Apokalipso
Chapter 14
Londona Biblio (Esperant…
vs Freedom Bible (フリー…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

Apokalipso 14

Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
1Kaj mi rigardis, kaj jen la Ŝafido staranta sur la monto Cion, kaj kun li cent kvardek kvar miloj, havantaj lian nomon, kaj la nomon de lia Patro, skribitajn sur ilia frunto.
1私が見ると、見よ、小羊がシオンの山に立っていた。小羊とともに十四万四千人がいて、その額には小羊の名と、その父の名が書かれていた。
2Kaj mi aŭdis voĉon el la ĉielo, kiel voĉon de multaj akvoj, kaj kiel voĉon de granda tondro; kaj la voĉo, kiun mi aŭdis, estis kiel de harpistoj, harpantaj per siaj harpoj;
2また、大水のとどろきのような、激しい雷鳴のような音が天から聞こえた。私が聞いた音は、竪琴を奏でる人々の音のようであった。
3kaj ili kantas kvazaŭ novan kanton antaŭ la trono kaj antaŭ la kvar kreitaĵoj kaj la presbiteroj; kaj neniu povis lerni la kanton krom la cent kvardek kvar miloj, la elaĉetitoj el la tero.
3彼らは王座と四つの生き物と長老たちの前で、新しい歌を歌っていた。地上から贖われた十四万四千人のほかは、だれもその歌を学ぶことができなかった。
4Ili estas tiuj, kiuj ne malpuriĝis kun virinoj; ĉar ili estas virguloj. Ili estas la sekvantoj de la Ŝafido, kien ajn li iras. Ili estas elaĉetitaj el inter la homoj, la unuaaĵo al Dio kaj al la Ŝafido.
4この人々は、女によって身を汚さなかった者たちである。彼らは純潔だからである。また、小羊がどこへ行っても従う者たちである。彼らは人々の中からイエスによって贖われ、神と小羊にささげられる初穂となった。
5Kaj en ilia buŝo ne troviĝis mensogo; ili estas senkulpaj.
5彼らの口には偽りが見いだされなかった。彼らは傷のない者だからである。
6Kaj mi vidis alian anĝelon, flugantan en meza ĉielo, havantan eternan evangelion, por evangelii la loĝantojn de la tero kaj ĉiun nacion kaj tribon kaj lingvon kaj popolon,
6また、一人の御使いが中天を飛んでいるのを見た。その御使いは、地上に住む者たち、すなわち、あらゆる国民、部族、言語、民族に告げ知らせる永遠の福音を携えていた。
7kaj dirantan per granda voĉo: Timu Dion, kaj donu al Li gloron, ĉar venis la horo de Lia juĝo; kaj adorkliniĝu al la Kreinto de la ĉielo kaj la tero kaj la maro kaj la fontoj akvaj.
7御使いは大声で言った。「主を恐れ、主に栄光を帰しなさい。主の裁きの時が来たからである。天と地と海と水の泉を造られた方を礼拝しなさい。」
8Kaj alia anĝelo, dua, sekvis, dirante: Falis, falis Babel la granda, kiu trinkigis ĉiujn naciojn el la vino de la kolero de ŝia malĉastaĵo.
8続いて、第二の御使いが言った。「倒れた。大バビロンは倒れた。その淫行の激しいぶどう酒を、すべての国民に飲ませた都である。」
9Kaj alia anĝelo, tria, sekvis ilin, dirante per granda voĉo: Se iu adorkliniĝas al la besto kaj al ĝia bildo, kaj ricevas markon sur sia frunto aŭ sur sia mano,
9続いて、第三の御使いが大声で言った。「獣とその像を礼拝し、自分の額か手に印を受ける者は、
10tiu ankaŭ trinkos el la vino de la kolero de Dio, kiu estas pretigita nemiksite en la pokalo de Lia kolero, kaj li turmentiĝos en fajro kaj sulfuro antaŭ la sanktaj anĝeloj kaj antaŭ la Ŝafido;
10神の怒りの杯に混ぜ物なしで注がれた、神の激しい怒りのぶどう酒を飲む。その者は、聖なる御使いたちと小羊の前で、火と硫黄によって苦しめられる。
11kaj la fumo de ilia turmento leviĝas por ĉiam kaj eterne; kaj ne havas paŭzon tage kaj nokte tiuj, kiuj adorkliniĝas al la besto kaj al ĝia bildo, kaj ĉiu, kiu ricevas la markon de ĝia nomo.
