出埃及記
Chapter 26
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1「你要用十幅幔子做帳幕。這些幔子要用撚的細麻和藍色、紫色、朱紅色 線 製造,並用巧匠的手工繡上基路伯。
1La tabernaklon faru el dek tapiŝoj el tordita bisino, kaj el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo; kerubojn artiste laboritajn faru sur ili.
2每幅幔子要長二十八肘,寬四肘,幔子都要一樣的尺寸。
2La longo de ĉiu tapiŝo estu dudek ok ulnoj, kaj la larĝo de ĉiu tapiŝo estu kvar ulnoj; unu mezuro estu por ĉiuj tapiŝoj.
3這五幅幔子要幅幅相連;那五幅幔子也要幅幅相連。
3Kvin tapiŝoj estu kunigitaj unu kun la alia, kaj la kvin ceteraj tapiŝoj estu ankaŭ kunigitaj unu kun la alia.
4在這相連的幔子末幅邊上要做藍色的鈕扣;在那相連的幔子末幅邊上也要照樣做。
4Kaj faru maŝojn el blua teksaĵo sur la rando de unu tapiŝo, sur la rando de la kuniĝo, kaj tiel same faru sur la rando de la ekstrema tapiŝo, sur la dua rando de kuniĝo.
5要在這相連的幔子上做五十個鈕扣;在那相連的幔子上也做五十個鈕扣,都要兩兩相對。
5Kvindek maŝojn faru sur unu tapiŝo, kaj kvindek maŝojn faru sur la rando de tiu tapiŝo, sur kiu estas la dua flanko de la kuniĝo; la maŝoj devas esti reciproke aranĝitaj unu kontraŭ alia.
6又要做五十個金鉤,用鉤使幔子相連,這才成了一個帳幕。
6Kaj faru kvindek orajn hoketojn, kaj kunigu la tapiŝojn unu kun la alia per la hoketoj, por ke la tabernaklo fariĝu unu tutaĵo.
7「你要用山羊 毛 織十一幅幔子,作為帳幕以上的罩棚。
7Kaj faru tapiŝojn el kapra lano kiel kovron super la tabernaklo; dek unu tiajn tapiŝojn faru.
8每幅幔子要長三十肘,寬四肘;十一幅幔子都要一樣的尺寸。
8La longo de ĉiu tapiŝo estu tridek ulnoj, kaj la larĝo de ĉiu tapiŝo estu kvar ulnoj; unu mezuro estu por la dek unu tapiŝoj.
9要把五幅幔子連成一幅,又把六幅幔子連成一幅,這第六幅幔子要在罩棚的前面摺上去。
9Kaj kunigu kvin tapiŝojn aparte kaj ses tapiŝojn aparte, kaj la sesan tapiŝon faldu duige antaŭ la tabernaklo.
10在這相連的幔子末幅邊上要做五十個鈕扣;在那相連的幔子 末幅 邊上也做五十個鈕扣。
10Kaj faru kvindek maŝojn sur la rando de la ekstrema tapiŝo, sur la rando de la kuniĝo, kaj kvindek maŝojn sur la rando de la dua kuniĝa tapiŝo.
11又要做五十個銅鉤,鉤在鈕扣中,使罩棚連成一個。
11Kaj faru kvindek kuprajn hoketojn, kaj metu la hoketojn en la maŝojn, por ke vi kunigu la tendon kaj ĝi estu unu tutaĵo.
12罩棚的幔子所餘那垂下來的半幅幔子,要垂在帳幕的後頭。
12Kaj el la superflua pendanta parto de la tapiŝoj de la kovro, duono de la superflua tapiŝa parto superpendu super la malantaŭa flanko de la tabernaklo.
13罩棚的幔子所餘長的,這邊一肘,那邊一肘,要垂在帳幕的兩旁,遮蓋帳幕。
13Kaj po unu ulno ĉiuflanke el la superflua longo de la tapiŝoj superpendu super ambaŭ flankoj de la tabernaklo, por kovri ĝin.
14又要用染紅的公羊皮做罩棚的蓋;再用海狗皮做一層罩棚上的頂蓋。
14Kaj faru kovron por la tendo el ruĝaj virŝafaj feloj kaj ankoraŭ kovron el antilopaj feloj supre.
15「你要用皂莢木做帳幕的豎板。
15Kaj faru starantajn tabulojn por la tabernaklo el akacia ligno.
16每塊要長十肘,寬一肘半;
16Dek ulnoj estu la longo de ĉiu tabulo, kaj unu ulno kaj duono la larĝo de ĉiu tabulo.
17每塊必有兩榫相對。帳幕一切的板都要這樣做。
17Du pivotoj estu ĉe ĉiu tabulo, alĝustigitaj unu al la alia; tiel faru ĉe ĉiuj tabuloj de la tabernaklo.
