約伯記 16
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1約伯 回答說:
1Ijob respondis kaj diris:
2這樣的話我聽了許多; 你們安慰人,反叫人愁煩。
2Mi aŭdis multe da similaj aferoj; Tedaj konsolantoj vi ĉiuj estas.
3虛空的言語有窮盡嗎? 有甚麼話惹動你回答呢?
3Ĉu estos fino al la ventaj vortoj? Kaj kio vin incitis, ke vi tiel parolas?
4我也能說你們那樣的話; 你們若處在我的境遇, 我也會聯絡言語攻擊你們, 又能向你們搖頭。
4Mi ankaŭ povus paroli, kiel vi. Se vi estus sur mia loko, Mi konsolus vin per vortoj Kaj balancus pri vi mian kapon.
5但我必用口堅固你們, 用嘴消解 你們的憂愁 。
5Mi fortigus vin per mia buŝo Kaj konsolus vin per paroloj de miaj lipoj.
6我雖說話,憂愁仍不得消解; 我雖停住不說,憂愁就離開我嗎?
6Se mi parolos, mia doloro ne kvietiĝos; Se mi ĉesos, kio foriros de mi?
7但現在上帝使我困倦, 使親友遠離我,
7Sed nun Li lacigis min, Li detruis mian tutan esencon.
8又抓住我,作見證 攻擊我 ; 我身體的枯瘦也當面見證我的不是。
8Vi faris al mi sulkojn, tio fariĝis atesto; Mia senfortiĝo staras antaŭ mia vizaĝo, kaj parolas.
9主發怒撕裂我,逼迫我, 向我切齒; 我的敵人怒目看我。
9Lia kolero disŝiras; Mia malamanto grincigas kontraŭ mi siajn dentojn; Mia premanto briligas kontraŭ mi siajn okulojn.
10他們向我開口, 打我的臉羞辱我, 聚會攻擊我。
10Ili malfermegis kontraŭ mi sian buŝon, insulte batas min sur la vangojn; Ĉiuj kune kontentigis sur mi sian koleron.
11上帝把我交給不敬虔的人, 把我扔到惡人的手中。
11Dio transdonis min al maljustulo, Ĵetis min en la manojn de malbonuloj.
12我素來安逸,他折斷我, 掐住我的頸項,把我摔碎, 又立我為他的箭靶子。
12Mi estis trankvila; sed Li frakasis min, Li kaptis min je la kolo, disbatis min, Kaj Li faris min por Si celo.
13他的弓箭手四面圍繞我; 他破裂我的肺腑,並不留情, 把我的膽傾倒在地上,
13Liaj pafistoj min ĉirkaŭis; Li dishakas miajn internaĵojn kaj ne kompatas, Li elverŝas sur la teron mian galon.
14將我破裂又破裂, 如同勇士向我直闖。
14Li faras en mi breĉon post breĉo, Li kuras kontraŭ min kiel batalisto.
15我縫麻布在我皮膚上, 把我的角放在塵土中。
15Sakaĵon mi kudris sur mian korpon, Kaj en polvo mi kaŝis mian kornon.
16我的臉因哭泣發紫, 在我的眼皮上有死蔭。
16Mia vizaĝo ŝvelis de plorado, Kaj sur miaj palpebroj estas morta ombro;
17我的手中卻無強暴; 我的祈禱也是清潔。
17Kvankam ne troviĝas perfortaĵo en miaj manoj, Kaj mia preĝo estas pura.
18地啊,不要遮蓋我的血! 不要 阻擋 我的哀求!
18Ho tero, ne kovru mian sangon, Kaj mia kriado ne trovu haltejon.
19現今,在天有我的見證, 在上有我的中保。
19Vidu, en la ĉielo estas mia atestanto, Kaj mia konanto estas en la altaj sferoj.
20我的朋友譏誚我, 我卻向上帝眼淚汪汪。
20Parolistoj estas por mi miaj amikoj; Sed mia okulo larmas al Dio,
21願人得與上帝辯白, 如同人與朋友辯白一樣;
21Ke Li decidu inter homo kaj Dio, Inter homo kaj lia amiko.
22因為再過幾年, 我必走那往而不返之路。
22Ĉar la nombro de la jaroj pasos, Kaj mi iros sur vojon nereveneblan.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.