出埃及記
Chapter 32
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1百姓見 摩西 遲延不下山,就大家聚集到 亞倫 那裏,對他說:「起來!為我們做神 像 ,可以在我們前面引路;因為領我們出 埃及 地的那個 摩西 ,我們不知道他遭了甚麼事。」
1Kiam la popolo vidis, ke Moseo longe ne malsuprenvenas de la monto, la popolo kolektiĝis antaŭ Aaron, kaj diris al li: Leviĝu, faru al ni diojn, kiuj irus antaŭ ni; ĉar pri tiu Moseo, la viro, kiu elkondukis nin el la lando Egipta, ni ne scias, kio fariĝis kun li.
2亞倫 對他們說:「你們去摘下你們妻子、兒女耳上的金環,拿來給我。」
2Tiam diris al ili Aaron: Elprenu la orajn orelringojn, kiuj estas en la oreloj de viaj edzinoj, de viaj filoj, kaj de viaj filinoj, kaj alportu al mi.
3百姓就都摘下他們耳上的金環,拿來給 亞倫 。
3Kaj la tuta popolo elprenis la orajn orelringojn, kiuj estis en iliaj oreloj, kaj alportis al Aaron.
4亞倫 從他們手裏接過來,鑄了一隻牛犢,用雕刻的器具做成。他們就說:「 以色列 啊,這是領你出 埃及 地的神。」
4Kaj li prenis tion el iliaj manoj kaj formis ĝin per ĉizilo kaj faris el ĝi fanditan bovidon. Kaj ili diris: Jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elirigis vin el la lando Egipta.
5亞倫 看見,就在牛犢面前築壇,且宣告說:「明日要向耶和華守節。」
5Kiam Aaron tion vidis, li konstruis altaron antaŭ ĝi; kaj Aaron proklamis kaj diris: Morgaŭ estos festo de la Eternulo.
6次日清早,百姓起來獻燔祭和平安祭,就坐下吃喝,起來玩耍。
6Kaj ili leviĝis frue la sekvantan tagon kaj oferis bruloferojn kaj alportis pacoferojn; kaj la popolo sidiĝis, por manĝi kaj trinki, kaj ili leviĝis, por ludi.
7耶和華吩咐 摩西 說:「下去吧,因為你的百姓,就是你從 埃及 地領出來的,已經敗壞了。
7Tiam la Eternulo diris al Moseo: Iru, iru malsupren; ĉar malvirtiĝis via popolo, kiun vi elkondukis el la lando Egipta.
8他們快快偏離了我所吩咐的道,為自己鑄了一隻牛犢,向它下拜獻祭,說:『 以色列 啊,這就是領你出 埃及 地的神。』」
8Rapide ili forflankiĝis de la vojo, kiun Mi ordonis al ili; ili faris al si fanditan bovidon kaj adorkliniĝis al ĝi kaj alportis al ĝi oferojn, kaj diris: Jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elirigis vin el la lando Egipta.
9耶和華對 摩西 說:「我看這百姓真是硬着頸項的百姓。
9Kaj la Eternulo diris al Moseo: Mi vidas ĉi tiun popolon, ĝi estas popolo malmolnuka.
10你且由着我,我要向他們發烈怒,將他們滅絕,使你的後裔成為大國。」
10Lasu do Min, kaj ekflamos Mia kolero kontraŭ ilin, kaj Mi ilin ekstermos, kaj Mi faros vin granda popolo.
11摩西 便懇求耶和華-他的上帝說:「耶和華啊,你為甚麼向你的百姓發烈怒呢?這百姓是你用大力和大能的手從 埃及 地領出來的。
11Sed Moseo ekpetegis la Eternulon, sian Dion, kaj diris: Por kio, ho Eternulo, Via kolero estas ekflamonta kontraŭ Vian popolon, kiun Vi elirigis el la lando Egipta per granda forto kaj per potenca mano?
12為甚麼使 埃及 人議論說『他領他們出去,是要降禍與他們,把他們殺在山中,將他們從地上除滅』?求你轉意,不發你的烈怒,後悔,不降禍與你的百姓。
12Por kio la Egiptoj diru: Por malbono Li elirigis ilin, por mortigi ilin en la montoj kaj por ekstermi ilin de sur la tero? Forlasu Vian flaman koleron kaj fordecidu la malbonon kontraŭ Via popolo.
13求你記念你的僕人 亞伯拉罕 、 以撒 、 以色列 。你曾指着自己起誓說:『我必使你們的後裔像天上的星那樣多,並且我所應許的這全地,必給你們的後裔,他們要永遠承受為業。』」
13Rememoru Abrahamon, Isaakon, kaj Izraelon, Viajn sklavojn, al kiuj Vi ĵuris per Vi, kaj al kiuj Vi diris: Mi multigos vian semon kiel la steloj de la ĉielo, kaj la tutan tiun landon, pri kiu Mi parolis, Mi donos al viaj idoj, kaj ili posedos ĝin eterne.
14於是耶和華後悔,不把所說的禍降與他的百姓。
14Kaj la Eternulo fordecidis la malbonon, pri kiu Li diris, ke Li faros ĝin al Sia popolo.
15摩西 轉身下山,手裏拿着兩塊法版。這版是兩面寫的,這面那面都有字,
15Moseo sin returnis kaj malsupreniris de la monto, kaj la du tabeloj de atesto estis en liaj manoj, tabeloj, sur kiuj estis skribite ambaŭflanke; sur unu flanko kaj sur la alia estis skribite sur ili.
16是上帝的工作,字是上帝寫的,刻在版上。
16Kaj la tabeloj estis faritaĵo de Dio, kaj la skribo estis skribo de Dio, gravurita sur la tabeloj.
