出埃及記
Chapter 28
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1「你要從 以色列 人中,使你的哥哥 亞倫 和他的兒子 拿答 、 亞比戶 、 以利亞撒 、 以他瑪 一同就近你,給我供祭司的職分。
1Kaj vi alproksimigu al vi vian fraton Aaron kaj liajn filojn kun li el inter la Izraelidoj, por ke li estu Mia pastro: Aaron, kaj Nadab, Abihu, Eleazar, kaj Itamar, la filoj de Aaron.
2你要給你哥哥 亞倫 做聖衣為榮耀,為華美。
2Kaj faru sanktajn vestojn por via frato Aaron, por honoro kaj ornamo.
3又要吩咐一切心中有智慧的,就是我用智慧的靈所充滿的,給 亞倫 做衣服,使他分別為聖,可以給我供祭司的職分。
3Kaj diru al ĉiuj, kiuj havas saĝan koron kaj kiujn Mi plenigis per spirito de saĝo, ke ili faru por Aaron vestojn, por sanktigi lin, ke li estu Mia pastro.
4所要做的就是胸牌、以弗得、外袍、雜色的內袍、冠冕、腰帶,使你哥哥 亞倫 和他兒子 穿 這聖服,可以給我供祭司的職分。
4Kaj jen estas la vestoj, kiujn ili devas fari: surbrustaĵo, efodo, tuniko, ĥitono teksita, cidaro, kaj zono. Kaj ili faru sanktajn vestojn por via frato Aaron kaj por liaj filoj, ke li estu Mia pastro.
5要用金 線 和藍色、紫色、朱紅色 線 ,並細麻去做。
5Kaj ili prenu oron, kaj bluan, purpuran, kaj ruĝan teksaĵon, kaj bisinon.
6「他們要拿金 線 和藍色、紫色、朱紅色 線 ,並撚的細麻,用巧匠的手工做以弗得。
6Kaj ili faru la efodon el oro, el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino, en artista maniero.
7以弗得當有兩條肩帶,接上兩頭,使它相連。
7Du surŝultraĵojn kunigantajn ĝi havu sur siaj du finoj, por ke ĝi estu ligita.
8其上巧工織的帶子,要和以弗得一樣的做法,用以束上,與以弗得接連一塊,要用金 線 和藍色、紫色、朱紅色 線 ,並撚的細麻做成。
8Kaj la ĉirkaŭliganta zono sur ĝi estu la sama laboraĵo, kiel ĝia kontinuaĵo, el oro, el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino.
9要取兩塊紅瑪瑙,在上面刻 以色列 兒子的名字:
9Kaj prenu du oniksajn ŝtonojn, kaj gravuru sur ili la nomojn de la filoj de Izrael:
10六個名字在這塊寶石上,六個名字在那塊寶石上,都照他們生來的次序。
10ses el iliaj nomoj sur unu ŝtono kaj la ses ceterajn nomojn sur la dua ŝtono, laŭ la ordo de ilia naskiĝo.
11要用刻寶石的手工,彷彿刻圖書,按着 以色列 兒子的名字,刻這兩塊寶石,要鑲在金槽上。
11Per laboro de gravuristoj, kiel sigelila gravurado, gravurigu sur la du ŝtonoj la nomojn de la filoj de Izrael; faru ilin ĉirkaŭataj per kadretoj el oro.
12要將這兩塊寶石安在以弗得的兩條肩帶上,為 以色列 人做紀念石。 亞倫 要在兩肩上擔他們的名字,在耶和華面前作為紀念。
12Kaj metu la du ŝtonojn sur la surŝultraĵojn de la efodo, kiel ŝtonojn de memoro pri la filoj de Izrael; kaj Aaron portu iliajn nomojn antaŭ la Eternulo sur siaj du surŝultraĵoj por memoro.
13要用金子做二槽,
13Kaj faru kadretojn el oro;
14又拿精金,用擰工彷彿擰繩子,做兩條鍊子,把這擰成的鍊子搭在二槽上。」
14kaj du ĉenetojn el pura oro; faru ilin kuniĝantaj per siaj finoj, plektitaj; kaj alfortikigu la plektitajn ĉenetojn al la kadretoj.
