出埃及記 39
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1比撒列 用藍色、紫色、朱紅色 線 做精緻的衣服,在聖所用以供職,又為 亞倫 做聖衣,是照耶和華所吩咐 摩西 的。
1Kaj el la blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo ili faris la oficajn vestojn por la servado en la sanktejo; kaj ili faris la sanktajn vestojn por Aaron, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
2他用金 線 和藍色、紫色、朱紅色 線 ,並撚的細麻做以弗得;
2Kaj ili faris la efodon el oro, el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino.
3把金子錘成薄片,剪出線來,與藍色、紫色、朱紅色 線 ,用巧匠的手工一同繡上。
3Kaj ili batetendis foliojn da oro kaj tranĉis ilin en formo de fadenoj, por enteksi internen de la blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo kaj de la bisino per artista laboro.
4又為以弗得做兩條相連的肩帶,接連在以弗得的兩頭。
4Surŝultraĵojn kunigantajn ili faris al ĝi; sur siaj du finoj ĝi estis ligita.
5其上巧工織的帶子和以弗得一樣的做法,用以束上,與以弗得接連一塊,是用金 線 和藍色、紫色、朱紅色 線 ,並撚的細麻做的,是照耶和華所吩咐 摩西 的。
5Kaj la ĉirkaŭliganta zono sur ĝi estis kontinuaĵo de ĝi, la sama laboraĵo, el oro, el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
6又琢出兩塊紅瑪瑙,鑲在金槽上,彷彿刻圖書,按着 以色列 兒子的名字雕刻;
6Kaj ili faris la oniksajn ŝtonojn, ĉirkaŭe enkadrigitajn per oro, gravuritajn per sigelila gravurado laŭ la nomoj de la filoj de Izrael.
7將這兩塊寶石安在以弗得的兩條肩帶上,為 以色列 人做紀念石,是照耶和華所吩咐 摩西 的。
7Kaj li metis ilin sur la surŝultraĵojn de la efodo, kiel ŝtonojn de memoro pri la filoj de Izrael; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
8他用巧匠的手工做胸牌,和以弗得一樣的做法,用金 線 與藍色、紫色、朱紅色 線 ,並撚的細麻做的。
8Kaj ili faris la surbrustaĵon per artista laboro, simile al la laboro de la efodo, el oro, el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino.
9胸牌是四方的,疊為兩層;這兩層長一虎口,寬一虎口,
9Ĝi estis kvarangula; ili faris la surbrustaĵon duobla; manstreĉo estis ĝia longo, kaj manstreĉo ĝia larĝo; ĝi estis duobla.
10上面鑲着寶石四行:第一行是紅寶石、紅璧璽、紅玉;
10Kaj ili enmetis en ĝin kvar vicojn da ŝtonoj. La unua vico estis: rubeno, topazo, kaj smeraldo;
11第二行是綠寶石、藍寶石、金鋼石;
11kaj la dua vico: hiacinto, safiro, kaj jaspiso;
12第三行是紫瑪瑙、白瑪瑙、紫晶;
12kaj la tria vico: ligurio, agato, kaj ametisto;
13第四行是水蒼玉、紅瑪瑙、碧玉。這都鑲在金槽中。
13kaj la kvara vico: krizolito, onikso, kaj berilo. Ĉiuj vicoj estis en oraj kadretoj.
14這些寶石都是按着 以色列 十二個兒子的名字,彷彿刻圖書,刻十二個支派的名字。
14Kaj la ŝtonoj estis laŭ la nomoj de la filoj de Izrael; dek du, laŭ iliaj nomoj, gravuritaj sigelile, ĉiu kun sia nomo, por la dek du triboj.
15在胸牌上,用精金擰成如繩子的鍊子。
15Kaj ili faris al la surbrustaĵo plektitajn ĉenetojn, kuniĝantajn per siaj finoj, el pura oro.
16又做兩個金槽和兩個金環,安在胸牌的兩頭。
16Kaj ili faris du orajn kadretojn kaj du orajn ringojn, kaj alfortikigis la du ringojn al la du finoj de la surbrustaĵo.
17把那兩條擰成的金鍊子穿過胸牌兩頭的環子,
17Kaj ili metis la du orajn plektitajn ĉenetojn en la du ringojn ĉe la finoj de la surbrustaĵo.
18又把鍊子的那兩頭接在兩槽上,安在以弗得前面肩帶上。
18Kaj la du finojn de la du plektitaj ĉenetoj ili alfortikigis al la du kadretoj, kaj alfortikigis ilin al la surŝultraĵoj de la efodo sur la antaŭa flanko.
19做兩個金環,安在胸牌的兩頭,在以弗得裏面的邊上,
19Kaj ili faris du orajn ringojn, kaj alfortikigis ilin al la du aliaj finoj de la surbrustaĵo, sur ĝia rando interna, direktita al la efodo.
20又做兩個金環,安在以弗得前面兩條肩帶的下邊,挨近相接之處,在以弗得巧工織的帶子以上。
20Kaj ili faris du orajn ringojn, kaj alfortikigis ilin al la du surŝultraĵoj de la efodo malsupre, sur la antaŭa flanko, ĉe ĝia kuniĝo, super la zono de la efodo.
