出埃及記 8
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1耶和華吩咐 摩西 說:「你進去見法老,對他說:『耶和華這樣說:容我的百姓去,好事奉我。
1Kaj la Eternulo diris al Moseo: Iru al Faraono, kaj diru al li: Tiel diris la Eternulo: Permesu al Mia popolo iri, por ke ĝi faru servon al Mi.
2你若不肯容他們去,我必使青蛙糟蹋你的四境。
2Kaj se vi ne volos permesi tion, jen Mi frapos vian tutan regionon per ranoj;
3河裏要滋生青蛙;這青蛙要上來進你的宮殿和你的臥房,上你的床榻,進你臣僕的房屋,上你百姓的身上,進你的爐訿和你的摶麵盆,
3kaj eksvarmos la rivero per ranoj, kaj ili elrampos kaj venos en vian domon kaj en vian dormoĉambron kaj sur vian liton kaj en la domojn de viaj servantoj kaj de via popolo kaj en viajn fornojn kaj en viajn pastujojn;
4又要上你和你百姓並你眾臣僕的身上。』」
4kaj sur vin kaj sur vian popolon kaj sur ĉiujn viajn servantojn rampos la ranoj.
5耶和華曉諭 摩西 說:「你對 亞倫 說:『把你的杖伸在江、河、池以上,使青蛙到 埃及 地上來。』」
5Kaj la Eternulo diris al Moseo: Diru al Aaron: Etendu vian manon kun via bastono super la riverojn, super la torentojn, kaj super la lagojn, kaj elirigu la ranojn sur la landon Egiptan.
6亞倫 便伸杖在 埃及 的諸水以上,青蛙就上來,遮滿了 埃及 地。
6Kaj Aaron etendis sian manon super la akvojn de Egiptujo, kaj la ranoj eliris kaj kovris la landon Egiptan.
7行法術的也用他們的邪術照樣而行,叫青蛙上了 埃及 地。
7Tion saman faris la sorĉistoj per siaj sorĉoj, kaj ili elirigis la ranojn sur la landon Egiptan.
8法老召了 摩西 、 亞倫 來,說:「請你們求耶和華使這青蛙離開我和我的民,我就容百姓去祭祀耶和華。」
8Tiam Faraono alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris: Preĝu al la Eternulo, ke Li forigu la ranojn for de mi kaj de mia popolo; tiam mi forliberigos la popolon, ke ĝi alportu oferon al la Eternulo.
9摩西 對法老說:「任憑你吧,我要何時為你和你的臣僕並你的百姓祈求,除滅青蛙離開你和你的宮殿只留在河裏呢?」
9Kaj Moseo diris al Faraono: Ordonu al mi, por kiu tempo mi devas preĝi pro vi kaj pro viaj servantoj kaj pro via popolo, ke malaperu la ranoj for de vi kaj el viaj domoj kaj nur en la rivero ili restu.
10他說:「明天。」 摩西 說:「可以照你的話吧,好叫你知道沒有像耶和華-我們上帝的。
10Tiu diris: Por morgaŭ. Kaj li diris: Ĝi estu, kiel vi diris, por ke vi sciu, ke ekzistas neniu tia, kiel la Eternulo, nia Dio.
11青蛙要離開你和你的宮殿,並你的臣僕與你的百姓,只留在河裏。」
11Kaj foriĝos la ranoj for de vi kaj de viaj domoj kaj de viaj servantoj kaj de via popolo; nur en la rivero ili restos.
12於是 摩西 、 亞倫 離開法老出去。 摩西 為擾害法老的青蛙呼求耶和華。
12Moseo kaj Aaron eliris for de Faraono, kaj Moseo ekvokis al la Eternulo pri la ranoj, kiujn li venigis sur Faraonon.
13耶和華就照 摩西 的話行。凡在房裏、院中、田間的青蛙都死了。
13Kaj la Eternulo faris laŭ la vortoj de Moseo; kaj mortis la ranoj en la domoj, en la kortoj, kaj sur la kampoj.
14眾人把青蛙聚攏成堆,遍地就都腥臭。
14Kaj oni kunŝovelis ilin en multajn amasojn, kaj la lando malbonodoriĝis.
15但法老見災禍鬆緩,就硬着心,不肯聽他們,正如耶和華所說的。
15Sed kiam Faraono vidis, ke fariĝis faciliĝo, li malmoligis sian koron kaj ne aŭskultis ilin, kiel diris la Eternulo.
16耶和華吩咐 摩西 說:「你對 亞倫 說:『伸出你的杖擊打地上的塵土,使塵土在 埃及 遍地變作虱子。』」
16Tiam la Eternulo diris al Moseo: Diru al Aaron: Etendu vian bastonon, kaj frapu la polvon de la tero, kaj el ĝi fariĝos pikmuŝoj en la tuta lando Egipta.
17他們就這樣行。 亞倫 伸杖擊打地上的塵土,就在人身上和牲畜身上有了虱子; 埃及 遍地的塵土都變成虱子了。
17Ili faris tiel: Aaron etendis sian manon kun sia bastono kaj frapis la polvon de la tero, kaj aperis pikmuŝoj sur la homoj kaj la brutoj. La tuta polvo de la tero fariĝis pikmuŝoj en la tuta lando Egipta.