18帳幕的南面要做板二十塊。
18Kaj faru la tabulojn por la tabernaklo: dudek tabuloj staru sur la flanko suda.
19在這二十塊板底下要做四十個帶卯的銀座,兩卯接這塊板上的兩榫,兩卯接那塊板上的兩榫。
19Kaj kvardek arĝentajn bazojn faru sub la dudek tabuloj: du bazojn sub ĉiu tabulo, por ĝiaj du pivotoj.
20帳幕第二面,就是北面,也要做板二十塊
20Kaj sur la dua flanko de la tabernaklo, sur la flanko norda, estu dudek tabuloj,
21和帶卯的銀座四十個;這板底下有兩卯,那板底下也有兩卯。
21kaj kvardek arĝentaj bazoj por ili, po du bazoj sub ĉiu tabulo.
22帳幕的後面,就是西面,要做板六塊。
22Kaj sur la malantaŭa flanko de la tabernaklo, okcidente, faru ses tabulojn.
23帳幕後面的拐角要做板兩塊。
23Kaj du tabulojn faru en la anguloj de la tabernaklo sur la malantaŭa flanko.
24板的下半截要雙的,上半截要整的,直頂到第一個環子;兩塊都要這樣做兩個拐角。
24Ili estu kunigitaj malsupre kaj kunigitaj supre per unu ringo; tiel ĝi estu kun ili ambaŭ; por ambaŭ anguloj ili estu.
25必有八塊板和十六個帶卯的銀座;這板底下有兩卯,那板底下也有兩卯。
25Tiel estu ok tabuloj, kaj ĉe ili dek ses arĝentaj bazoj, po du bazoj sub ĉiu tabulo.
26「你要用皂莢木做閂:為帳幕這面的板做五閂,
26Kaj faru riglilojn el akacia ligno, kvin por la tabuloj de unu flanko de la tabernaklo,
27為帳幕那面的板做五閂,又為帳幕後面的板做五閂。
27kaj kvin riglilojn por la tabuloj de la dua flanko de la tabernaklo, kaj kvin riglilojn por la tabuloj de la malantaŭa flanko de la tabernaklo, okcidente.
28板腰間的中閂要從這一頭通到那一頭。
28Kaj la meza riglilo meze de la tabuloj ŝoviĝu de unu fino ĝis la alia.
29板要用金子包裹,又要做板上的金環套閂;閂也要用金子包裹。
29Kaj la tabulojn tegu per oro, kaj iliajn ringojn, ingojn por la rigliloj, faru el oro, kaj la riglilojn tegu per oro.
30要照着在山上指示你的樣式立起帳幕。
30Starigu la tabernaklon laŭ ĝia modelo, kiu estis montrita al vi sur la monto.
31「你要用藍色、紫色、朱紅色 線 ,和撚的細麻織幔子,以巧匠的手工繡上基路伯。
31Kaj faru kurtenon el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino; artiste laboritaj keruboj estu faritaj sur ĝi.
32要把幔子掛在四根包金的皂莢木柱子上,柱子上當有金鉤,柱子安在四個帶卯的銀座上。
32Kaj pendigu ĝin sur kvar akaciaj kolonoj, tegitaj per oro kaj havantaj orajn hokojn kaj arĝentajn bazojn.
33要使幔子垂在鉤子下,把法櫃抬進幔子內;這幔子要將聖所和至聖所隔開。
33Kaj pendigu la kurtenon sub la hokoj, kaj enportu tien internen de la kurteno la keston de atesto; kaj la kurteno faru por vi apartigon inter la sanktejo kaj la plejsanktejo.
34又要把施恩座安在至聖所內的法櫃上,
34Kaj metu la fermoplaton sur la keston de atesto en la plejsanktejo.
35把桌子安在幔子外帳幕的北面;把燈臺安在帳幕的南面,彼此相對。
35Kaj starigu la tablon ekster la kurteno, kaj la kandelabron kontraŭ la tablo, en la suda parto de la tabernaklo; la tablon starigu en la norda parto.
36「你要拿藍色、紫色、朱紅色 線 ,和撚的細麻,用繡花的手工織帳幕的門簾。
36Kaj faru kovrotukon por la pordo de la tabernaklo, el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino, kun brodaĵoj;
37要用皂莢木為簾子做五根柱子,用金子包裹。柱子上當有金鉤;又要為柱子用銅鑄造五個帶卯的座。」
37kaj faru por la kovrotuko kvin kolonojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per oro, kaj iliaj hoketoj estu el oro; kaj fandu por ili kvin kuprajn bazojn.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.