約伯記 3
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1此後, 約伯 開口咒詛自己的 生 日,
1Poste Ijob malfermis sian buŝon, kaj malbenis sian tagon.
2說:
2Kaj Ijob ekparolis, kaj diris:
3願我生的那日 和說懷了男胎的那夜都滅沒。
3Pereu la tago, en kiu mi naskiĝis, Kaj la nokto, kiu diris: Embriiĝis homo.
4願那日變為黑暗; 願上帝不從上面尋找它; 願亮光不照於其上。
4Tiu tago estu malluma; Dio de supre ne rigardu ĝin, Neniu lumo ekbrilu super ĝi.
5願黑暗和死蔭索取那日; 願密雲停在其上; 願日蝕恐嚇它。
5Mallumo kaj tomba ombro ekposedu ĝin; Nubo ĝin kovru; Eklipsoj de tago faru ĝin terura.
6願那夜被幽暗奪取, 不在年中的日子同樂, 也不入月中的數目。
6Tiun nokton prenu mallumego; Ĝi ne alkalkuliĝu al la tagoj de la jaro, Ĝi ne eniru en la kalkulon de la monatoj.
7願那夜沒有生育, 其間也沒有歡樂的聲音。
7Ho, tiu nokto estu soleca; Neniu ĝojkrio aŭdiĝu en ĝi.
8願那咒詛日子且能惹動鱷魚的 咒詛那夜。
8Malbenu ĝin la malbenantoj de la tago, Tiuj, kiuj estas pretaj eksciti levjatanon.
9願那夜黎明的星宿變為黑暗, 盼亮卻不亮, 也不見早晨的光線;
9Mallumiĝu la steloj de ĝia krepusko; Ĝi atendu lumon, kaj ĉi tiu ne aperu; Kaj la palpebrojn de matenruĝo ĝi ne ekvidu;
10因沒有把懷我胎的門關閉, 也沒有將患難對我的眼隱藏。
10Pro tio, ke ĝi ne fermis la pordon de la utero de mia patrino Kaj ne kaŝis per tio la malfeliĉon antaŭ miaj okuloj.
11我為何不出 母 胎而死? 為何不出 母 腹絕氣?
11Kial mi ne mortis tuj el la utero, Ne senviviĝis post la eliro el la ventro?
12為何有膝接收我? 為何有奶哺養我?
12Kial akceptis min la genuoj? Por kio estis la mamoj, ke mi suĉu?
13不然,我就早已躺臥安睡,
13Mi nun kuŝus kaj estus trankvila; Mi dormus kaj havus ripozon,
14和地上為自己重造荒邱的君王、謀士,
14Kune kun la reĝoj kaj la konsilistoj sur la tero, Kiuj konstruas al si izolejojn,
15或與有金子、將銀子裝滿了房屋的王子 一同安息;
15Aŭ kun la potenculoj, kiuj havas oron, Kiuj plenigas siajn domojn per arĝento;
16或像隱而未現、不到期而落的胎, 歸於無有,如同未見光的嬰孩。
16Aŭ kiel abortitaĵo kaŝita mi ne ekzistus, Simile al la infanoj, kiuj ne vidis lumon.
17在那裏惡人止息攪擾, 困乏人得享安息,
17Tie la malpiuloj ĉesas tumulti; Kaj tie ripozas tiuj, kies fortoj konsumiĝis.
18被囚的人同得安逸, 不聽見督工的聲音。
18Tie la malliberuloj kune havas ripozon; Ili ne aŭdas la voĉon de premanto.
19大小都在那裏; 奴僕脫離主人的轄制。
19Malgranduloj kaj granduloj, tie ili estas; Kaj sklavo estas libera de sia sinjoro.
20受患難的人為何有光賜給他呢? 心中愁苦的人為何有生命賜給他呢?
20Por kio al suferanto estas donita la lumo, Kaj la vivo al tiuj, kiuj havas maldolĉan animon,
21他們切望死,卻不得死; 求死,勝於求隱藏的珍寶。
21Kiuj atendas la morton, kaj ĝi ne aperas, Kiuj elfosus ĝin pli volonte ol trezorojn,
22他們尋見墳墓就快樂, 極其歡喜。
22Kiuj ekĝojus kaj estus ravitaj, Se ili trovus tombon?
23人的道路既然遮隱, 上帝又把他四面圍困, 為何有光賜給 他呢?
23Al la homo, kies vojo estas kaŝita, Kaj antaŭ kiu Dio starigis barilon?
24我未曾吃飯就發出歎息; 我唉哼 的聲音 湧出如水。
24Antaŭ ol mi ekmanĝas panon, mi devas ĝemi, Kaj mia plorkriado verŝiĝas kiel akvo;
25因我所恐懼的臨到我身, 我所懼怕的迎我而來。
25Ĉar teruraĵo, kiun mi timis, trafis min, Kaj tio, pri kio mi estis maltrankvila, venis al mi.
26我不得安逸,不得平靜, 也不得安息,卻有患難來到。
26Mi ne havas trankvilon, mi ne havas kvieton, mi ne havas ripozon; Trafis min kolero.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.