Nombroj 28
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
1耶和华晓谕 摩西 说:
2Ordonu al la Izraelidoj kaj diru al ili: Mian oferon, Mian panon, Miajn fajroferojn, Mian agrablan odoraĵon observu, por alportadi al Mi en ilia tempo.
2「你要吩咐 以色列 人说:『献给我的供物,就是献给我作馨香火祭的食物,你们要按日期献给我』;
3Kaj diru al ili: Jen estas la fajrofero, kiun vi devas alportadi al la Eternulo: ŝafidojn jaraĝajn sendifektajn po du en ĉiu tago, kiel konstantan bruloferon.
3又要对他们说:你们要献给耶和华的火祭,就是没有残疾、一岁的公羊羔,每日两只,作为常献的燔祭。
4Unu ŝafidon oferu matene, kaj la duan ŝafidon oferu ĉirkaŭ la vespero;
4早晨要献一只,黄昏的时候要献一只;
5kaj dekonon de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun kvarono de hino da elpistita oleo.
5又用细面伊法十分之一,并捣成的油一欣四分之一,调和作为素祭。
6Tio estas la brulofero konstanta, kia estis farata ĉe la monto Sinaj, kiel agrabla odoraĵo, fajrofero al la Eternulo.
6这是 西奈山 所命定为常献的燔祭,是献给耶和华为馨香的火祭。
7Kaj ĝia verŝofero estu po kvarono de hino ĉe unu ŝafido; en la sanktejo vi devas verŝi la vinon al la Eternulo.
7为这一只羊羔,要同献奠祭的酒一欣四分之一。在圣所中,你要将醇酒奉给耶和华为奠祭。
8Kaj la duan ŝafidon oferu ĉirkaŭ la vespero; kun tia farunofero, kiel matene, kaj kun tia verŝofero faru fajroferon, agrablan odoraĵon al la Eternulo.
8晚上,你要献那一只羊羔,必照早晨的素祭和同献的奠祭献上,作为馨香的火祭,献给耶和华。」
9Sed en la tago sabata du ŝafidojn jaraĝajn sendifektajn kaj du dekonojn de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, kaj ĝian verŝoferon;
9「当安息日,要献两只没有残疾、一岁的公羊羔,并用调油的细面 伊法 十分之二为素祭,又将同献的奠祭献上。
10tio estas la brulofero de ĉiu sabato, krom la konstanta brulofero kaj ĝia verŝofero.
10这是每安息日献的燔祭;那常献的燔祭和同献的奠祭在外。」
11Kaj en viaj monatkomencoj alportu bruloferon al la Eternulo: du bovidojn kaj unu virŝafon, sep jaraĝajn sendifektajn ŝafidojn;
11「每月朔,你们要将两只公牛犊,一只公绵羊,七只没有残疾、一岁的公羊羔,献给耶和华为燔祭。
12kaj tri dekonojn de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por ĉiu bovido, kaj du dekonojn da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por la unu virŝafo;
12每只公牛要用调油的细面 伊法 十分之三作为素祭;那只公羊也用调油的细面 伊法 十分之二作为素祭;
13kaj po unu dekono da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por ĉiu ŝafido; tio estas brulofero, agrabla odoraĵo, fajrofero al la Eternulo.
13每只羊羔要用调油的细面 伊法 十分之一作为素祭和馨香的燔祭,是献给耶和华的火祭。
14Kaj iliaj verŝoferoj estu: duono de hino da vino por bovido, kaj triono de hino por virŝafo, kaj kvarono de hino por ŝafido. Tio estas ĉiumonata brulofero por ĉiuj monatoj de la jaro.
14一只公牛要奠酒半欣,一只公羊要奠酒一欣三分之一,一只羊羔也奠酒一欣四分之一。这是每月的燔祭,一年之中要月月如此。
15Kaj unu virkapro, kiel pekofero al la Eternulo, krom la konstanta brulofero, estu oferata kune kun sia verŝofero.
15又要将一只公山羊为赎罪祭,献给耶和华;要献在常献的燔祭和同献的奠祭以外。」
16Kaj en la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato, estas Pasko al la Eternulo.
16「正月十四日是耶和华的逾越节。
17Kaj en la dek-kvina tago de tiu monato estas festo; dum sep tagoj oni manĝu macojn.
17这月十五日是节期,要吃无酵饼七日。
18En la unua tago estas sankta kunveno; faru nenian servan laboron;
18第一日当有圣会;什么劳碌的工都不可做。
19kaj alportu fajroferon, bruloferon al la Eternulo: du bovidojn kaj unu virŝafon kaj sep jaraĝajn ŝafidojn; sendifektaj ili estu ĉe vi;
19当将公牛犊两只,公绵羊一只,一岁的公羊羔七只,都要没有残疾的,用火献给耶和华为燔祭。
20kaj kiel ilian farunoferon alportu delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por bovido kaj du dekonojn por la virŝafo;
20同献的素祭用调油的细面;为一只公牛要献 伊法 十分之三;为一只公羊要献 伊法 十分之二;
21po unu dekono alportu por ĉiu el la sep ŝafidoj;
21为那七只羊羔,每只要献 伊法 十分之一。
22kaj unu virkapron, por pekliberigi vin.
22并献一只公山羊作赎罪祭,为你们赎罪。
23Krom la matena brulofero, kiu estas konstanta brulofero, alportu tion.
23你们献这些,要在早晨常献的燔祭以外。
24Tiel faru en ĉiu el la sep tagoj; tio estas manĝaĵo, fajrofero, agrabla odoraĵo al la Eternulo; krom la konstanta brulofero oni tion alportu kune kun ĝia verŝofero.
24一连七日,每日要照这例把馨香火祭的食物献给耶和华,是在常献的燔祭和同献的奠祭以外。
25Kaj en la sepa tago estu ĉe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron.
25第七日当有圣会,什么劳碌的工都不可做。」
26Kaj en la tago de la unuaj fruktoj, kiam vi alportos novan farunoferon al la Eternulo en via festo de semajnoj, estu ĉe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron;
26「七七 节 庄稼初熟,你们献新素祭给耶和华的日子,当有圣会;什么劳碌的工都不可做。
27kaj alportu bruloferon, kiel agrablan odoraĵon al la Eternulo: du bovidojn, unu virŝafon, sep jaraĝajn ŝafidojn;
27只要将公牛犊两只,公绵羊一只,一岁的公羊羔七只,作为馨香的燔祭献给耶和华。
28kaj kiel ilian farunoferon delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por ĉiu bovido, du dekonojn por la unu virŝafo;
28同献的素祭用调油的细面;为每只公牛要献 伊法 十分之三;为一只公羊要献 伊法 十分之二;
29po unu dekono por ĉiu el la sep ŝafidoj;
29为那七只羊羔,每只要献 伊法 十分之一。
30unu virkapron, por pekliberigi vin.
30并献一只公山羊为你们赎罪。
31Krom la konstanta brulofero kaj ĝia verŝofero alportu tion; sendifektaj ili estu ĉe vi kaj kun siaj verŝoferoj.
31这些,你们要献在常献的燔祭和同献的素祭并同献的奠祭以外,都要没有残疾的。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.