11彼らの苦しみの煙は永遠に立ち上る。獣とその像を礼拝する者、また、その名の印を受ける者には、昼も夜も休みがない。
12Ĉi tie estas la pacienco de la sanktuloj, kiuj observas la ordonojn de Dio kaj la fidon de Jesuo.
12ここに、神の戒めとイエスの信仰を守る聖徒たちの忍耐がある。」
13Kaj mi aŭdis voĉon el la ĉielo, dirantan: Skribu: Feliĉaj estas la mortintoj, kiuj de nun mortas en la Sinjoro; vere, diras la Spirito, por ke ili ripozu de siaj laboroj; ĉar iliaj faroj sekvas kun ili.
13また、天からこう言う声を聞いた。「書き記しなさい。『今から後、主にあって死ぬ者たちは幸いである。』」 聖霊も言われる。「そのとおりである。彼らは労苦から解かれて休む。その行いが彼らについて行くからである。」
14Kaj mi rigardis, kaj jen blanka nubo, kaj sur la nubo sidanto, simila al la Filo de homo, havanta sur sia kapo oran kronon, kaj en sia mano akran rikoltilon.
14私が見ると、一つの白い雲があり、その雲の上には人の子のような方が座っていた。頭には金の冠をかぶり、手には鋭い鎌を持っていた。
15Kaj alia anĝelo eliris el la templo, kriante per granda voĉo al la sidanta sur la nubo: Sendu vian rikoltilon, kaj rikoltu; ĉar venis la horo por rikolti, ĉar la rikolto de la tero tromaturiĝis.
15すると、別の御使いが神殿から出て来て、雲の上に座っている方に大声で叫んだ。「鎌を入れて刈り取りなさい。刈り取る時が来た。地の穀物は実った。」
16Kaj la sidanta sur la nubo ĵetis sian rikoltilon sur la teron; kaj la tero rikoltiĝis.
16そこで、雲の上に座っている方が地に鎌を入れると、地の穀物は刈り取られた。
17Kaj alia anĝelo eliris el la enĉiela templo, ankaŭ havante akran rikoltilon.
17また、別の御使いが天にある神殿から出て来た。この御使いも鋭い鎌を持っていた。
18Kaj alia anĝelo eliris el la altaro, havante aŭtoritaton super la fajro; kaj li kriis per granda voĉo al la portanto de la akra rikoltilo, dirante: Sendu vian akran rikoltilon, kaj detranĉu la vinberarojn de la vinberarbo de la tero; ĉar tute maturiĝis ĝiaj vinberoj.
18さらに、火を支配する別の御使いが祭壇から出て来て、鋭い鎌を持つ御使いに大声で叫んだ。「あなたの鋭い鎌を入れ、地のぶどうの房を刈り集めなさい。ぶどうの実は熟した。」
19Kaj la anĝelo ĵetis sian rikoltilon en la teron kaj detranĉis la vinberarbon de la tero kaj ĵetis ĝin en la grandan vinpremilon de la kolero de Dio.
19そこで御使いは地に鎌を入れ、地のぶどうを刈り集めて、神の怒りの大きな酒ぶねに投げ込んだ。
20Kaj la vinpremilo estis tretita ekster la urbo, kaj eliris sango el la vinpremilo, ĝis la bridoj de la ĉevaloj, en la spaco de mil sescent stadioj.
20酒ぶねは都の外で踏まれ、そこから血が流れ出て、馬のくつわに届くほどになり、千六百スタディオンにわたって流れた。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.