15「你要用巧匠的手工做一個決斷的胸牌。要和以弗得一樣的做法:用金 線 和藍色、紫色、朱紅色 線 ,並撚的細麻做成。
15Kaj faru juĝan surbrustaĵon per artista laboro; simile al la laboro de la efodo faru ĝin; el oro, el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino faru ĝin.
16這胸牌要四方的,疊為兩層,長一虎口,寬一虎口。
16Kvarangula ĝi estu kaj duobla; manstreĉo estu ĝia longo, kaj manstreĉo ĝia larĝo.
17要在上面鑲寶石四行:第一行是紅寶石、紅璧璽、紅玉;
17Kaj enmetu en ĝin enmetaĵon el ŝtonoj en kvar vicoj. La ŝtonoj de vico: rubeno, topazo, kaj smeraldo estu la unua vico;
18第二行是綠寶石、藍寶石、金鋼石;
18kaj la dua vico: hiacinto, safiro, kaj jaspiso;
19第三行是紫瑪瑙、白瑪瑙、紫晶;
19kaj la tria vico: ligurio, agato, kaj ametisto;
20第四行是水蒼玉、紅瑪瑙、碧玉。這都要鑲在金槽中。
20kaj la kvara vico: krizolito, kaj onikso, kaj berilo. En oraj kadretoj ili estu laŭ siaj vicoj.
21這些寶石都要按着 以色列 十二個兒子的名字,彷彿刻圖書,刻十二個支派的名字。
21Kaj la ŝtonoj estu laŭ la nomoj de la filoj de Izrael; dek du, laŭ iliaj nomoj, gravuritaj sigelile, ĉiu kun sia nomo, por la dek du triboj.
22要在胸牌上用精金擰成如繩的鍊子。
22Kaj faru al la surbrustaĵo plektitajn ĉenetojn, kuniĝantajn per siaj finoj, el pura oro.
23在胸牌上也要做兩個金環,安在胸牌的兩頭。
23Kaj faru por la surbrustaĵo du orajn ringojn, kaj alfortikigu la du ringojn al la du finoj de la surbrustaĵo.
24要把那兩條擰成的金鍊子,穿過胸牌兩頭的環子。
24Kaj metu la du orajn plektitajn ĉenetojn en la du ringojn ĉe la finoj de la surbrustaĵo.
25又要把鍊子的那兩頭接在兩槽上,安在以弗得前面肩帶上。
25Kaj la du finojn de la du plektitaj ĉenetoj enfortikigu en la du kadretojn, kaj alfortikigu ilin al la surŝultraĵoj de la efodo sur la antaŭa flanko.
26要做兩個金環,安在胸牌的兩頭,在以弗得裏面的邊上。
26Kaj faru du orajn ringojn, kaj alfortikigu ilin al la du aliaj finoj de la surbrustaĵo, sur interna ĝia rando, direktita al la efodo.
27又要做兩個金環,安在以弗得前面兩條肩帶的下邊,挨近相接之處,在以弗得巧工織的帶子以上。
27Kaj faru du orajn ringojn, kaj alfortikigu ilin al la du surŝultraĵoj de la efodo malsupre, sur la antaŭa flanko, ĉe ĝia kuniĝo, super la zono de la efodo.
28要用藍細帶子把胸牌的環子與以弗得的環子繫住,使胸牌貼在以弗得巧工織的帶子上,不可與以弗得離縫。
28Kaj oni alligu la surbrustaĵon per ĝiaj ringoj al la ringoj de la efodo per laĉo el blua ŝtofo, por ke ĝi estu super la zono de la efodo kaj por ke la surbrustaĵo ne forŝoviĝu de sur la efodo.
29亞倫 進聖所的時候,要將決斷胸牌,就是刻着 以色列 兒子名字的,帶在胸前,在耶和華面前常作紀念。
29Kaj Aaron portu la nomojn de la filoj de Izrael sur la juĝa surbrustaĵo sur sia koro, kiam li eniros en la sanktejon, por ĉiama memoro antaŭ la Eternulo.
30又要將烏陵和土明放在決斷的胸牌裏; 亞倫 進到耶和華面前的時候,要帶在胸前,在耶和華面前常將 以色列 人的決斷牌帶在胸前。」
30Kaj metu sur la juĝan surbrustaĵon la signojn de lumo kaj la signojn de justo, por ke ili estu sur la koro de Aaron, kiam li eniros antaŭ la Eternulon; kaj Aaron ĉiam portu la juĝon de la filoj de Izrael sur sia koro antaŭ la Eternulo.
