約伯記 8
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1書亞 人 比勒達 回答說:
1Kaj ekparolis Bildad, la Ŝuĥano, kaj diris:
2這些話你要說到幾時? 口中的言語 如 狂風 要到幾時呢 ?
2Kiel longe vi tiel parolos, Kaj la vortoj de via buŝo estos kiel forta vento?
3上帝豈能偏離公平? 全能者豈能偏離公義?
3Ĉu Dio falsas la juĝon? Ĉu la Plejpotenculo falsas la justecon?
4或者你的兒女得罪了他; 他使他們受報應。
4Se viaj filoj pekis kontraŭ Li, Li forpuŝis ilin pro ilia malbonago.
5你若殷勤地尋求上帝, 向全能者懇求;
5Se vi serĉas Dion Kaj petegas la Plejpotenculon,
6你若清潔正直, 他必定為你起來, 使你公義的居所興旺。
6Se vi estas pura kaj pia, Li maldormos super vi, Kaj restarigos la bonstaton en via virta loĝejo.
7你起初雖然微小, 終久必甚發達。
7Kaj se via komenco estis malgranda, Via estonteco forte kreskos.
8請你考問前代, 追念他們的列祖所查究的。
8Ĉar demandu la antaŭajn generaciojn, Kaj primeditu tion, kion esploris iliaj patroj;
9我們不過從昨日才有,一無所知; 我們在世的日子好像影兒。
9Ĉar ni estas de hieraŭ, kaj ni nenion scias; Nia vivo sur la tero estas nur ombro.
10他們豈不指教你,告訴你, 從心裏發出言語來呢?
10Ili instruos vin, diros al vi, Kaj el sia koro elirigos vortojn.
11蒲草沒有泥豈能發長? 蘆荻沒有水豈能生發?
11Ĉu povas kreski kano sen malsekeco? Ĉu kreskas junko sen akvo?
12尚青的時候,還沒有割下, 比百樣的草先枯槁。
12En tia okazo ĝi velksekiĝas pli frue ol ĉiu herbo, Kiam ĝi estas ankoraŭ en sia freŝeco, Kiam ĝi ankoraŭ ne estas detranĉita.
13凡忘記上帝的人,景況也是這樣; 不虔敬人的指望要滅沒。
13Tiaj estas la vojoj de ĉiuj, kiuj forgesas Dion; Kaj pereas la espero de hipokritulo,
14他所仰賴的必折斷; 他所倚靠的是蜘蛛網。
14Kies fido dehakiĝas, Kaj kies espero estas araneaĵo.
15他要倚靠房屋,房屋卻站立不住; 他要抓住房屋,房屋卻不能存留。
15Li apogas sin al sia domo, sed ne restos staranta; Li ekkaptos ĝin, sed ne povos sin teni.
16他在日光之下發青, 蔓子爬滿了園子;
16Li estis verda antaŭ la suno, Kaj super lia ĝardeno etendiĝas liaj branĉoj;
17他的根盤繞 石 堆, 扎入石地。
17Amase plektiĝas liaj radikoj, Inter ŝtonoj ili tenas sin forte;
18他若從本地被拔出, 那地就不認識他, 說 : 我沒有見過你。
18Sed kiam oni elŝiras lin el lia loko, Ĝi malkonfesas lin: Mi vin ne vidis.
19看哪,這就是他道中之樂; 以後必另有人從地而生。
19Tia estas la ĝojo de lia vivo; Kaj el la tero kreskas aliaj.
20上帝必不丟棄完全人, 也不扶助邪惡人。
20Vidu, Dio ne forpuŝas virtulon Kaj ne subtenas la manon de malpiuloj.
21他還要以喜笑充滿你的口, 以歡呼充滿你的嘴。
21Li plenigos ankoraŭ vian buŝon per rido Kaj viajn lipojn per ĝojkrioj.
22恨惡你的要披戴慚愧; 惡人的帳棚必歸於無有。
22Viaj malamantoj kovriĝos per honto; Sed la tendo de malpiuloj malaperos.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.