21用一條藍細帶子把胸牌的環子和以弗得的環子繫住,使胸牌貼在以弗得巧工織的帶子上,不可與以弗得離縫,是照耶和華所吩咐 摩西 的。
21Kaj ili alligis la surbrustaĵon per ĝiaj ringoj al la ringoj de la efodo per laĉo el blua ŝtofo, por ke ĝi estu super la zono de la efodo kaj por ke la surbrustaĵo ne forŝoviĝu de sur la efodo; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
22他用織工做以弗得的外袍,顏色全是藍的。
22Kaj li faris la tunikon por la efodo, teksitan, tutan el blua teksaĵo.
23袍上留一領口,口的周圍織出領邊來,彷彿鎧甲的領口,免得破裂。
23Kaj la aperturo de la tuniko estis en la mezo, kiel aperturo de ŝildo; borderon havis la aperturo ĉirkaŭe, por ke ĝi ne disŝiriĝu.
24在袍子底邊上,用藍色、紫色、朱紅色 線 ,並撚的 細麻 做石榴,
24Kaj ili faris sur la malsupra rando de la tuniko granatojn el blua, purpura, kaj ruĝa ŝtofo, tordita.
25又用精金做鈴鐺,把鈴鐺釘在袍子周圍底邊上的石榴中間:
25Kaj ili faris tintilojn el pura oro, kaj metis la tintilojn mezen de la granatoj sur la malsupra rando de la tuniko, ĉirkaŭe inter la granatoj;
26一個鈴鐺一個石榴,一個鈴鐺一個石榴,在袍子周圍底邊上用以供職,是照耶和華所吩咐 摩西 的。
26tintilon kaj granaton, tintilon kaj granaton sur la malsupra rando de la tuniko, ĉirkaŭe, por la servado; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
27他用織成的細麻布為 亞倫 和他的兒子做內袍,
27Kaj ili faris la ĥitonon el bisino, teksitan, por Aaron kaj liaj filoj,
28並用細麻布做冠冕和華美的裹頭巾,用撚的細麻布做褲子,
28kaj la cidaron el bisino, kaj la ornamajn mitrojn el bisino, kaj la linajn pantalonojn el tordita bisino,
29又用藍色、紫色、朱紅色 線 ,並撚的細麻,以繡花的手工做腰帶,是照耶和華所吩咐 摩西 的。
29kaj la zonon el tordita bisino kaj el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, broditan; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
30他用精金做聖冠上的牌,在上面按刻圖書之法,刻着「歸耶和華為聖」。
30Kaj ili faris la tabuleton, la sanktan kronon, el pura oro, kaj ili skribis sur ĝi skribon gravuritan: SANKTA AL LA ETERNULO.
31又用一條藍細帶子將牌繫在冠冕上,是照耶和華所吩咐 摩西 的。
31Kaj ili alfortikigis al ĝi laĉon el blua ŝtofo, por alfortikigi al la cidaro supre; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
32帳幕,就是會幕,一切的工就這樣做完了。凡耶和華所吩咐 摩西 的, 以色列 人都照樣做了。
32Tiel finiĝis la tuta laboro por la konstruaĵo de la tabernaklo de kunveno. Kaj la Izraelidoj faris konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo; tiel ili faris.
33他們送到 摩西 那裏。帳幕和帳幕的一切器具,就是鉤子、板、閂、柱子、帶卯的座,
33Kaj ili alportis la konstruaĵon al Moseo, la tabernaklon kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn: hokojn, tabulojn, riglilojn, kolonojn, kaj bazojn;
34染紅公羊皮的蓋、海狗皮的頂蓋,和遮掩 櫃 的幔子,
34kaj la kovron el ruĝaj virŝafaj feloj kaj la kovron el antilopaj feloj kaj la kurtenon;
35法櫃和櫃的槓並施恩座,
35la keston de atesto kaj ĝiajn stangojn kaj la fermoplaton;
36桌子和桌子的一切器具並陳設餅,
36la tablon, ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn, kaj la panon de propono;
37精 金 的燈臺和擺列的燈盞,與燈臺的一切器具,並點燈的油,
37la puran kandelabron, ĝiajn lucernojn, la lucernojn vice starantajn, ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn, kaj la oleon por lumigado;
38金壇、膏油、馨香的香料、會幕的門簾,
38kaj la oran altaron kaj la sanktan oleon kaj la bonodoran incenson kaj la kovrotukon por la pordo de la tabernaklo;
39銅壇和壇上的銅網,壇的槓並壇的一切器具,洗濯盆和盆座,
39la kupran altaron kaj la kupran kradon por ĝi, ĝiajn stangojn kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn, la lavujon kaj ĝian piedestalon;
40院子的帷子和柱子,並帶卯的座,院子的門簾、繩子、橛子,並帳幕和會幕中一切使用的器具,
40la kurtenojn de la korto, ĝiajn kolonojn kaj bazojn, la kovrotukon por la pordego de la korto, ĝiajn ŝnurojn kaj najlojn, kaj ĉion, kio apartenas al la servado en la konstruaĵo de la tabernaklo de kunveno;
41精工做的禮服,和祭司 亞倫 並他兒子在聖所用以供祭司職分的聖衣。
41la oficajn vestojn por la servado en la sanktejo, la sanktajn vestojn por la pastro Aaron kaj la pastrajn vestojn por liaj filoj.
42這一切工作都是 以色列 人照耶和華所吩咐 摩西 做的。
42Konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo, tiel la Izraelidoj faris la tutan laboron.
43耶和華怎樣吩咐的,他們就怎樣做了。 摩西 看見一切的工都做成了,就給他們祝福。
43Kaj Moseo vidis la tutan laboron, li vidis, ke ili faris ĝin tute tiel, kiel la Eternulo ordonis; kaj Moseo benis ilin.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.