耶利米哀歌 3
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1我是因耶和華忿怒的杖, 遭遇困苦的人。
1Mi estas la viro, kiu spertis suferon sub la vergo de Lia kolero.
2他引導我,使我行在黑暗中, 不行在光明裏。
2Min Li kondukis kaj irigis en mallumon, ne en lumon.
3他真是終日再三反手攻擊我。
3Nur sur min Li turnas Sian manon ĉiutage denove.
4他使我的皮肉枯乾; 他折斷我的骨頭。
4Li maljunigis mian karnon kaj haŭton, rompis miajn ostojn.
5他築壘攻擊我, 用苦楚和艱難圍困我。
5Li konstruis ĉirkaŭ mi, ĉirkaŭis min per maldolĉaĵoj kaj malfacilaĵoj.
6他使我住在幽暗之處, 像死了許久的人一樣。
6En mallumon Li lokis min, kiel porĉiamajn mortintojn.
7他用籬笆圍住我,使我不能出去; 他使我的銅鍊沉重。
7Li ĉirkaŭbaris min, ke mi ne povu eliri; Li ligis min per pezaj ĉenoj.
8我哀號求救; 他使我的禱告不得上達。
8Kvankam mi krias kaj vokas, Li kovras Siajn orelojn antaŭ mia preĝo.
9他用鑿過的石頭擋住我的道; 他使我的路彎曲。
9Li baris miajn vojojn per hakitaj ŝtonoj; Li kurbigis miajn vojetojn.
10他向我如熊埋伏, 如獅子在隱密處。
10Li estas por mi kiel urso en embusko, kiel leono en kaŝita loko.
11他使我轉離正路, 將我撕碎,使我淒涼。
11Li depuŝis min de miaj vojoj, kaj disŝiris min; Li faris min objekto de teruro.
12他張弓將我當作箭靶子。
12Li streĉis Sian pafarkon, kaj starigis min kiel celon por Siaj sagoj.
13他把箭袋中的箭射入我的肺腑。
13En miajn renojn Li pafis la filojn de Sia sagujo.
14我成了眾民的笑話; 他們終日以我為歌曲。
14Mi fariĝis mokataĵo por mia tuta popolo, ilia ĉiutaga rekantaĵo.
15他用苦楚充滿我,使我飽用茵蔯。
15Li satigis min per maldolĉaĵo, trinkoplenigis min per vermuto.
16他又用沙石磣斷我的牙, 用灰塵將我蒙蔽。
16Li disrompis miajn dentojn en malgrandajn pecojn, Li enpuŝis min en cindron.
17你使我遠離平安, 我忘記好處。
17Mia animo estas forpuŝita for de paco; bonstaton mi forgesis.
18我就說:我的力量衰敗; 我在耶和華那裏毫無指望!
18Kaj mi diris: Pereis mia forto kaj mia espero al la Eternulo.
19耶和華啊 ,求你記念我 如茵蔯和苦膽的困苦窘迫。
19La memoro pri mia mizero kaj miaj suferoj estas vermuto kaj galo.
20我心想念這些, 就在裏面憂悶。
20Konstante rememorante tion, senfortiĝas en mi mia animo.
21我想起這事, 心裏就有指望。
21Sed tion mi respondas al mia koro, kaj tial mi esperas:
22我們不致消滅, 是出於耶和華諸般的慈愛; 是因他的憐憫不致斷絕。
22Ĝi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; ĉar Lia kompatemeco ne finiĝis,
23每早晨,這都是新的; 你的誠實極其廣大!
23Sed ĉiumatene ĝi renoviĝas; granda estas Via fideleco.
24我心裏說:耶和華是我的分, 因此,我要仰望他。
24Mia parto estas la Eternulo, diras mia animo; tial mi esperas al Li.
25凡等候耶和華,心裏尋求他的, 耶和華必施恩給他。
25La Eternulo estas bona por tiuj, kiuj esperas al Li, por la animo, kiu serĉas Lin.
26人仰望耶和華, 靜默等候他的救恩, 這原是好的。
26Bone estas esperi pacience helpon de la Eternulo.
27人在幼年負軛, 這原是好的。
27Bone estas al la homo, kiu portas jugon en sia juneco;
28他當獨坐無言, 因為這是耶和華加在他身上的。
28Li sidas solece kaj silentas, kiam li estas ŝarĝita;
29他當口貼塵埃, 或者有指望。
29Li metas sian buŝon en polvon, kredante, ke ekzistas espero;
30他當由人打他的腮頰, 要滿受凌辱。
30Li donas sian vangon al tiu, kiu lin batas; li satigas sin per malhonoro.
31因為主必不永遠丟棄人。
31Ĉar ne por eterne forlasas la Sinjoro;
32主雖使人憂愁, 還要照他諸般的慈愛發憐憫。
32Se Li iun suferigas, Li ankaŭ kompatas pro Sia granda favorkoreco;
33因他並不甘心使人受苦, 使人憂愁。
33Ĉar ne el Sia koro Li sendas mizeron kaj suferon al la homoj.
