出埃及記
Chapter 37
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1比撒列 用皂莢木做櫃,長二肘半,寬一肘半,高一肘半。
1Kaj Becalel faris la keston el akacia ligno; du ulnoj kaj duono estis ĝia longo, kaj unu ulno kaj duono ĝia larĝo, kaj unu ulno kaj duono ĝia alto.
2裏外包上精金,四圍鑲上金牙邊,
2Kaj li tegis ĝin per pura oro interne kaj ekstere, kaj li faris al ĝi oran kronon ĉirkaŭe.
3又鑄四個金環,安在櫃的四腳上:這邊兩環,那邊兩環。
3Kaj li fandis por ĝi kvar orajn ringojn sur ĝiaj kvar anguloj: du ringojn sur unu ĝia flanko kaj du ringojn sur ĝia alia flanko.
4用皂莢木做兩根槓,用金包裹。
4Kaj li faris stangojn el akacia ligno kaj tegis ilin per oro.
5把槓穿在櫃旁的環內,以便抬櫃。
5Kaj li metis la stangojn en la ringojn sur la flankoj de la kesto, por porti la keston.
6用精金做施恩座,長二肘半,寬一肘半。
6Kaj li faris fermoplaton el pura oro; du ulnoj kaj duono estis ĝia longo, kaj unu ulno kaj duono ĝia larĝo.
7用金子錘出兩個基路伯來,安在施恩座的兩頭,
7Kaj li faris du kerubojn el oro; per forĝa laboro li faris ilin, sur la du randoj de la fermoplato:
8這頭做一個基路伯,那頭做一個基路伯,二基路伯接連一塊,在施恩座的兩頭。
8unu kerubon ĉe unu flanko kaj la duan kerubon ĉe la dua flanko; elstarantaj el la fermoplato li faris la kerubojn, sur ĝiaj du flankoj.
9二基路伯高張翅膀,遮掩施恩座;基路伯是臉對臉,朝着施恩座。
9Kaj la keruboj estis etendantaj siajn flugilojn supren, kovrante per siaj flugiloj la fermoplaton, kaj iliaj vizaĝoj estis unu kontraŭ la alia; al la fermoplato estis turnitaj la vizaĝoj de la keruboj.
10他用皂莢木做一張桌子,長二肘,寬一肘,高一肘半,
10Kaj li faris la tablon el akacia ligno; du ulnoj estis ĝia longo, kaj unu ulno ĝia larĝo, kaj unu ulno kaj duono ĝia alto.
11又包上精金,四圍鑲上金牙邊。
11Kaj li tegis ĝin per pura oro, kaj li faris al ĝi oran kronon ĉirkaŭe.
12桌子的四圍各做一掌寬的橫樑,橫樑上鑲着金牙邊,
12Kaj li faris ĉirkaŭ ĝi manlarĝan listelon, kaj li faris oran kronon ĉirkaŭ la listelo.
13又鑄了四個金環,安在桌子四腳的四角上。
13Kaj li fandis por ĝi kvar orajn ringojn, kaj li alfortikigis la ringojn sur la kvar anguloj, ĉe ĝiaj kvar piedoj.
14安環子的地方是挨近橫梁,可以穿槓抬桌子。
14Apud la listelo estis la ringoj, kiel ingoj por la stangoj, por porti la tablon.
15他用皂莢木做兩根槓,用金包裹,以便抬桌子;
15Kaj li faris la stangojn el akacia ligno, kaj li tegis ilin per oro, por porti la tablon.
16又用精金做桌子上的器皿,就是盤子、調羹,並奠 酒 的瓶和爵。
16Kaj ankaŭ la vazojn por la tablo, ĝiajn pladojn kaj ĝiajn kulerojn, kaj ĝiajn kruĉojn kaj la kalikojn, per kiuj oni verŝas, li faris el pura oro.
17他用精金做一個燈臺;這燈臺的座和幹,與杯、球、花,都是接連一塊錘出來的。
17Kaj li faris la kandelabron el pura oro, per forĝa laboro li faris la kandelabron; ĝia trunko kaj ĝiaj branĉoj, ĝiaj kalikoj, ĝiaj kapetoj, kaj ĝiaj floroj elstaris el ĝi.
18燈臺兩旁杈出六個枝子:這旁三個,那旁三個。
18Kaj ses branĉoj elstaris el ĝiaj flankoj: tri branĉoj de la kandelabro el unu flanko, kaj tri branĉoj de la kandelabro el la dua flanko;
19這旁每枝上有三個杯,形狀像杏花,有球有花;那旁每枝上也有三個杯,形狀像杏花,有球有花。從燈臺杈出來的六個枝子都是如此。
19tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro estis sur unu branĉo, kaj tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro sur la dua branĉo; tiel estis sur la ses branĉoj, kiuj elstaris el la kandelabro.
20燈臺上有四個杯,形狀像杏花,有球有花。
20Kaj sur la kandelabro estis kvar migdalformaj kalikoj kun siaj kapetoj kaj floroj.
21燈臺每兩個枝子以下有球,與枝子接連一塊;燈臺杈出的六個枝子都是如此。
21Kaj kapeto estis sub unu paro da branĉoj, kaj kapeto sub la dua paro da branĉoj, kaj kapeto sub la tria paro da branĉoj; tiel estis ĉe la ses branĉoj, kiuj elstaris el ĝi.
22球和枝子是接連一塊,都是一塊精金錘出來的。
22La kapetoj kaj branĉoj elstaris el ĝi; ĉio estis unu forĝita tutaĵo el pura oro.
23用精金做燈臺的七個燈盞,並燈臺的蠟剪和蠟花盤。
23Kaj li faris ĝiajn sep lucernojn kaj ĝiajn prenilojn kaj cindrujojn el pura oro.
24他用精金一他連得做燈臺和燈臺的一切器具。
24El kikaro da pura oro li faris ĝin kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn.
25他用皂莢木做香壇,是四方的,長一肘,寬一肘,高二肘,壇的四角與壇接連一塊;
25Kaj li faris la altaron por la incensado el akacia ligno; unu ulno estis ĝia longo, kaj unu ulno ĝia larĝo; kvarangula ĝi estis; du ulnoj estis ĝia alto; el ĝi elstaris ĝiaj kornoj.
26又用精金把壇的上面與壇的四面並壇的四角包裹,又在壇的四圍鑲上金牙邊。
26Kaj li tegis ĝin per pura oro, ĝian supran platon kaj ĝiajn muretojn ĉirkaŭe kaj ĝiajn kornojn; kaj li faris al ĝi oran kronon ĉirkaŭe.
27做兩個金環,安在牙子邊以下,在壇的兩旁、兩根橫撐上,作為穿槓的用處,以便抬壇。
27Kaj du orajn ringojn li faris al ĝi sub ĝia krono, sur ĝiaj du flankoj, kiel ingojn por stangoj, per kiuj oni portu ĝin.
28用皂莢木做槓,用金包裹。
28Kaj li faris la stangojn el akacia ligno kaj tegis ilin per oro.
29又按做香之法做聖膏油和馨香料的淨香。
29Kaj li faris la oleon por la sanktoleado kaj la puran bonodoran incenson laŭ la arto de ŝmiraĵisto.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.