17約書亞 一聽見百姓呼喊的聲音,就對 摩西 說:「在營裏有爭戰的聲音。」
17Kaj Josuo aŭdis la bruon de la popolo ĝojkrianta, kaj li diris al Moseo: Bruo de batalo estas en la tendaro.
18摩西 說:「這不是人打勝仗的聲音,也不是人打敗仗的聲音;我所聽見的乃是人歌唱的聲音。」
18Sed tiu diris: Tio ne estas kriado de venko, nek kriado de malvenko, sed bruon de kantantoj mi aŭdas.
19摩西 挨近營前就看見牛犢,又看見人跳舞,便發烈怒,把兩塊版扔在山下摔碎了,
19Kiam li alproksimiĝis al la tendaro kaj ekvidis la bovidon kaj la dancadon, tiam ekflamis la kolero de Moseo, kaj li forĵetis el siaj manoj la tabelojn kaj disrompis ilin sub la monto.
20又將他們所鑄的牛犢用火焚燒,磨得粉碎,撒在水面上,叫 以色列 人喝。
20Kaj li prenis la bovidon, kiun ili faris, kaj disbruligis ĝin per fajro kaj disfrakasis ĝis pulvoreco kaj disŝutis sur akvo kaj trinkigis ĝin al la Izraelidoj.
21摩西 對 亞倫 說:「這百姓向你做了甚麼?你竟使他們陷在大罪裏!」
21Kaj Moseo diris al Aaron: Kion faris al vi ĉi tiu poplo, ke vi venigis sur ĝin grandan pekon?
22亞倫 說:「求我主不要發烈怒。這百姓 專於 作惡,是你知道的。
22Kaj Aaron diris: Ne ekflamu la kolero de mia sinjoro; vi scias, ke la popolo havas inklinon al malbono;
23他們對我說:『你為我們做神 像 ,可以在我們前面引路;因為領我們出 埃及 地的那個 摩西 ,我們不知道他遭了甚麼事。』
23ili diris al mi: Faru al ni diojn, kiuj irus antaŭ ni; ĉar pri tiu Moseo, la viro, kiu elkondukis nin el la lando Egipta, ni ne scias, kio fariĝis kun li.
24我對他們說:『凡有金環的可以摘下來』,他們就給了我。我把金環扔在火中,這牛犢便出來了。」
24Kaj mi diris al ili: Kiu havas oron, tiu deprenu ĝin; kaj ili donis al mi, kaj mi ĵetis ĝin en fajron, kaj eliris ĉi tiu bovido.
25摩西 見百姓放肆( 亞倫 縱容他們,使他們在仇敵中間被譏刺),
25Ĉar Moseo vidis, ke la popolo estas sendisciplina, ĉar Aaron sendisciplinigis ĝin ĝis honto antaŭ la malamikoj,
26就站在營門中,說:「凡屬耶和華的,都 要到 我這裏來!」於是 利未 的子孫都到他那裏聚集。
26tial Moseo stariĝis ĉe la pordego de la tendaro, kaj diris: Kiu estas partiano de la Eternulo, tiu venu al mi. Kaj kolektiĝis al li ĉiuj idoj de Levi.
27他對他們說:「耶和華- 以色列 的上帝這樣說:『你們各人把刀跨在腰間,在營中往來,從這門到那門,各人殺他的弟兄與同伴並鄰舍。』」
27Kaj li diris al ili: Tiel diris la Eternulo, la Dio de Izrael: Metu ĉiu sian glavon sur sian femuron, trairu tien kaj reen de pordego ĝis pordego tra la tendaro, kaj ĉiu mortigu sian fraton, sian amikon, sian proksimulon.
28利未 的子孫照 摩西 的話行了。那一天百姓中被殺的約有三千。
28Kaj la idoj de Levi faris, kiel diris Moseo; kaj estis mortigitaj el la popolo en tiu tago ĉirkaŭ tri mil homoj.
29摩西 說:「今天你們要自潔,歸耶和華為聖,各人攻擊他的兒子和弟兄,使耶和華賜福與你們。」
29Kaj Moseo diris: Konsekru vin hodiaŭ al la Eternulo, ĉiu sur sia filo kaj sur sia frato, por ke estu donata al vi hodiaŭ beno.
30到了第二天, 摩西 對百姓說:「你們犯了大罪。我如今要上耶和華那裏去,或者可以為你們贖罪。」
30La sekvantan tagon Moseo diris al la popolo: Vi pekis per granda peko; nun mi supreniros al la Eternulo, eble mi akiros pardonon por via peko.
31摩西 回到耶和華那裏,說:「唉!這百姓犯了大罪,為自己做了金像。
31Kaj Moseo revenis al la Eternulo, kaj diris: Ho ve! tiu popolo pekis per granda peko kaj faris al si orajn diojn;
32倘或你肯赦免他們的罪......不然,求你從你所寫的冊上塗抹我的名。」
32nun volu pardoni ilian pekon; kaj se ne, tiam volu elstreki min el Via libro, kiun Vi skribis.
33耶和華對 摩西 說:「誰得罪我,我就從我的冊上塗抹誰的名。
33Sed la Eternulo diris al Moseo; Kiu ajn pekis antaŭ Mi, tiun Mi elstrekos el Mia libro.
34現在你去領這百姓,往我所告訴你的 地方 去,我的使者必在你前面引路;只是到我追討的日子,我必追討他們的罪。」
34Kaj nun iru, konduku la popolon tien, kien Mi diris al vi. Jen Mia anĝelo iros antaŭ vi; kaj en la tago de Mia rememorigado Mi rememorigos sur ili ilian pekon.
35耶和華殺百姓的緣故是因他們同 亞倫 做了牛犢。
35Kaj la Eternulo frapis la popolon pro tio, ke ili faris la bovidon, kiun faris Aaron.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.