約伯記
Chapter 37
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1因此我心戰兢, 從原處移動。
1Pri tio tremas mia koro Kaj saltas de sia loko.
2聽啊,上帝轟轟的聲音 是他口中所發的響聲。
2Aŭskultu atente en la bruo Lian voĉon, Kaj la sonojn, kiuj eliras el Lia buŝo.
3他發響聲震遍天下, 發電光閃到地極。
3Sub la tutan ĉielon Li kurigas tion, Kaj Sian lumon al la randoj de la tero.
4隨後人聽見有雷聲轟轟,大發威嚴, 雷電接連不斷。
4Post ĝi ekbruas la tondro; Li tondras per Sia majesta voĉo, Kaj oni ne povas tion haltigi, kiam aŭdiĝas Lia voĉo.
5上帝發出奇妙的雷聲; 他行大事,我們不能測透。
5Mirinde tondras Dio per Sia voĉo; Li faras ion grandan, sed ne konatan.
6他對雪說:要降在地上; 對大雨和暴雨也是這樣說。
6Al la neĝo Li diras: Falu sur la teron; Ankaŭ al la pluvego, al Siaj fortaj pluvegoj.
7他封住各人的手, 叫所造的萬人都曉得他的作為。
7Sur la manon de ĉiu homo Li metas sigelon, Por ke ĉiuj homoj sciu Lian faron.
8百獸進入穴中, 臥在洞內。
8La sovaĝa besto iras en sian kavon Kaj restas en sia loĝejo.
9暴風出於 南 宮; 寒冷出於北方。
9El la sudo venas ventego, Kaj de la nordo venas malvarmo.
10上帝噓氣成冰; 寬闊之水也都凝結。
10De la spiro de Dio venas frosto, Kaj vasta akvo fariĝas kvazaŭ fandaĵo.
11他使密雲盛滿水氣, 布散電光之雲;
11La nubojn Li pezigas per akvo, Kaj nubo disŝutas Lian lumon.
12這雲是藉他的指引游行旋轉, 得以在全地面上行他一切所吩咐的,
12Li direktas ilin ĉirkaŭen, kien Li volas, Por ke ili plenumu ĉion, kion Li ordonas al ili, sur la tero:
13或為責罰,或為 潤 地, 或為施行慈愛。
13Ĉu por puno de ia lando, Ĉu por favorkoraĵo Li ilin direktas.
14約伯 啊,你要留心聽, 要站立思想上帝奇妙的作為。
14Atentu tion, Ijob; Staru, kaj konsideru la miraklojn de Dio.
15上帝如何 吩咐 這些, 如何使雲中的電光照耀,你知道嗎?
15Ĉu vi scias, kiamaniere Dio agigas ilin Kaj aperigas lumon el Sia nubo?
16雲彩如何浮於空中, 那知識全備者奇妙的作為,你知道嗎?
16Ĉu vi komprenas, ĉe la distiro de nubo, La miraklojn de Tiu, kiu estas la plej perfekta en la sciado?
17南 風 使地寂靜, 你的衣服就如火熱,你知道嗎?
17Kiamaniere viaj vestoj varmiĝas, Kiam la tero kvietiĝas de sude?
18你豈能與上帝同鋪穹蒼嗎? 這穹蒼堅硬,如同鑄成的鏡子。
18Ĉu vi povas etendi kun Li la ĉielon, Firman kiel fandita spegulo?
19我們愚昧不能陳說; 請你指教我們該對他說甚麼話。
19Sciigu al ni, kion ni devas diri al Li; Mi nenion povas elkonjekti pro mallumo.
20人豈可說:我願與他說話? 豈有人自願滅亡嗎?
20Ĉu estos rakontita al Li tio, kion mi parolas? Se iu parolos, li pereos.
21現在 有雲遮蔽 ,人不得見穹蒼的光亮; 但風吹過,天又發晴。
21Nun oni ne povas rigardi la lumon, kiu hele lumas en la ĉielo, Kiam la vento pasas kaj purigas ĝin.
22金光出於北方, 在上帝那裏有可怕的威嚴。
22De norde venas oro; Ĉirkaŭ Dio estas terura brilo.
23論到全能者,我們不能測度; 他大有能力,有公平和大義, 必不苦待人。
23La Plejpotenculon ni ne povas kompreni. Li estas granda en forto, justo, kaj vero; Li neniun premas.
24所以,人敬畏他; 凡自 以為 心中有智慧的人,他都不顧念。
24Tial respektegas Lin la homoj; Kaj Li atentas neniun el la saĝuloj.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.