、パトモスと呼ばれる島にいた。
10Mi min trovis en la Spirito en la tago de la Sinjoro, kaj mi aŭdis malantaŭ mi grandan voĉon kvazaŭ de trumpeto,
10主の日、私は御霊にとらえられ、背後からラッパのような大きな声を聞いた。
11dirantan: Kion vi vidas, tion skribu en libron kaj sendu al la sep eklezioj: al Efeso kaj al Smirna kaj al Pergamo kaj al Tiatira kaj al Sardes kaj al Filadelfia kaj al Laodikea.
11その声は言った。 「あなたが見るものを巻物に書き、七つの教会、 すなわちエフェソ、スミルナ、ペルガモン、テアティラ、サルディス、フィラデルフィア、ラオディキアに送りなさい。」
12Kaj mi min turnis, por vidi la voĉon, kiu parolis kun mi. Kaj turniĝinte, mi vidis sep orajn lampingojn;
12私は、私に語りかけた声を見ようと振り向いた。振り向くと、七つの金の燭台が見えた。
13kaj meze de la sep lampingoj iun similan al la Filo de homo, vestitan ĝispiede, kaj zonitan ĉirkaŭ la brusto per ora zono.
13その燭台の間には、人の子のような方がいた。足まで届く衣をまとい、胸には金の帯を締めていた。
14Kaj lia kapo kaj liaj haroj estis blankaj kiel blanka lano, kiel neĝo; kaj liaj okuloj estis kiel fajra flamo;
14その頭と髪は白い羊毛のように、雪のように白く、その目は燃える炎のようであった。
15kaj liaj piedoj estis kiel brilanta latuno, kvazaŭ rafinita en forno; kaj lia voĉo estis kiel voĉo de multaj akvoj.
15その足は、炉で精錬されたかのように輝く青銅に似ており、その声は大水のとどろきのようであった。
16Kaj li havis en sia dekstra mano sep stelojn; kaj el lia buŝo eliris akra dutranĉa glavo; kaj lia aspekto estis kiel brilas la suno en sia forteco.
16右手には七つの星を持ち、口からは鋭い両刃の剣が出ていた。その顔は、真昼の太陽のように輝いていた。
17Kaj kiam mi vidis lin, mi falis ĉe liaj piedoj kvazaŭ senviva. Kaj li metis sian dekstran manon sur min, dirante: Ne timu; mi estas la unua kaj la lasta,
17私はその方を見ると、死んだ者のように足もとに倒れた。 すると、その方は右手を私の上に置いて言われた。 「恐れることはない。わたしは最初であり、最後であり、
18kaj la vivanta; kaj mi fariĝis mortinta, kaj jen, mi estas vivanta por ĉiam kaj eterne, kaj mi havas la ŝlosilojn de la morto kaj de Hades.
18生きている者である。わたしは死んだが、見よ、永遠に生きている。アーメン。わたしは死とハデスの鍵を持っている。
19Skribu do tion, kion vi vidis, kaj kio estas, kaj kio okazos poste;
19それゆえ、あなたが見たこと、今あること、この後に起こることを書き記しなさい。
20la misteron de la sep steloj, kiujn vi vidis en mia dekstra mano, kaj la sep orajn lampingojn. La sep steloj estas la anĝeloj de la sep eklezioj; kaj la sep lampingoj estas la sep eklezioj.
20あなたがわたしの右手に見た七つの星と、七つの金の燭台の奥義はこうである。七つの星は七つの教会の御使い であり、七つの燭台は七つの教会である。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.