34人將世上被囚的踹在腳下,
34Kiam oni premas sub siaj piedoj ĉiujn malliberulojn de la tero,
35或在至高者面前屈枉人,
35Kiam oni forklinas la rajton de homo antaŭ la vizaĝo de la Plejaltulo,
36或在人的訟事上顛倒是非, 這都是主看不上的。
36Kiam oni estas maljusta kontraŭ homo en lia juĝa afero — Ĉu la Sinjoro tion ne vidas?
37除非主命定, 誰能說成就成呢?
37Kiu povas per sia diro atingi, ke io fariĝu, se la Sinjoro tion ne ordonis?
38禍福不都出於至高者的口嗎?
38Ĉu ne el la buŝo de la Plejaltulo eliras la decidoj pri malbono kaj pri bono?
39活人因自己的罪受罰, 為何發怨言呢?
39Kial murmuras homo vivanta? Ĉiu murmuru kontraŭ siaj pekoj.
40我們當深深考察自己的行為, 再歸向耶和華。
40Ni trarigardu kaj esploru nian konduton, kaj ni revenu al la Eternulo;
41我們當誠心向天上的上帝舉手禱告。
41Ni levu nian koron kaj niajn manojn al Dio en la ĉielo.
42我們犯罪背逆, 你並不赦免。
42Ni pekis kaj malobeis, kaj Vi ne pardonis.
43你自被怒氣遮蔽,追趕我們; 你施行殺戮,並不顧惜。
43Vi kovris Vin per kolero kaj persekutis nin; Vi mortigis, Vi ne kompatis.
44你以黑雲遮蔽自己, 以致禱告不得透入。
44Vi kovris Vin per nubo, por ke ne atingu Vin la preĝo.
45你使我們在萬民中成為污穢和渣滓。
45Vi faris nin balaindaĵo kaj abomenindaĵo inter la popoloj.
46我們的仇敵都向我們大大張口。
46Malfermegis kontraŭ ni sian buŝon ĉiuj niaj malamikoj.
47恐懼和陷坑,殘害和毀滅, 都臨近我們。
47Teruro kaj pereo trafis nin, ruinigo kaj malfeliĉo.
48因我眾民遭的毀滅, 我就眼淚下流如河。
48Torentojn da akvo verŝas mia okulo pri la malfeliĉo de la filino de mia popolo.
49我的眼多多流淚, 總不止息,
49Mia okulo fluigas kaj ne ĉesas, ne ekzistas por ĝi halto,
50直等耶和華垂顧, 從天觀看。
50Ĝis la Eternulo ekrigardos kaj ekvidos de la ĉielo.
51因我本城的眾民, 我的眼,使我的心傷痛。
51Mia okulo suferigas mian animon pri ĉiuj filinoj de mia urbo.
52無故與我為仇的追逼我, 像追雀鳥一樣。
52Senkaŭze ĉasas min kiel birdon miaj malamikoj;
53他們使我的命在牢獄中斷絕, 並將一塊石頭拋在我身上。
53Ili pereigas mian vivon en kavo, ili ĵetas sur min ŝtonojn.
54眾水流過我頭, 我說:我 命 斷絕了!
54Akvo leviĝis kontraŭ mian kapon, kaj mi diris: Mi tute pereis.
55耶和華啊, 我從深牢中求告你的名。
55Mi vokis Vian nomon, ho Eternulo, el la profunda kavo;
56你曾聽見我的聲音; 我求你解救, 你不要掩耳不聽。
56Vi aŭdis mian voĉon; ne kovru Vian orelon antaŭ mia vokado pri liberigo.
57我求告你的日子,你臨近我, 說:不要懼怕!
57Vi alproksimiĝis, kiam mi vokis al Vi; Vi diris: Ne timu.
58主啊,你伸明了我的冤; 你救贖了我的命。
58Vi, ho Sinjoro, defendis mian juĝaferon; Vi liberigis mian vivon.
59耶和華啊,你見了我受的委屈; 求你為我伸冤。
59Vi vidis, ho Eternulo, la maljustaĵon, kiun mi suferas; juĝu mian aferon.
60他們仇恨我,謀害我, 你都看見了。
60Vi vidis ilian tutan venĝon, ĉiujn iliajn intencojn kontraŭ mi.
61耶和華啊,你聽見他們辱罵我的話, 知道他們向我所設的計,
61Vi aŭdis ilian insultadon, ho Eternulo, ĉiujn iliajn intencojn kontraŭ mi,
62並那些起來攻擊我的人口中所說的話, 以及終日向我所設的計謀。
62La parolojn de tiuj, kiuj leviĝis kontraŭ min, kaj iliajn pensojn kontraŭ mi dum la tuta tago.
63求你觀看, 他們坐下,起來,都以我為歌曲。
63Rigardu, kiam ili sidas kaj kiam ili leviĝas; mi ĉiam estas ilia rekantaĵo.
64耶和華啊,你要按着他們手所做的 向他們施行報應。
64Redonu al ili repagon, ho Eternulo, laŭ la faroj de iliaj manoj.
65你要使他們心裏剛硬, 使你的咒詛臨到他們。
65Donu al ili doloron en la koro, sentigu al ili Vian malbenon.
66你要發怒追趕他們, 從耶和華的天下除滅他們。
66Persekutu ilin en kolero, kaj ekstermu ilin el sub la ĉielo de la Eternulo.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.