出埃及記
Chapter 22
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1「人若偷牛或羊,無論是宰了,是賣了,他就要以五牛賠一牛,四羊賠一羊。
1Se iu ŝtelos bovon aŭ ŝafon kaj buĉos ĝin aŭ vendos ĝin, tiam li pagu kvin bovojn pro la bovo kaj kvar ŝafojn pro la ŝafo.
2人若遇見賊挖窟窿,把賊打了,以至於死,就不能為他有流血的罪。
2Se iu trovos ŝtelanton ĉe subfosado kaj batos lin kaj tiu mortos, tiam oni ne juĝu lin pro la sango.
3若太陽已經出來,就為他有流血的罪。賊若被拿,總要賠還。若他一無所有,就要被賣,頂他所偷的物。
3Sed se lumis super li la suno, tiam oni juĝu lin pro la sango. La ŝtelinto pagu kompenson; se li ne havas, tiam oni lin vendu pro lia ŝtelo.
4若他所偷的,或牛,或驢,或羊,仍在他手下存活,他就要加倍賠還。
4Se la ŝtelitaĵo, ĉu ĝi estas bovo, ĉu azeno, ĉu ŝafo, estos trovita en liaj manoj viva, tiam li kompensu duoble.
5「人若在田間或在葡萄園裏放牲畜,任憑牲畜上別人的田裏去吃,就必拿自己田間上好的和葡萄園上好的賠還。
5Se iu difektos kampon aŭ vinberejon, lasante sian bruton, ke ĝi difektu kampon de aliulo, tiam li devas pagi per plejbonaĵo el sia kampo kaj per plejbonaĵo el sia vinberejo.
6「若點火焚燒荊棘,以致將別人堆積的禾捆,站着的禾稼,或是田園,都燒盡了,那點火的必要賠還。
6Se eliros fajro kaj trafos dornojn kaj ekstermos garbojn aŭ starantan grenon aŭ kampon, tiam tiu kompensu, kiu kaŭzis la brulon.
7「人若將銀錢或家具交付鄰舍看守,這物從那人的家被偷去,若把賊找到了,賊要加倍賠還;
7Se iu donos al sia proksimulo monon aŭ uzataĵojn, por konservi, kaj ili estos ŝtelitaj el la domo de tiu homo, tiam, se la ŝtelinto estos trovita, li kompensu duoble.
8若找不到賊,那家主必就近審判官,要 看看 他拿了原主的物件沒有。
8Se la ŝtelinto ne estos trovita, tiam la mastro de la domo venu al la potenculoj, kaj ĵuru, ke li ne etendis sian manon sur la apartenaĵon de sia proksimulo.
9「兩個人的案件,無論是為甚麼過犯,或是為牛,為驢,為羊,為衣裳,或是為甚麼失掉之物,有一人說:『這是我的』,兩造就要將案件稟告審判官,審判官定誰有罪,誰就要加倍賠還。
9Pri ĉiu maljustaĵo, ĉu ĝi estos pri bovo, ĉu pri azeno, ĉu pri ŝafo, ĉu pri vesto, pri ĉiu perditaĵo, pri kiu iu diros, ke ĝi estas lia, la afero de ambaŭ devas esti prezentita al la potenculoj; kiun la potenculoj trovos kulpa, tiu kompensu duoble al sia proksimulo.
10「人若將驢,或牛,或羊,或別的牲畜,交付鄰舍看守,牲畜或死,或受傷,或被趕去,無人看見,
10Se iu donos al sia proksimulo azenon aŭ bovon aŭ ŝafon aŭ alian bruton, por konservi, kaj ĝi mortos aŭ estos difektita aŭ forkaptita, kaj neniu tion vidos,
11那看守的人要憑着耶和華起誓,手裏未曾拿鄰舍的物,本主就要罷休,看守的人不必賠還。
11tiam ĵuro antaŭ la Eternulo estu inter ili, ke li ne etendis sian manon sur la apartenaĵon de sia proksimulo, kaj ĝia mastro ĝin prenos kaj li ne kompensos.
12牲畜若從看守的那裏被偷去,他就要賠還本主;
12Sed se oni ĝin ŝtelos de li, tiam li devas kompensi al ĝia mastro.
