出埃及記 31
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1耶和華曉諭 摩西 說:
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2「看哪, 猶大 支派中, 戶珥 的孫子、 烏利 的兒子 比撒列 ,我已經提他的名召他。
2Jen, Mi vokis per la nomo Becalelon, filon de Uri, filo de Ĥur, el la tribo de Jehuda;
3我也以我的靈充滿了他,使他有智慧,有聰明,有知識,能做各樣的工,
3kaj Mi plenigis lin per Dia spirito, per saĝo kaj prudento kaj scio kaj ĉia arto,
4能想出巧工,用金、銀、銅製造各物,
4por pripensi ideojn, por labori el oro kaj el arĝento kaj el kupro,
5又能刻寶石,可以鑲嵌,能雕刻木頭,能做各樣的工。
5kaj por ĉizi ŝtonojn por enkadrigo, kaj por ĉizi lignon, por fari ĉian laboron.
6我分派 但 支派中、 亞希撒抹 的兒子 亞何利亞伯 與他同工。凡心裏有智慧的,我更使他們有智慧,能做我一切所吩咐的,
6Kaj jen Mi donis al li kiel helpanton Oholiabon, filon de Aĥisamaĥ, el la tribo de Dan; kaj en la koron de ĉiu kompetentulo Mi enmetis saĝon, por ke ili faru ĉion, kion Mi ordonis al vi:
7就是會幕和法櫃,並其上的施恩座,與 會 幕中一切的器具,
7la tabernaklon de kunveno kaj la keston de atesto kaj la fermoplaton sur ĝi kaj ĉiujn apartenaĵojn de la tabernaklo,
8桌子和桌子的器具,精 金 的燈臺和燈臺的一切器具並香壇,
8kaj la tablon kaj ĝiajn apartenaĵojn kaj la puran kandelabron kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn kaj la altaron de incensado,
9燔祭壇和壇的一切器具,並洗濯盆與盆座,
9kaj la altaron de bruloferoj kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn kaj la lavujon kaj ĝian piedestalon,
10精工做的禮服,和祭司 亞倫 並他兒子用以供祭司職分的聖衣,
10kaj la oficajn vestojn kaj la sanktajn vestojn por la pastro Aaron kaj la pastrajn vestojn de liaj filoj,
11膏油和為聖所用馨香的香料。他們都要照我一切所吩咐的去做。」
11kaj la sanktan oleon kaj la aroman incensaĵon por la sanktejo; ĉion konforme al tio, kiel Mi ordonis al vi, ili faros.
12耶和華曉諭 摩西 說:
12Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
13「你要吩咐 以色列 人說:『你們務要守我的安息日;因為這是你我之間世世代代的證據,使你們知道我-耶和華是叫你們成為聖的。
13Diru al la Izraelidoj jene: Nepre observu Miajn sabatojn; ĉar tio estas signo inter Mi kaj vi en viaj generacioj, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo, kiu vin sanktigas.
14所以你們要守安息日,以為聖日。凡干犯這日的,必要把他治死;凡在這日做工的,必從民中剪除。
14Kaj observu la sabaton, ĉar ĝi estas sankta por vi; kiu ĝin malsanktigos, tiu mortu; ĉar se iu faros en ĝi laboron, tiu animo ekstermiĝu el la mezo de sia popolo.
15六日要做工,但第七日是安息聖日,是向耶和華守為聖的。凡在安息日做工的,必要把他治死。』
15Dum ses tagoj oni faru laboron, sed la sepan tagon estas sabato de ripozo, sankta por la Eternulo; ĉiu, kiu faros laboron en la tago sabata, estu mortigita.
16故此, 以色列 人要世世代代守安息日為永遠的約。
16Kaj la Izraelidoj observu la sabaton, por fari la sabaton en siaj generacioj eterna interligo.
17這是我和 以色列 人永遠的證據;因為六日之內耶和華造天地,第七日便安息舒暢。」
17Inter Mi kaj la Izraelidoj ĝi estu signo por ĉiam; ĉar dum ses tagoj la Eternulo faris la ĉielon kaj la teron, sed en la sepa tago Li ĉesis kaj ripozis.
18耶和華在 西奈山 和 摩西 說完了話,就把兩塊法版交給他,是上帝用指頭寫的石版。
18Kaj, fininte paroli al li sur la monto Sinaj, la Eternulo donis al Moseo du tabelojn de atesto, tabelojn ŝtonajn, skribitajn per la fingro de Dio.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.