出埃及記 35
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1摩西 招聚 以色列 全會眾,對他們說:「這是耶和華所吩咐的話,叫你們照着行:
1Kaj Moseo kunvenigis la tutan komunumon de la Izraelidoj, kaj diris al ili: Jen kion la Eternulo ordonis al vi fari:
2六日要做工,第七日乃為聖日,當向耶和華守為安息聖日。凡這日之內做工的,必把他治死。
2Dum ses tagoj faru laboron, sed la sepa tago estu por vi sankta, sabato de ripozo al la Eternulo; ĉiu, kiu faros en ĝi laboron, estu mortigita.
3當安息日,不可在你們一切的住處生火。」
3Ne bruligu fajron en ĉiuj viaj loĝejoj en la tago sabata.
4摩西 對 以色列 全會眾說:「耶和華所吩咐的是這樣:
4Kaj Moseo ekparolis al la tuta komunumo de la Izraelidoj, dirante: Jen kion ordonis la Eternulo:
5你們中間要拿禮物獻給耶和華,凡樂意獻的可以拿耶和華的禮物來,就是金、銀、銅,
5Prenu inter vi oferdonon por la Eternulo: ĉiu memvole alportu la oferdonon por la Eternulo: oron kaj arĝenton kaj kupron,
6藍色、紫色、朱紅色 線 ,細麻,山羊 毛 ,
6kaj bluan teksaĵon kaj purpuran kaj ruĝan, kaj bisinon kaj kapran lanon,
7染紅的公羊皮,海狗皮,皂莢木,
7kaj virŝafajn felojn ruĝe kolorigitajn, kaj antilopajn felojn, kaj akacian lignon,
8點燈的油,並做膏油和香的香料,
8kaj oleon por lumigado, kaj aromaĵojn por la sankta oleo kaj por la bonodoraj incensoj,
9紅瑪瑙與別樣的寶石,可以鑲嵌在以弗得和胸牌上。」
9kaj ŝtonojn oniksajn kaj ŝtonojn enkadrigeblajn por la efodo kaj por la surbrustaĵo.
10「你們中間凡心裏有智慧的都要來做耶和華一切所吩咐的:
10Kaj ĉiu el vi, kiu estas kompetentulo, venu kaj faru ĉion, kion ordonis la Eternulo:
11就是帳幕和帳幕的罩棚,並帳幕的蓋、鉤子、板、閂、柱子、帶卯的座,
11la tabernaklon kaj ĝian tendon kaj ĝian kovron, ĝiajn hoketojn kaj ĝiajn tabulojn, ĝiajn riglilojn, ĝiajn kolonojn kaj ĝiajn bazojn;
12櫃和櫃的槓,施恩座和遮掩 櫃 的幔子,
12la keston kaj ĝiajn stangojn, la fermoplaton kaj la kurtenon;
13桌子和桌子的槓與桌子的一切器具,並陳設餅,
13la tablon kaj ĝiajn stangojn kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn kaj la panojn de propono;
14燈臺和燈臺的器具,燈盞並點燈的油,
14kaj la kandelabron por lumigi kaj ĝiajn apartenaĵojn kaj ĝiajn lucernojn kaj la oleon por lumigi;
15香壇和壇的槓,膏油和馨香的香料,並帳幕門口的簾子,
15kaj la altaron de incensado kaj ĝiajn stangojn kaj la sanktan oleon kaj la bonodoran incenson kaj la pordan kovrotukon antaŭ la pordo de la tabernaklo;
16燔祭壇和壇的銅網,壇的槓並壇的一切器具,洗濯盆和盆座,
16la altaron de bruloferoj kaj ĝian kupran kradon, ĝiajn stangojn kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn, la lavujon kaj ĝian piedestalon;
17院子的帷子和帷子的柱子,帶卯的座和院子的門簾,
17la kurtenojn de la korto, ĝiajn kolonojn kaj bazojn kaj la kovrotukon de la pordego de la korto;
18帳幕的橛子並院子的橛子,和這兩處的繩子,
18la najlojn de la tabernaklo kaj la najlojn de la korto kaj iliajn ŝnurojn;
19精工做的禮服和祭司 亞倫 並他兒子在聖所用以供祭司職分的聖衣。」
19la oficajn vestojn por servado en la sanktejo, la sanktajn vestojn por la pastro Aaron kaj la pastrajn vestojn de liaj filoj.
20以色列 全會眾從 摩西 面前退去。
20Kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj eliris de antaŭ Moseo.
