出埃及記 27
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1「你要用皂莢木做壇。這壇要四方的,長五肘,寬五肘,高三肘。
1Kaj faru la altaron el akacia ligno, havantan la longon de kvin ulnoj kaj la larĝon de kvin ulnoj; kvarangula estu la altaro; kaj ĝia alto estu tri ulnoj.
2要在壇的四拐角上做四個角,與壇接連一塊,用銅把壇包裹。
2Kaj faru ĝiajn kornojn sur ĝiaj kvar anguloj; el ĝi elstaru ĝiaj kornoj; kaj tegu ĝin per kupro.
3要做盆,收去壇上的灰,又做鏟子、盤子、肉鍤子、火鼎;壇上一切的器具都用銅做。
3Kaj faru por ĝi potojn por ĝia cindro kaj ŝovelilojn kaj kalikojn kaj forkojn kaj karbujojn; ĉiujn ĝiajn vazojn faru el kupro.
4要為壇做一個銅網,在網的四角上做四個銅環,
4Kaj faru por ĝi kradon en formo de kupra reto, kaj faru sur la reto kvar kuprajn ringojn sur ĝiaj kvar anguloj.
5把網安在壇四面的圍腰板以下,使網從下達到壇的半腰。
5Kaj metu ĝin sub la kornicon de la altaro, malsupren, tiel, ke la reto atingu ĝis la mezo de la altaro.
6又要用皂莢木為壇做槓,用銅包裹。
6Kaj faru stangojn por la altaro, stangojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per kupro.
7這槓要穿在壇兩旁的環子內,用以抬壇。
7Kaj metu ĝiajn stangojn en ringojn, tiel, ke la stangoj estu ĉe ambaŭ flankoj de la altaro, kiam oni ĝin portos.
8要用板做壇,壇是空的,都照着在山上指示你的樣式做。」
8Interne malplena faru ĝin el tabuloj; kiel estis montrite al vi sur la monto, tiel oni faru.
9「你要做帳幕的院子。院子的南面要用撚的細麻做帷子,長一百肘。
9Kaj faru korton por la tabernaklo; sur la flanko suda estu kurtenoj por la korto, el tordita bisino; unu flanko havu la longon de cent ulnoj;
10帷子的柱子要二十根,帶卯的銅座二十個。柱子上的鉤子和杆子都要用銀子做。
10kaj ĝiaj dudek kolonoj kaj iliaj dudek bazoj estu el kupro; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligiloj estu el arĝento.
11北面也當有帷子,長一百肘,帷子的柱子二十根,帶卯的銅座二十個。柱子上的鉤子和杆子都要用銀子做。
11Tiel same ankaŭ sur la norda flanko laŭlonge estu kurtenoj, havantaj la longon de cent ulnoj; kaj dudek kolonoj, kaj por ili dudek bazoj el kupro; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligiloj estu el arĝento.
12院子的西面當有帷子,寬五十肘,帷子的柱子十根,帶卯的座十個。
12Sed laŭlarĝe de la korto, sur la flanko okcidenta, estu kurtenoj, havantaj la longon de kvindek ulnoj; dek kolonoj, kaj por ili dek bazoj.
13院子的東面要寬五十肘。
13Kaj laŭlarĝe de la korto, sur la flanko orienta, estu kurtenoj, havantaj la longon de kvindek ulnoj.
14門 這邊的帷子要十五肘,帷子的柱子三根,帶卯的座三個。
14Kaj kurtenoj, havantaj la longon de dek kvin ulnoj, estu por unu latero; ankaŭ tri kolonoj, kaj por ili tri bazoj.
15門 那邊的帷子也要十五肘,帷子的柱子三根,帶卯的座三個。
15Kaj por la dua latero estu kurtenoj, havantaj la longon de dek kvin ulnoj; ankaŭ tri kolonoj, kaj por ili tri bazoj.
16院子的門當有簾子,長二十肘,要拿藍色、紫色、朱紅色 線 ,和撚的細麻,用繡花的手工織成,柱子四根,帶卯的座四個。
16Kaj por la pordego de la korto estu kovrotuko, havanta la longon de dudek ulnoj, el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino, kun brodaĵoj; kvar kolonoj, kaj por ili kvar bazoj.
17院子四圍一切的柱子都要用銀杆連絡,柱子上的鉤子要用銀做,帶卯的座要用銅做。
17Ĉiuj kolonoj ĉirkaŭ la korto havu ligilojn el arĝento, hokojn el arĝento, kaj bazojn el kupro.
18院子要長一百肘,寬五十肘,高五肘,帷子要用撚的細麻做,帶卯的座要用銅做。
18La longo de la korto estu cent ulnoj, la larĝo ĉie kvindek, kaj la alto kvin ulnoj; ĉio estu farita el tordita bisino, kaj la bazoj estu el kupro.
19帳幕各樣用處的器具,並帳幕一切的橛子,和院子裏一切的橛子,都要用銅做。」
19Ĉiuj vazoj de la tabernaklo, por ĉiuj servoj, kaj ĉiuj ĝiaj najloj kaj ĉiuj najloj de la korto, estu el kupro.
20「你要吩咐 以色列 人,把那為點燈搗成的清橄欖油拿來給你,使燈常常點着。
20Kaj vi ordonu al la Izraelidoj, ke ili alportu al vi oleon olivan, puran, pistitan, por lumigado, por ke lucerno brulu ĉiam.
21在會幕中法 櫃 前的幔外, 亞倫 和他的兒子,從晚上到早晨,要在耶和華面前經理這燈。這要作 以色列 人世世代代永遠的定例。」
21En la tabernaklo de kunveno, ekstere de la kurteno, kiu pendas antaŭ la atesto, aranĝadu ĝin Aaron kaj liaj filoj de vespero ĝis mateno antaŭ la Eternulo. Tio estu eterna leĝo en la generacioj de la Izraelidoj.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.