31「你要做以弗得的外袍,顏色全是藍的。
31Kaj faru la tunikon de la efodo tutan el blua teksaĵo.
32袍上要為頭留一領口,口的周圍織出領邊來,彷彿鎧甲的領口,免得破裂。
32La aperturo por la kapo estu en ĝia mezo; ĉirkaŭ la aperturo estu teksita bordero, kiel ĉe aperturo de ŝildo, por ke ĝi ne disŝiriĝu.
33袍子周圍底邊上要用藍色、紫色、朱紅色 線 做石榴。在袍子周圍的石榴中間要有金鈴鐺:
33Sur ĝia malsupra rando faru granatojn el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, ĉirkaŭe sur ĝia malsupra rando, kaj inter ili ĉirkaŭe orajn tintilojn.
34一個金鈴鐺一個石榴,一個金鈴鐺一個石榴,在袍子周圍的底邊上。
34Ora tintilo kaj granato, ora tintilo kaj granato estu ĉirkaŭe sur la malsupra rando de la tuniko.
35亞倫 供職的時候要穿這袍子。他進聖所到耶和華面前,以及出來的時候,袍上的響聲必被聽見,使他不至於死亡。
35Ĝi estu sur Aaron dum lia servado; por ke oni aŭdu sonon de li, kiam li eniros en la sanktejon antaŭ la Eternulon kaj kiam li eliros, kaj por ke li ne mortu.
36「你要用精金做一面牌,在上面按刻圖書之法刻着『歸耶和華為聖』。
36Kaj faru tabuleton el pura oro, kaj gravuru sur ĝi en sigelila maniero: SANKTA AL LA ETERNULO.
37要用一條藍細帶子將牌繫在冠冕的前面。
37Kaj alfortikigu ĝin per laĉo el blua ŝtofo, ke ĝi estu sur la cidaro; sur la antaŭa flanko de la cidaro ĝi devas esti.
38這牌必在 亞倫 的額上, 亞倫 要擔當干犯聖物 條例 的罪孽;這聖物是 以色列 人在一切的聖禮物上所分別為聖的。這牌要常在他的額上,使他們可以在耶和華面前蒙悅納。
38Ĝi estu sur la frunto de Aaron; kaj Aaron portados la pekon kontraŭ la sanktaĵoj, kiujn sanktigos la Izraelidoj en ĉiuj siaj sanktaj donoj; kaj ĝi estos sur lia frunto ĉiam, por ke la Eternulo ilin favoru.
39要用雜色細麻 線 織內袍,用細麻布做冠冕,又用繡花的手工做腰帶。
39Kaj teksu la ĥitonon el bisino, kaj faru la cidaron el bisino, kaj faru broditan zonon.
40「你要為 亞倫 的兒子做內袍、腰帶、裹頭巾,為榮耀,為華美。
40Kaj por la filoj de Aaron faru ĥitonojn, kaj faru por ili zonojn, kaj mitrojn faru por ili, por honoro kaj ornamo.
41要把這些給你的哥哥 亞倫 和他的兒子穿戴,又要膏他們,將他們分別為聖,好給我供祭司的職分。
41Kaj vestu per ili vian fraton Aaron kaj liajn filojn kune kun li; kaj sanktoleu ilin kaj konsekru ilin kaj sanktigu ilin, por ke ili estu pastroj al Mi.
42要給他們做細麻布褲子,遮掩下體;褲子當從腰達到大腿。
42Kaj faru por ili linajn pantalonojn, por kovri la nudecon de ilia karno; de la lumbo ĝis la femuroj ili estu.
43亞倫 和他兒子進入會幕,或就近壇,在聖所供職的時候必穿上,免得擔罪而死。這要為 亞倫 和他的後裔作永遠的定例。」
43Kaj ili estu sur Aaron kaj sur liaj filoj, kiam ili eniros en la tabernaklon de kunveno, aŭ kiam ili alproksimiĝos al la altaro, por servi en la sanktejo; por ke ili ne faru pekon kaj ne mortu. Eterna leĝo ĝi estu por li kaj por lia idaro post li.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.