21凡心裏受感和甘心樂意的都拿耶和華的禮物來,用以做會幕和其中一切的使用,又用以做聖衣。
21Kaj venis ĉiuj homoj, kiujn tiris la koro; kaj ĉiu, kiun inklinigis lia spirito, alportis la oferdonon por la Eternulo, por la aranĝo de la tabernaklo de kunveno kaj por ĝia tuta servado kaj por la sanktaj vestoj.
22凡心裏樂意獻禮物的,連男帶女,各將金器,就是胸前鍼、耳環、打印的戒指,和手釧帶來獻給耶和華。
22Kaj venis la viroj kaj la virinoj; ĉiuj, kiujn inklinigis la koro, alportis bukojn kaj orelringojn kaj ringojn kaj kolringojn, diversajn orajn objektojn; kaj ĉiu alportis oran oferdonon al la Eternulo.
23凡有藍色、紫色、朱紅色 線 ,細麻,山羊 毛 ,染紅的公羊皮,海狗皮的,都拿了來;
23Kaj ĉiu, ĉe kiu troviĝis blua teksaĵo, aŭ purpura, aŭ ruĝa, aŭ bisino, aŭ kapra lano, aŭ ŝafaj feloj ruĝaj, aŭ antilopaj feloj, alportis.
24凡獻銀子和銅給耶和華為禮物的都拿了來;凡有皂莢木可做甚麼使用的也拿了來。
24Ĉiu, kiu oferis arĝenton aŭ kupron, alportis la oferdonon por la Eternulo; kaj ĉiu, ĉe kiu troviĝis akacia ligno por ĉia bezono de la servado, alportis ĝin.
25凡心中有智慧的婦女親手紡線,把所紡的藍色、紫色、朱紅色 線 ,和細麻都拿了來。
25Kaj ĉiu virino, kiu havis ian kompetentecon, ŝpinis kaj alportis ŝpinitan lanon bluan kaj purpuran kaj ruĝan kaj bisinon.
26凡有智慧、心裏受感的婦女就紡山羊 毛 。
26Kaj ĉiuj virinoj, kiuj havis deziron kaj kompetentecon, ŝpinis kapran lanon.
27眾官長把紅瑪瑙和別樣的寶石,可以鑲嵌在以弗得與胸牌上的,都拿了來;
27Kaj la princoj alportis ŝtonojn oniksajn kaj ŝtonojn enkadrigeblajn por la efodo kaj por la surbrustaĵo,
28又拿香料做香,拿油點燈,做膏油。
28kaj la aromaĵon kaj la oleon por lumigi kaj por la sankta oleo kaj por la bonodoraj incensoj.
29以色列 人,無論男女,凡甘心樂意獻禮物給耶和華的,都將禮物拿來,做耶和華藉 摩西 所吩咐的一切工。
29Ĉiu viro kaj virino el la Izraelidoj, kiujn inklinigis ilia koro alporti por ĉia laboro, kiun la Eternulo per Moseo ordonis fari, alportis oferon al la Eternulo.
30摩西 對 以色列 人說:「 猶大 支派中, 戶珥 的孫子、 烏利 的兒子 比撒列 ,耶和華已經提他的名召他,
30Kaj Moseo diris al la Izraelidoj: Jen, la Eternulo vokis per la nomo Becalelon, filon de Uri, filo de Ĥur, el la tribo de Jehuda;
31又以上帝的靈充滿了他,使他有智慧、聰明、知識,能做各樣的工,
31kaj Li plenigis lin per Dia spirito, per saĝo kaj prudento, kaj scio kaj per ĉia arto,
32能想出巧工,用金、銀、銅製造各物,
32por pripensi ideojn, por labori el oro kaj el arĝento kaj el kupro,
33又能刻寶石,可以鑲嵌,能雕刻木頭,能做各樣的巧工。
33kaj por ĉizi ŝtonojn por enkadrigo, kaj por ĉizi lignon, por fari ĉian artistan laboron.
34耶和華又使他,和 但 支派中 亞希撒抹 的兒子 亞何利亞伯 ,心裏靈明,能教導人。
34Kaj Li donis al li la kapablon instrui, al li kaj al Oholiab, filo de Aĥisamaĥ, el la tribo de Dan.
35耶和華使他們的心滿有智慧,能做各樣的工,無論是雕刻的工,巧匠的工,用藍色、紫色、朱紅色 線 ,和細麻、繡花的工,並機匠的工,他們都能做,也能想出奇巧的工。
35Li plenigis ilin per kompetenteco por farado de ĉia majstra laboro, por ĉia talenta brodado sur teksaĵo blua kaj purpura kaj ruĝa kaj sur bisino, por teksado de ĉia laboraĵo kaj pripensado de ideoj.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.