13若被 野獸 撕碎,看守的要帶來當作證據,所撕的不必賠還。
13Se ĝi estos disŝirita, li prezentu ateston, kaj la disŝiritaĵon li ne kompensos.
14「人若向鄰舍借甚麼,所借的或受傷,或死,本主沒有同在一處,借的人總要賠還;
14Se iu ĝin prenos prunte de sia proksimulo, kaj ĝi estos difektita aŭ mortos dum foresto de sia mastro, tiam li devas kompensi.
15若本主同在一處,他就不必賠還;若是雇的,也不必賠還,本是為雇價來的。」
15Se ĝia mastro estis apud ĝi, tiam li ne devas kompensi. Se ĝi estis dungita, li perdis sian dungomonon.
16「人若引誘沒有受聘的處女,與她行淫,他總要交出聘禮,娶她為妻。
16Se iu forlogos virgulinon, kiu ne estas fianĉinigita, kaj kuŝos kun ŝi, tiam li donu al ŝi doton kaj prenu ŝin al si kiel edzinon.
17若女子的父親決不肯將女子給他,他就要按處女的聘禮,交出錢來。
17Se ŝia patro ne volos doni ŝin al li, tiam li pagu tiom da mono, kiom virgulinoj ordinare ricevas dote.
18「行邪術的女人,不可容她存活。
18Sorĉistinon ne lasu vivi.
19「凡與獸淫合的,總要把他治死。
19Ĉiu, kiu kuŝis kun bruto, estu mortigita.
20「祭祀別神,不單單祭祀耶和華的,那人必要滅絕。
20Kiu alportas oferojn al dioj, krom al la Eternulo sole, tiu estu ekstermita.
21「不可虧負寄居的,也不可欺壓他,因為你們在 埃及 地也作過寄居的。
21Fremdulon ne ofendu, nek premu lin; ĉar fremduloj vi estis en la lando Egipta.
22不可苦待寡婦和孤兒;
22Vidvinon kaj orfon ne premu.
23若是苦待他們一點,他們向我一哀求,我總要聽他們的哀聲,
23Se vi ilin premos kaj ili krios al Mi, tiam Mi aŭdos ilian krion;
24並要發烈怒,用刀殺你們,使你們的妻子為寡婦,兒女為孤兒。
24kaj ekflamos Mia kolero, kaj Mi mortigos vin per glavo, kaj viaj edzinoj estos vidvinoj kaj viaj infanoj estos orfoj.
25「我民中有貧窮人與你同住,你若借錢給他,不可如放債的向他取利。
25Se vi pruntedonos monon al iu el Mia popolo, al iu malriĉulo apud vi, ne estu por li premanto, ne metu sur lin procentojn.
26你即或拿鄰舍的衣服作當頭,必在日落以先歸還他;
26Se vi prenos de via proksimulo veston kiel garantiaĵon, tiam antaŭ la subiro de la suno redonu ĝin al li;
27因他只有這一件當蓋頭,是他蓋身的衣服, 若是沒有 ,他拿甚麼睡覺呢?他哀求我,我就應允,因為我是有恩惠的。
27ĉar ĝi estas lia sola kovro, ĝi estas la vesto por lia korpo; en kio li dormos? kaj kiam li krios al Mi, Mi aŭdos, ĉar Mi estas favorkora.
28「不可毀謗上帝;也不可毀謗你百姓的官長。
28Potenculojn ne malbenu, kaj estron de via popolo ne insultu.
29「你要從你莊稼中的 穀 和 酒 醡中滴出來的酒拿來獻上,不可遲延。 「你要將頭生的兒子歸給我。
29Vian abundon kaj sukon ne retenu; la unuenaskiton el viaj filoj vi devas doni al Mi.
30你牛羊 頭生的 ,也要這樣;七天當跟着母,第八天要歸給我。
30Tiel same agu kun via bovo kaj via ŝafo; sep tagojn ĝi restu kun sia patrino, en la oka tago donu ĝin al Mi.
31「你們要在我面前為聖潔的人。因此,田間被野獸撕裂牲畜的肉,你們不可吃,要丟給狗吃。」
31Estu por Mi sanktaj homoj; kaj viandon, disŝiritan sur la kampo, ne manĝu; al hundo ĵetu ĝin.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.