約伯記 5
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1你且呼求,有誰答應你? 諸聖者之中,你轉向哪一位呢?
1Voku do! ĉu iu respondos al vi? Kaj al kiu el la sanktuloj vi vin turnos?
2忿怒害死愚妄人; 嫉妒殺死癡迷人。
2Malsaĝulon mortigas la kolero, Kaj sensenculon pereigas la incitiĝemeco.
3我曾見愚妄人扎下根, 但我忽然咒詛他的住處。
3Mi vidis malsaĝulon, kiu enradikiĝis, Kaj mi malbenis subite lian loĝejon.
4他的兒女遠離穩妥的地步, 在城門口被壓,並無人搭救。
4Malproksimaj de savo estos liaj filoj; Oni disbatos ilin ĉe la pordego, Kaj neniu ilin savos.
5他的莊稼有飢餓的人吃盡了, 就是在荊棘裏的也搶去了; 他的財寶有網羅張口吞滅了。
5Lian rikoltaĵon formanĝos malsatulo, El inter la dornoj li ĝin prenos, Kaj soifantoj englutos lian havaĵon.
6禍患原不是從土中出來; 患難也不是從地裏發生。
6Ne el la polvo eliras malpiaĵo, Kaj ne el la tero elkreskas malbonago.
7人生在世必遇患難, 如同火星飛騰。
7Sed homo naskiĝas por suferoj, Kiel birdoj por flugado supren.
8至於我,我必仰望上帝, 把我的事情託付他。
8Sed mi min turnus al Dio, Kaj al Li mi transdonus mian aferon;
9他行大事不可測度, 行奇事不可勝數:
9Al Tiu, kiu faras grandaĵojn, kiujn neniu povas esplori, Mirindaĵojn, kiujn neniu povas kalkuli;
10降雨在地上, 賜水於田裏;
10Kiu donas pluvon sur la teron Kaj sendas akvon sur la kampojn,
11將卑微的安置在高處, 將哀痛的舉到穩妥之地;
11Por starigi malaltulojn alte, Ke la afliktitoj leviĝu savite.
12破壞狡猾人的計謀, 使他們所謀的不得成就。
12Li detruas la intencojn de ruzuloj, Ke iliaj manoj ne plenumas sian entreprenon.
13他叫有智慧的中了自己的詭計, 使狡詐人的計謀速速滅亡。
13Li kaptas la saĝulojn per ilia ruzaĵo; Kaj la decido de maliculoj fariĝas senvalora.
14他們白晝遇見黑暗, 午間摸索如在夜間。
14En la tago ili renkontas mallumon, Kaj en tagmezo ili palpas, kiel en nokto.
15上帝拯救窮乏人 脫離他們口中的刀和強暴人的手。
15Li savas kontraŭ glavo, Kontraŭ la buŝo kaj mano de potenculo Li savas malriĉulon.
16這樣,貧寒的人有指望, 罪孽之輩必塞口無言。
16Al la senhavulo aperas espero, Kaj la malboneco fermas sian buŝon.
17上帝所懲治的人是有福的! 所以你不可輕看全能者的管教。
17Feliĉa estas la homo, kiun punas Dio; Kaj la moralinstruon de la Plejpotenculo ne malŝatu;
18因為他打破,又纏裹; 他擊傷,用手醫治。
18Ĉar Li vundas, sed ankaŭ bandaĝas; Li batas, sed Liaj manoj ankaŭ resanigas.
19你六次遭難,他必救你; 就是七次,災禍也無法害你。
19En ses malfeliĉoj Li vin savos; En la sepa ne tuŝos vin la malbono.
20在饑荒中,他必救你脫離死亡; 在爭戰中,他必救你脫離刀劍的權力。
20En tempo de malsato Li savos vin de la morto, Kaj en milito el la mano de glavo.
21你必被隱藏,不受口舌之害; 災殃臨到,你也不懼怕。
21Kontraŭ la vipo de lango vi estos kaŝita; Kaj vi ne timos ruinigon, kiam ĝi venos.
22你遇見災害饑饉,就必嬉笑; 地上的野獸,你也不懼怕。
22Dum ruinigo kaj malsato vi ridos; Kaj la bestojn de la tero vi ne timos;
23因為你必與田間的石頭立約; 田裏的野獸也必與你和好。
23Ĉar kun la ŝtonoj de la kampo vi havos interligon, Kaj la bestoj de la kampo havos pacon kun vi.
24你必知道你帳棚平安, 要查看你的羊圈,一無所失;
24Kaj vi ekscios, ke paco estas en via tendo; Vi esploros vian loĝejon, kaj nenio mankos.
25也必知道你的後裔將來發達, 你的子孫像地上的青草。
25Kaj vi ekscios, ke grandnombra estas via idaro Kaj via naskitaro estas kiel la herbo de la tero.
26你必壽高年邁才歸墳墓, 好像禾捆到時收藏。
26En maljuneco vi iros en la tombon, Kiel envenas garbaro en sia tempo.
27這理,我們已經考察,本是如此。 你須要聽,要知道是與自己有益。
27Vidu, ni tion esploris, kaj tiel ĝi estas; Atentu tion, kaj sciu tion.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.