18行法術的也用邪術要生出虱子來,卻是不能。於是在人身上和牲畜身上都有了虱子。
18Tiel faris la sorĉistoj per siaj sorĉoj, por elirigi pikmuŝojn, sed ili ne povis. Kaj la pikmuŝoj estis sur la homoj kaj sur la brutoj.
19行法術的就對法老說:「這是上帝的手段。」法老心裏剛硬,不肯聽 摩西 、 亞倫 ,正如耶和華所說的。
19Tiam la sorĉistoj diris al Faraono: Ĝi estas fingro de Dio. Sed la koro de Faraono restis obstina, kaj li ne aŭskultis ilin, kiel diris la Eternulo.
20耶和華對 摩西 說:「你清早起來,法老來到水邊,你站在他面前,對他說:『耶和華這樣說:容我的百姓去,好事奉我。
20Kaj la Eternulo diris al Moseo: Leviĝu frue matene, kaj stariĝu antaŭ Faraono, kiam li iros al la akvo, kaj diru al li: Tiel diris la Eternulo: Forliberigu Mian popolon, ke ĝi faru servon al Mi.
21你若不容我的百姓去,我要叫成群的蒼蠅到你和你臣僕並你百姓的身上,進你的房屋,並且 埃及 人的房屋和他們所住的地都要滿了成群的蒼蠅。
21Ĉar se vi ne forliberigos Mian popolon, jen Mi venigos sur vin kaj sur viajn servantojn kaj sur vian popolon kaj en viajn domojn fiinsektojn; kaj pleniĝos de la fiinsektoj la domoj de la Egiptoj, kaj ankaŭ la tero, sur kiu ili estas.
22當那日,我必分別我百姓所住的 歌珊 地,使那裏沒有成群的蒼蠅,好叫你知道我是天下的耶和華。
22Kaj Mi distingos en tiu tago la teron de Goŝen, sur kiu troviĝas Mia popolo, ke tie ne estu fiinsektoj; por ke vi sciiĝu, ke Mi estas la Eternulo meze de la tero.
23我要將我的百姓和你的百姓分別出來。明天必有這神蹟。』」
23Kaj Mi faros apartigon inter Mia popolo kaj via popolo; morgaŭ okazos tiu signo.
24耶和華就這樣行。蒼蠅成了大群,進入法老的宮殿,和他臣僕的房屋; 埃及 遍地就因這成群的蒼蠅敗壞了。
24Kaj la Eternulo faris tiel, kaj aperis multego da fiinsektoj en la domo de Faraono kaj en la domoj de liaj servantoj kaj en la tuta lando Egipta; difektiĝis la tero kaŭze de la fiinsektoj.
25法老召了 摩西 、 亞倫 來,說:「你們去,在這地祭祀你們的上帝吧!」
25Tiam Faraono alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris: Iru, alportu oferon al via Dio en la lando.
26摩西 說:「這樣行本不相宜,因為我們要把 埃及 人所厭惡的祭祀耶和華-我們的上帝;若把 埃及 人所厭惡的在他們眼前獻為祭,他們豈不拿石頭打死我們嗎?
26Sed Moseo diris: Ne estas oportune fari tiel; ĉar abomenindaĵo por la Egiptoj estus nia oferado al la Eternulo, nia Dio; se oferadon abomenindan por la Egiptoj ni faros antaŭ iliaj okuloj, ĉu ili tiam nin ne ŝtonmortigos?
27我們要往曠野去,走三天的路程,照着耶和華-我們上帝所要吩咐我們的祭祀他。」
27Vojon de tri tagoj ni iros en la dezerton, kaj ni faros oferon al la Eternulo, nia Dio, kiel Li diros al ni.
28法老說:「我容你們去,在曠野祭祀耶和華-你們的上帝;只是不要走得很遠。求你們為我祈禱。」
28Tiam Faraono diris: Mi forliberigos vin, kaj vi faros oferon al la Eternulo, via Dio, en la dezerto; nur ne foriru malproksime; preĝu pro mi.
29摩西 說:「我要出去求耶和華,使成群的蒼蠅明天離開法老和法老的臣僕並法老的百姓;法老卻不可再行詭詐,不容百姓去祭祀耶和華。」
29Kaj Moseo diris: Jen mi foriras de vi, kaj mi preĝos al la Eternulo, ke foriĝu la fiinsektoj for de Faraono, de liaj servantoj, kaj de lia popolo morgaŭ; sed Faraono ne plu trompu, ne forliberigante la popolon, por fari oferon al la Eternulo.
30於是 摩西 離開法老去求耶和華。
30Moseo eliris for de Faraono kaj preĝis al la Eternulo.
31耶和華就照 摩西 的話行,叫成群的蒼蠅離開法老和他的臣僕並他的百姓,一個也沒有留下。
31Kaj la Eternulo faris, kiel diris Moseo, kaj forigis la fiinsektojn for de Faraono, de liaj servantoj, kaj de lia popolo; ne restis eĉ unu.
32這一次法老又硬着心,不容百姓去。
32Sed Faraono obstinigis sian koron ankaŭ ĉi tiun fojon, kaj ne forliberigis la popolon.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.