Nombroj 25
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Kaj Izrael loĝis en Ŝitim, kaj la popolo komencis malĉastadi kun la filinoj de Moab.
1以色列 人住在 什亭 ,百姓与 摩押 女子行起淫乱。
2Kaj ili invitadis la popolon al la oferoj de siaj dioj, kaj la popolo manĝadis kaj kliniĝadis antaŭ iliaj dioj.
2因为这女子叫百姓来,一同给她们的神献祭,百姓就吃 她们的祭物 ,跪拜她们的神。
3Kaj Izrael aliĝis al Baal-Peor; kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Izrael.
3以色列 人与 巴力·毗珥 连合,耶和华的怒气就向 以色列 人发作。
4Kaj la Eternulo diris al Moseo: Prenu ĉiujn estrojn de la popolo kaj pendigu ilin al la Eternulo kontraŭ la suno, kaj deturniĝos de Izrael la furiozo de la kolero de la Eternulo.
4耶和华吩咐 摩西 说:「将百姓中所有的族长在我面前对着日头悬挂,使我向 以色列 人所发的怒气可以消了。」
5Kaj Moseo diris al la juĝistoj de Izrael: Mortigu ĉiu siajn homojn, kiuj aliĝis al Baal-Peor.
5于是 摩西 吩咐 以色列 的审判官说:「凡属你们的人,有与 巴力·毗珥 连合的,你们各人要把他们杀了。」
6Kaj jen iu el la Izraelidoj venis kaj alkondukis al siaj fratoj Midjanidinon antaŭ la okuloj de Moseo kaj antaŭ la okuloj de la tuta komunumo de Izrael, dum ili ploris ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno.
6摩西 和 以色列 全会众正在会幕门前哭泣的时候,谁知,有 以色列 中的一个人,当他们眼前,带着一个 米甸 女人到他弟兄那里去。
7Kiam tion vidis Pineĥas, filo de Eleazar, la filo de la pastro Aaron, li leviĝis el inter la komunumo kaj prenis ponardegon en sian manon.
7祭司 亚伦 的孙子, 以利亚撒 的儿子 非尼哈 看见了,就从会中起来,手里拿着枪,
8Kaj li iris post la Izraelido en la dormejon, kaj trapikis ilin ambaŭ, la Izraelidon kaj la virinon tra ŝia ventro; kaj tiam ĉesiĝis la punfrapado de la Izraelidoj.
8跟随那 以色列 人进亭子里去,便将 以色列 人和那女人由腹中刺透。这样,在 以色列 人中瘟疫就止息了。
9Kaj la nombro de la mortintoj per la punfrapado estis dudek kvar mil.
9那时遭瘟疫死的,有二万四千人。
10Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
10耶和华晓谕 摩西 说:
11Pineĥas, filo de Eleazar, la filo de la pastro Aaron, deturnis Mian koleregon de la Izraelidoj, ĉar li fervoris pri Mi inter ili, kaj Mi ne ekstermis la Izraelidojn en Mia severeco.
11「祭司 亚伦 的孙子, 以利亚撒 的儿子 非尼哈 ,使我向 以色列 人所发的怒消了;因他在他们中间,以我的忌邪为心,使我不在忌邪中把他们除灭。
12Tial diru: Jen Mi donas al li Mian interligon pri paco;
12因此,你要说:『我将我平安的约赐给他。
13kaj ĝi estu por li kaj por lia idaro post li interligo de eterna pastreco, pro tio, ke li fervoris pri sia Dio kaj pekliberigis la Izraelidojn.
13这约要给他和他的后裔,作为永远当祭司职任的约;因他为 神有忌邪的心,为 以色列 人赎罪。』」
14La nomo de la mortigita Izraelido, kiu estis mortigita kune kun la Midjanidino, estis Zimri, filo de Salu, ĉefo de patrodomo el la Simeonidoj;
14那与 米甸 女人一同被杀的 以色列 人,名叫 心利 ,是 撒路 的儿子,是 西缅 一个宗族的首领。
15kaj la nomo de la mortigita Midjanidino estis Kozbi, filino de Cur, estro de la anoj de patrodomo en Midjan.
15那被杀的 米甸 女人,名叫 哥斯比 ,是 苏珥 的女儿;这 苏珥 是 米甸 一个宗族的首领。
16Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
16耶和华晓谕 摩西 说:
17Estu malamikoj al la Midjanidoj kaj batu ilin;
17「你要扰害 米甸 人,击杀他们;
18ĉar ili estas malamikoj al vi per sia insido, kiun ili faris al vi per Peor, kaj per Kozbi, la filino de la Midjana estro, ilia fratino mortigita en la tago de la punfrapado pro Peor.
18因为他们用诡计扰害你们,在 毗珥 的事上和他们的姊妹、 米甸 首领的女儿 哥斯比 的事上,用这诡计诱惑了你们;这 哥斯比 ,当瘟疫流行的日子,因 毗珥 的事被杀了。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.